Wągrowiec: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 137: Linio 137:
En tiu centro troviĝas E-biblioteko kun ĉirkaŭ 600 E-libroj, E-kompakt-diskoj, E-kasedoj kaj multaj aliaj esperantaĵoj kaj E-afiŝoj - OKAZE ALVOKO AL TUTMONDA ESPERANTISTARO: DONACU LA E-LIBROJN KAJ ESPERANTAĴOJN AL LA E-CENTRO (KONTAKTO: Centro de Esperanta Kulturo, PL-62-100 Wągrowiec, str. Kościuszki 49, Ret-adreso: polskie.ede@gmail.com, Tel. +48 608 457 517 /en la pola aŭ +48 607 659 404 /en Esperanto). En la posedaĵo de la E-kultur-centro estas tre valora busto de [[Ludoviko Zamenhof]] skulptita de fama pola artisto-skulptisto [[Leon Machowski]] (legu: Leono Maĥovski), li skulptis nian Majstron speciale por sia filino-esperantistino ............ . Leono Machowski /1916-1988/, estas frato de aktoro [[Ignacy Machowski]]. Post la Dua Mondmilito li rekonstruis interalie detruitan monumenton de [[Ŝopeno]] en Varsovio kaj en la 1988 faris bareliefan tomboŝtonon kun epitafo de [[Stefan Kardynał Wyszyński]] (legu: Stefano Kardinalo Viŝinjski) en la [[Varsovia Katedralo]]. La buston de Zamenhof aĉetis Prezidanto de EDE-PL Francisko Witucki kaj donacis al la Centro de Esperanta Kulturo en Vongrovjec.
En tiu centro troviĝas E-biblioteko kun ĉirkaŭ 600 E-libroj, E-kompakt-diskoj, E-kasedoj kaj multaj aliaj esperantaĵoj kaj E-afiŝoj - OKAZE ALVOKO AL TUTMONDA ESPERANTISTARO: DONACU LA E-LIBROJN KAJ ESPERANTAĴOJN AL LA E-CENTRO (KONTAKTO: Centro de Esperanta Kulturo, PL-62-100 Wągrowiec, str. Kościuszki 49, Ret-adreso: polskie.ede@gmail.com, Tel. +48 608 457 517 /en la pola aŭ +48 607 659 404 /en Esperanto). En la posedaĵo de la E-kultur-centro estas tre valora busto de [[Ludoviko Zamenhof]] skulptita de fama pola artisto-skulptisto [[Leon Machowski]] (legu: Leono Maĥovski), li skulptis nian Majstron speciale por sia filino-esperantistino ............ . Leono Machowski /1916-1988/, estas frato de aktoro [[Ignacy Machowski]]. Post la Dua Mondmilito li rekonstruis interalie detruitan monumenton de [[Ŝopeno]] en Varsovio kaj en la 1988 faris bareliefan tomboŝtonon kun epitafo de [[Stefan Kardynał Wyszyński]] (legu: Stefano Kardinalo Viŝinjski) en la [[Varsovia Katedralo]]. La buston de Zamenhof aĉetis Prezidanto de EDE-PL Francisko Witucki kaj donacis al la Centro de Esperanta Kulturo en Vongrovjec.
En la Centro de Esperanta Kulturo okazadas la kursoj de Esperanto kaj ĉiu-marde la E-renkontighoj de la loka E-rondo de Pola Societo [[Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] (EDE-PL) - ankaŭ ĉi tie estas la sidejo de EDE-PL.
En la Centro de Esperanta Kulturo okazadas la kursoj de Esperanto kaj ĉiu-marde la E-renkontighoj de la loka E-rondo de Pola Societo [[Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] (EDE-PL) - ankaŭ ĉi tie estas la sidejo de EDE-PL.

== POLA SOCIETO [[Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] ==


POLA SOCIETO [[Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] / EDE-PL - JAM REALAĴO
POLA SOCIETO [[Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] / EDE-PL - JAM REALAĴO

