Darkthrone: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
השואה (diskuto | kontribuoj)
Kreo de la paĝo
 
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:
Tuj post eligo de tiu albumo, la grupo kontinuigis verki kaj registri novan materialon ĝis akumuli ĝin por plena albumo. Tiu materialo estis plene instrumenta, sed demonstris gradan ŝanĝon de la grupo al la nigra metalo. En 1996 ili eligos ĝin en la kompilaĵo ''[[Goatlord]]''.
Tuj post eligo de tiu albumo, la grupo kontinuigis verki kaj registri novan materialon ĝis akumuli ĝin por plena albumo. Tiu materialo estis plene instrumenta, sed demonstris gradan ŝanĝon de la grupo al la nigra metalo. En 1996 ili eligos ĝin en la kompilaĵo ''[[Goatlord]]''.


===Fruaj nirgametalaj jaroj===
===Fruaj nigrametalaj jaroj===
Dum 1991, Darkthrone adoptis estetikan stilon, kiu reprezentos la nigrametalan scenon, uzante "mortfarbon" kaj laborante sub pseŭdonimoj. Gylve Nagell iĝis "Fenriz", Ted Skjellum iĝis "Nocturno Culto" kaj Ivar Enger prenis nomon "Zephyrous". En aŭgusto de 1991 ili registris la duan albumon, eligitan je komenco de 1992 kaj titolitan ''A Blaze in the Northern Sky''. La albumo enhavis iliajn komencajn nigrametalajn registraĵon, kaj Peaceville Records ekde dubis pri eligo pro foriro fare de Darkthrone de la origina mortmetala ĝenro.<ref>{{cite web|title=Peaceville Records Biography|url=http://peaceville.com/index.php?cid=2|accessdate=2007-08-20}}</ref> Post registrado de la albumo, basisto Dag Nilsen eliĝis el la grupo, kaj estis nur listita kiel sesia basisto sen portreto sur la albuma kovrilo.
Dum 1991, Darkthrone adoptis estetikan stilon, kiu reprezentos la nigrametalan scenon, uzante "mortfarbon" kaj laborante sub pseŭdonimoj. Gylve Nagell iĝis "Fenriz", Ted Skjellum iĝis "Nocturno Culto" kaj Ivar Enger prenis nomon "Zephyrous". En aŭgusto de 1991 ili registris la duan albumon, eligitan je komenco de 1992 kaj titolitan ''A Blaze in the Northern Sky''. La albumo enhavis iliajn komencajn nigrametalajn registraĵon, kaj Peaceville Records ekde dubis pri eligo pro foriro fare de Darkthrone de la origina mortmetala ĝenro.<ref>{{cite web|title=Peaceville Records Biography|url=http://peaceville.com/index.php?cid=2|accessdate=2007-08-20}}</ref> Post registrado de la albumo, basisto Dag Nilsen eliĝis el la grupo, kaj estis nur listita kiel sesia basisto sen portreto sur la albuma kovrilo.



Kiel registrite je 12:27, 11 mar. 2012

Nocturno Culto kaj Fenriz en 2005

Darkthrone estas nigrametala grupo el Norvegio. Ĝi formiĝis en 1987 kiel mortmetala grupo, sed post ŝanĝi ĝenron kontraŭ nigra metalo en 1991, ili iĝis movforto en Norvegia nigrametala sceno. Dum pleja sia ekzistotempo la grupo konsistis el nur du muzikistoj, Nocturno Culto kaj Fenriz, kiuj restas ekstere de la populara medio.[1] Iliaj komencaj tri nigrametalaj albumoj, A Blaze in the Northern Sky, Under a Funeral Moon kaj Transilvanian Hunger, ofte kromnomataj "Malsankta Triunuo", estas inter la plej influemaj albumoj de la ĝenro. Ekde 2006, iliaj verkoj malproksimiĝis de la tradicia nigrametalo kaj inkludis pli elementoj de tradicia metalo, rapida metalo kaj punkroko.

Historio

Mortmetalaj jaroj

La grupo, kiu iĝos Darkthrone, formiĝis en fino de 1986 en Kolbotn, suburbo de Oslo. Ĝi estis mortmetala grupo, nomita Black Death, kies membroj estis Gylve Nagell, Ivar Enger kaj Anders Risberget. Ĉefaj inspirantoj estis Celtic Frost, Cryptic Slaughter kaj Slayer kun sia albumo Show No Mercy. En aŭtuno de 1987 la grupo ŝangis nomon al Darkthrone, kaj al ili aliĝis Dag Nilsen. Ted Skjellum aliĝis en printempo de 1988. Dum tiu ĉi kaj la sekva jaro la grupo sendepende eligis kvar demonstraĵajn kasedojn: Land of Frost, A New Dimension, Thulcandra, kaj Cromlech.

