Sangogrupo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.1) (robota aldono de: et:Veregrupid, kk:Қан топтары
Vagobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: io:Sangogrupo
Linio 33: Linio 33:
[[hu:Vércsoport]]
[[hu:Vércsoport]]
[[id:Golongan darah]]
[[id:Golongan darah]]
[[io:Sangogrupo]]
[[it:Gruppo sanguigno]]
[[it:Gruppo sanguigno]]
[[ja:血液型]]
[[ja:血液型]]

Kiel registrite je 11:25, 11 mar. 2012

Sangogrupo laŭ PIV estas ĉiu el la specoj de la sango (precipe de homo), distingeblaj per la eblo aŭ neeblo de transfuzo inter du individuoj apartenantaj al malsamaj grupoj. Plej disvastiĝinta skemo de sangogrupoj diferencigas inter kvar grupoj, kiuj nomatas A, B, AB kaj 0. Tamen ankaŭ ekzistas pliaj, pli diferencigitaj sistemoj.

Temas pri priskribo de la individua konsisto de la glikolipidoj aŭ proteinoj sur la surfaco de la eritrocitoj de pli kompleksaj bestoj, aparte de la homoj. La diversaj glikolipidoj aŭ proteinoj sur la surfaco de la eritrocitoj efikas kiel antigenoj.

La imuna sistemo de individuo kreas antikorpojn kontraŭ fremdaj antigenoj. Se la sango de diversaj sangogrupoj miksiĝas, la sangaj ĉeloj aglutinas pro la interligo inter la antikorpoj de unu grupo kaj la sangoĉelaj surfacoj de la alia grupo. Antaŭ la malkovro de diversaj sangogrupoj tial transfuzo de sango el unu homo al alia nur tre malofte funkciis (se hazarde la du individuoj havis la saman sangogrupon) kaj ofte finiĝis per morto de la individuo, kiu ricevis fremdan sangon.