Kiel registrite je 18:58, 12 mar. 2012

Wągrowiec
esperante: Vongrovjec
germane: Wongrowitz

Flago

Blazono

Flago Blazono
urba municipo de Pollando
Wągrowiec (Pollando)
Wągrowiec (Pollando)
DMS
Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Wągrowca
Provinco Grandpollando
Distrikto Distrikto Wągrowiecki
Komunumo Komunumo Wągrowiec
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1381
Koordinatoj 52° 48′ N, 17° 12′ O (mapo)52.817.2Koordinatoj: 52° 48′ N, 17° 12′ O (mapo)
Areo 17,91 km²
Loĝantaro 24529 (en 2004)
Loĝdenso 1369,6 loĝ./km²
Poŝtkodo 62-100
Telefona antaŭkodo 67
Aŭtokodo PWA
TERYT 4303828011
Estro Stanisław Wilczyński
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Kościuszki 15 A
Poŝtkodo de estraro 62-100
Telefono de estraro 67 262-15-22
Fakso de estraro 67 262-03-25
Poŝto de estraro miasto@wagrowiec.um.gov.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Schönwalde
(Germanio) Adendorf
(Hungario) Gyula
(Rusio) Krasnogorsk
(Francio) Le Plessis Trevise
Komunuma retejo http://www.wagrowiec.um.gov.pl
vdr

Wągrowiec (Esperante: Vongrovjec, germane: Wongrowitz) estas urbo en Grandpollando en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Wągrowiec en distrikto Wągrowiecki.

Historio

Vizitante la regionon de Wągrowiec /Vongrovjec-regionon/ oni povas ekkoni riĉan historion de la regiono, ligitan strikte kun la cistercianoj, kiuj forte influis ĝian disvolviĝon. La komenco de setlejo Wągrowiec (Vongrovjec) estas ligita kun la teritoria ekspansio de la cistercianoj loĝigitaj proksimume en la jaro 1142 en Łekno (Ŭekno), kiu situas proksime de Vongrovjec. En la jaro 1319 opato Gotszalk (Gotŝalk) aĉetas - de Sędziwój el Zarembów (Sendzivuj el Zarembuv) - grundon en la aluvio de la riveroj Varto / Warta (legu: Varta) kaj Nielba (Njelba). Sur tiu tereno komencas aperi konstruaĵoj de la cistercianoj. La disvolviĝanta setlejo de Vongrovjec jam en la jaro 1381 posedis muelejon, digon kaj la paroĥan preĝejon. Tiam ankaŭ unuafoje aperas mencioj pri Vongrovjec kiel la urbo.

Vongrovjec estas la loko, kie naskiĝis pastro Jakub Wujek (Jakobo Vujek), jezuito, teologo, kaj aŭtoro de la unua kaj la plej konata traduko de la Biblio en la polan lingvon.

Jakub Wujek (legu: Jakobo Vujek) (naskiĝis en 1541 en Wągrowiec /Vongrovjec, mortis la 27-an de julio 1597 en Krakovo) – pola katolika kleriko, jezuito, doktoro pri teologio, rektoro de la Vilna Akademio, aŭtoro de la traduko de la Biblio en la polan lingvon.

Li estis filo de Maciej Wujek (legu: Mateo Vujek). Komencan edukon akiris en la familia Vongrovjec en la lernejo de cistercianoj. Poste plu edukiĝis en la humanaj-klasikaj sciencoj en Silezio. Estis escepte talenta, precipe lingve. Laŭ rekomendo de la gepatroj en 1558 revenis de Silezio kaj iris al Krakovo, kie studis klasikajn sciencojn. En 1559 gajnis titolon de la magistro pri filozofio.

En Krakovo li estis instruisto de la krakova episkopo Jakub Uchański (legu: Jakobo Uĥanjski), kaj kiam tiu ĉi iĝis primaso de Pollando sendis Wujek kiel prizorganton de siaj fratidoj al Vieno en jezuitan kolegion. Tie ĉi Wujek filozofian edukon kompletigis per lekcioj pri matematiko kaj memperfektigado en la greka lingvo.

En Vieno en 1565 eniris jezuitan ordenon, post novico ekstudis teologion en Pontifika Gregoria Universitato, kie doktoriĝis. Post du jaroj en Romo revenis al Pułtusk (legu: Puŭtusk), kie lekciis en jezuita kolegio. Sacerdotiĝis en 1568 kaj de tiu tempo dediĉis sin al intensa laboro de predikanto kaj verkisto. En la jaroj 1571-1578 kiel rektoro organizis jezuitan kolegion en Poznano / Poznań. En la jaroj 1578-1580 estis rektoro de la Vilna Akademio. En la jaroj 1579-1584 establis jezuitan provincon en Kluĵo / Koloĵvar en Transilvanio.

Inter la konataj personoj devenintaj el la distrikta ĉefurbo estas Adam (Adamo) de Wągrowiec, la cisterciano, orgenisto, en preĝejoj de Vongrovjec kaj Ląd (legu: Lond), la fame konata komponisto de orgenmuziko. Ĉi tie ankaŭ pasigis sian junan aĝon la verkisto de Młoda Polska (Juna Pollando), Stanisław Przybyszewski (legu: Stanislao Pĵibiŝevski).