Ili poste kontraktis kun la sendependa registra firmo Peaceville Records pri kvar albumoj. En 1990, ili registris sian unuan studioalbumon, Souldide Journey. Pro malgranda buĝeto, la grupo ne povis akiri studion de volita kvalito, sed danke al la membroj de Nihilist kaj Entombed, ili povis registri sian albumon ĉe Sunlight Studios. Dum la grupo estis ĉefe mortmetala ĝenre, ĉeestis kelkaj elementoj de nigra metalo.

Tuj post eligo de tiu albumo, la grupo kontinuigis verki kaj registri novan materialon ĝis akumuli ĝin por plena albumo. Tiu materialo estis plene instrumenta, sed demonstris gradan ŝanĝon de la grupo al la nigra metalo. En 1996 ili eligos ĝin en la kompilaĵo Goatlord.

Fruaj nigrametalaj jaroj

Dum 1991, Darkthrone adoptis estetikan stilon, kiu reprezentos la nigrametalan scenon, uzante "mortfarbon" kaj laborante sub pseŭdonimoj. Gylve Nagell iĝis "Fenriz", Ted Skjellum iĝis "Nocturno Culto" kaj Ivar Enger prenis nomon "Zephyrous". En aŭgusto de 1991 ili registris la duan albumon, eligitan je komenco de 1992 kaj titolitan A Blaze in the Northern Sky. La albumo enhavis iliajn komencajn nigrametalajn registraĵon, kaj Peaceville Records ekde dubis pri eligo pro foriro fare de Darkthrone de la origina mortmetala ĝenro.[2] Post registrado de la albumo, basisto Dag Nilsen eliĝis el la grupo, kaj estis nur listita kiel sesia basisto sen portreto sur la albuma kovrilo.

La tria albumo de la grupo, Under a Funeral Moon, estis registrita dum somero de 1992 kaj eligita je komenco de 1993. Ĝi estas la albumo, kiam Darkthrone tute konvertiĝis al nigra metalo, kaj la lasta albumo, kie gitaristo Zephyrous ludis. Ĝin sekvis la tria albumo, Transilvanian Hunger, kiun ili eligis en februaro de 1994. Tio estis la unua albumo de Darktrone, kiun registris nur du membroj, Nocturno Culto kaj Fenriz. Ekde tiu albumo la grupo havas formon de duo. Oni karakterizas la albumon per tre "kruda" aŭ "malalte kvalita" registra stilo kaj muzika simpleco. Eligo de la albumo kaŭzis vetojn pro kelkaj lirikoj, skribitaj de fifama muzikisto Varg Vikernes kaj la prospekto, enhavanta frazon "Norsk Arisk Black Metal" (esperante Norda arja nigra metalo).

Ĉe Moonfog Records

Darkthrone subskribis al alia sendependa registra firmo, Moonfrog Productions por sekvaj eligaĵoj. La firmon estris Satyr el la nigrametala grupo Satyricon.

La kvinan albumon, Panzerfaust, la grupo registris en 1995. Ĝi estis ricevita bone, kvankam ĝia produkado simile al Transylvanian Hunger trafis kritikon. Ilia sesa albumo, Total Death, estis eligita dum 1996 kaj notindas pro lirikoj, tute komponitaj de nigrametalaj muzikistoj aliaj ol grupa ĉefa lirikisto Fenriz.

Dum 1993-1995, drumisto Fenriz envolviĝis en multajn flank-projektojn. Ili inkludis lian solan atmosferan projekton Neptune Towers, registradon de albumo kun Satyr kiel la duo Storm, kaj basgitaradon por la debuta albumo de Dødheimsgard. Li ankaŭ rekomencis drumi por Valhall pro esti unu el la formintoj en 1988 sed forlasi en 1990 por koncentriĝi pri Darkthrone.

En 1999, Darkthrone eligis la albumon Ravishing Grimness, kaj la sekvan albumon Plaguewielder en 2001. Dum Transilvanian Hunger kaj Panzerfaust enhavis kantojn, kies lirikojn skribis Fenriz sole, tiuj du albumoj havis lirikojn, plejmulte sktibitajn de Nocturno Culto kaj estis registritaj ĉe la studio de Ronny Le Tekrøe en Toten, Norvegio. Tio eksplikas "pliklaran" sonon de tiuj albumoj.[3]

Je la fino de 1990-aj du tributalbumoj de Darkthrone estis eligitaj: Darkthrone Holy Darkthrone en 1998 kaj The Next Thousand Years Are Ours en 1999. La grupo ankaŭ eldonis Preparing For War, kompilaĵon de kantoj de 1988–1994 jaroj. Ŝablono:Ĝermo-muziko

Albumaro

Ŝablono:Ĝermo-muziko

Membroj

Ŝablono:Ĝermo-muziko

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-muziko

  1. Amateur fanzine link. Metalstorm.ee. Alirita 2011-10-15.
  2. Peaceville Records Biography. Alirita 2007-08-20.
  3. Smith, Brad. "Interview with Darkthrone".