Turismo

La plej grandaj turismaj atrakcioj de Wągrowiec / Vongrovjec kaj la plej belaj en la regiono estas: la komplekso - Aquapark Wągrowiec Familijna wySPA - (Akva parko Vongrovjec la Familia Insulo /hidroterapiejo). La revivigita Urboplaco kun "Dancanta fontano" kaj naturgeografia situo de la urbo.

La Akvoparko de Vongrovjec- la Familia Insulo /hidroterapiejo/ estas la plej moderna objekto en la Grandpollando, distingiganta per tre riĉa, ripoziga programo.

La Akvoparko de Vongrovjec kiel la akvoripoziga komplekso estas tiel planita por ke tuta familio povu agrable pasigi en ĝi la tempon. Je la dispono de klientoj de akvoparko estas: ripozigaj sportbasenoj, 80 metra akvodeglitejo, siranta rivero, t.n. "Jacuzzi"(hidromasaĝo), veziketlando, saŭnoj, kaj SPA /HIDROTERAPIEJO/, ankaŭ la sala groto kun densigilo. En la objekto troviĝas: luktejo, beligcentro, salono de masaĝo, frizejo, kafejo kaj porkonferenca mini-centro.

La turistoj povas ankaŭ admiri belege revivigitan en la jaro 2009 la Urbocentron, sur kiu sian iaman rebrilon reakiris brikdomoj. Inter ili precipe atentigas la grandioza fasado de antaŭmilita hotelo "Metropol". Neripetiĝantan klimaton de la Urboplaco kreas: dancanta laŭ muzikaj taktoj la fontano kun lumefektoj (la ununura tia atrakcio en la regiono), gnomono (sunhorloĝo), rozo de la ventoj kaj kafejetoj. La prezentadon de la "Dancanta fontano" okazadas ĉiutage dum la tagmezo kaj post krepusko dum la jarsezonoj ekde printempo ĝis aŭtuno. En la repertuaro troviĝas sume 10 verkoj, kiuj hazarde sangigas dum prezentadoj. Dum vintra sezono la fontanon kovras buntkolora kupolo, kiu kune kun festtage dekoritaj kaj iluminitaj domoj faras ĉarmigan etoson de tiu loko. La Urboplaco estas ankaŭ la loko de pluraj kulturaranĝoj, kiel la sociaj kaj artaj eventoj.

Kelkdek metrojn de la Urboplaco sur la rivero Wełna (legu: Veŭna) situas la interesa ligna konstruaĵo, kiu dum vintra sezono transformigas en la unu tiaspeca "glacisolida fontano". La aperanta skulptaĵo el glacio ĉiutage surprizigas per novaj formoj skulptitaj de la Naturo.

La specifa, turisma atrakcio de Vongrovjec estas ankaŭ ĝia natur-geografia situo. La tri lagoj: Durowskie (Durovskje), Kobyleckie (legu: Kobileckje), Rgielskie (legu: Rgjelskje) kaj Łęgowskie (legu: Ŭengovskje) kiuj kreas perfektajn kondiĉojn por ripozo kaj sportakvaj praktikoj, inkluzive kun kajaka kaj velboata turismo. Troviĝanta ĉe norda urbrando de Vongrovjec la arbaro kaj promenadretoj situitaj laŭlonge de la riveroj: Struga Gołaniecka (Struga Goŭanjecka) Nielba (legu: Njelba) kaj Wełna (legu: Veŭna) ankaŭ la Durovskje-lago estas ŝatataj de vizitantaj turistoj kaj loĝantoj de Vongrovjec.

Ĉe unu de tiuj itineroj troviĝas unika hidrografia fenomeno - la kruciĝo de la riveroj Veŭna kaj Njelba (la sola en Eŭropo kaj unu el du similaj en la mondo). La esploroj gviditaj en la jaroj 80. de la pasinta jarcento pruvis, ke la fluantaj akvoj de la ambaŭ riveroj en la kruciĝo miksiĝas nur en 10%.

La landkonigajn valorojn subtenas konvena turista bazo - la banloko ĉe Durovskje-lago, en la centro de la urbo kun pruntejo de akvosporta ilaro, ses hoteloj, feriadcentroj, velhavenoj, sportresaniga centro, sportspekta halo kun manpilkludejo ekipitan per saŭno en tio unu kun la artefarita herbpavimo, leĝeratletika sternita per tartanstofo kurdromo kaj tenisejoj. La artefarita herbejo de la sportludejo en Vongrovjec servas al pilkteamoj el la tuta Pollando kiel la trejnkoordiga loko dum la tuta jaro, inkluzive dum la vintra sezono.(la urbo posedas teamon MKS Nielba (URBA SPORT-KLUBO "Njelba" en ekstraklaso)

Situo

Vongrovjec situas en nordorienta parto de la Grandpollando / Wielkopolska, 55 km norden de Poznano / Poznań (legu: Poznanj) kaj 40 km de Gniezno (legu: Gnjezno), 70 km de Bidgoŝto / Bydgoszcz (legu: Bidgoŝĉ) kaj 60 km de Piła (legu: Piŭa), meze de la vojo Varsovio - Berlino. Situita ĉe sudo de Pałuki (legu: Paŭuki) - la historia kaj etnografia regiono, posedanta science konfirmitajn trajtojn de plej antikva teritorio de pola setlado. Vongrovjec situas sur la centra Cisterciana Itinero kaj samtempe estis kreita en la jaro 1990 laŭ decido de la Eŭropa Konsilio kaj ankaŭ sur la Itinero de Piastoj. Vongrovjec okupas 17,9 kvadratajn kilometrojn da areo, en tio 13,8 la terenoj de verdaĵo kaj 8,3% la areo de riveroj kaj lagoj.

Sporto kaj Kulturo

Vongrovjec estas la urbo de bone disvolviĝinta sporta infrastrukturo kaj riĉa kultur-oferto. La plej populara sporto en la urbo estas manpilka ludo. La teamo de MKS (Urba Sportklubo) "Nielba" (legu: "Njelba") reprezentas urbon Vongrovjec en la ekstra klaso de manpilko. Vongrovjec estas ankaŭ la centro kun riĉaj futbalaj, velboataj kaj kajakaj tradicioj, interalie la futbalpilka teamo ludas siajn matĉojn en dua ŝtata ligo. La urbo povas sin glori pri tre bone disvolviĝinta sportbazo, kiun kreas interalie la sportcentro kun du pilkaj sportludejoj, tiun kun la artefarita herbpavimo, sporthalo, manpilkludejo kaj tenisejoj. Krome la urbo disponas per akvoparko, sportbaseno, urba plaĝo kaj pluraj biciklaj padoj.

En Vongrovjec aktive agas kelkaj korusoj, muzikaj bandoj kaj teatraj trupoj. Dum la jaro okazas en ĝi multe da atrakcioj, kulturaranĝoj, interalie dum la t.n. "Tagoj de Vongrovjec" (la 22-an de julio) kaj kadre de la "Somero de Paŭuki", kiuj okazas ĉiujare ekde junio ĝis fino de aŭgusto.

Ni kore invitas vin gesinjoroj por viziti nian urbon! Ĉe ni oni povas bone ripozi kaj perfekte amuziĝi sur sino de bela naturo kaj pura medio (la urbo estas la Unuvica de Pola Ekologio - premiita fare de la Ministro pri Medio).

Mastrumado

En Vongrovjec loĝas 25.005 personoj. Agas ĉi tie 3200 da firmaoj, ĉefe la komercpriservaj kaj entreprenoj de meblara kaj metala branĉoj. La urbon Vongrovjec karakterizas bone disvolviĝinta industria agado kaj relative bone disvolviĝinta turisma infrastrukturo, bazita sur naturaj, mediaj kondiĉoj kaj investadoj de la urbo. La urbo plenumas rolon de entreprencentro sur la tereno de distrikto kaj disponas per pluraj, atrakciaj plene armitaj terenoj por priserva, produkcia kaj ripoziga loĝejkonstruado. En kion valoras investadi?: La urbo posedas ĉirkaŭ 70 ha da terenoj plene armitaj per infrastrukturo kaj bone situitaj investendaj terenoj en la oportunaj lokoj.

Vongrovjec disponas:

  • Malmultekostajn invest-terenojn i.a. por industrio,
  • Modernan telekomunikadon en internacia aŭtomatiko,
  • Servadon de trinkakvo en kapacito de 10 000 m3 diurne, el profundputoj,
  • Subterajn varmajn akvojn kun temperaturo ĉirkaŭ 80 celsi-gradoj, lokita je 1300 m profunde,
  • Atrakciajn terenojn por turismaj investoj, situitaj ĉe la lagoj,
  • Oportunajn trajnajn kaj ŝoseaj kunligoj kun Poznań / Poznano kaj Bidgoŝto / Bydgoszcz (legu: Bidgoŝĉ),
  • Objektojn por partnera mastrumado (industriaj establoj, produkciaj haloj, magazenoj),
  • Malmultekostan laboristan kadron kvalifikita relative.

Esperanto

VONGROVJEC FAVORAS AL ESPERANTO

La GES-1

KULTUR - POLITIKA ARANĜO de la venonta Pola Societo Eŭropo - Demokratio - Esperanto, /EDE-PL , GES-1, la Unua Grandpolia Esperanta Somero /Wielkoposkie Lato Esperanckie/ - en Vongrovjec (La 7-an gĥis 11-an de julio 2010). Aranĝis ĝin la Iniciata grupo "Esperantopor Eŭropa Unio" kaj aktivivuloj de venonta EDE-PL. Dum la mondo ŝanĝiĝas, geesperantistoj agas, laŭ 100 jaraj modeloj, kvazaŭ nenio en la historio okazis. Ni nepre devas niajn agadmodelojn ŝanĝi, serŝi novajn. Ni nepre devas kunlabori kun ĉiuj eblaj organizoj eĉ partioj por ŝanĝi sintenon por Esperanto. Politika agado estas nepre bezona. La E-aranĝo, kiun partoprenis pli ol 40 geamikoj el 5 landoj estis pli ol sukcesa. Jen nur kelkaj substrekindaj faktoj; - ĉiuj partoprenantoj estis akceptitaj de la Urbestro de Vongrovjec - la politikan diskuton partoprenis vicprezidanto de Eŭropa EDE-Federacio d-ro Eugen Macko kaj asistanto de Membro de Eŭropa Parlamento / MEP - la solenan ferman aranĝon partoprenis persone Starosto de Distrikto Vongrovjec (starosto t.e. distrikestro) - la oficiala urba ttt-ejo estos prezentita baldaŭ en Esperanto, kaj estos eldonita faldfolio en Esperanto - venonta sidejo de EDE-PL ricevis jam oficejon en la Centro de Esperanta Kulturo en Vongrovjec, str. Kościuszki 49 (legu: Koŝcjuŝki) - pri la aranĝo skribis lokaj ttt-ejoj, gazetaro kaj raportis loka televido: http://www.itvwagrowiec.pl, (Ĉe arkivo enskribu "Esperanto", klaku" serĉu, aperos malgranda bildo, klaku ĝin). - venontjara GES-2 estas planita por 25-29 de junio 2011 kaj la urbaj instancoj promesis financan subtenon. Ĉu eblas pli multe atingi por la unua fojo? Tio nur eblas, se oni politike scipovas agi. Nur serioza laboro estos serioze traktata kaj ricevos seriozajn efektojn. Pitoreskaj ripozeblecoj donis al la aranĝo specialan noton de kontenteco.

CENTRO de ESPERANTA KULTURO en VONGROVJEC, PL-62-100 Wągrowiec, str. Kościuszki 49 / Tadeusz Kościuszko (legu: Koŝcjuŝki), Ret-adreso: polskie.ede@gmail.com, Tel. +48 608 457 517 (en la pola) aŭ +48 607 659 404 (en Esperanto)

La centro troviĝas ĉe la ĉefa strato de Vongrovjec en belega iama sidejo de Filio de la Universitato de Poznano - ĉe la ĉefa enirejo ni vidas belan informŝildon de la Esperanto-Centro (la unua ZEO en Vongrovjec), najbare estas Urbodomo kaj Starostejo, kaj tuj apude estas unika en la tuta Grandpolio kaj tre moderna Akvoparko. Julie la 2012 jaro okaze de la 125 jara Jubileo de Esperanto sur la skvaro antaŭ la enirejo de la centro oni oficiale inaŭguros la 6-tunan ŝtonon kun la E-memortabulo okaze de la jubileo (la dua ZEO). EDE-PL ankaŭ strebas, ke iu nova strato en Vongrovjec ricevu la nomon de d-ro Ludoviko Zamenhof. En tiu centro troviĝas E-biblioteko kun ĉirkaŭ 600 E-libroj, E-kompakt-diskoj, E-kasedoj kaj multaj aliaj esperantaĵoj kaj E-afiŝoj - OKAZE ALVOKO AL TUTMONDA ESPERANTISTARO: DONACU LA E-LIBROJN KAJ ESPERANTAĴOJN AL LA E-CENTRO (KONTAKTO: Centro de Esperanta Kulturo, PL-62-100 Wągrowiec, str. Kościuszki 49, Ret-adreso: polskie.ede@gmail.com, Tel. +48 608 457 517 /en la pola aŭ +48 607 659 404 /en Esperanto). En la posedaĵo de la E-kultur-centro estas tre valora busto de Ludoviko Zamenhof skulptita de fama pola artisto-skulptisto Leon Machowski (legu: Leono Maĥovski), li skulptis nian Majstron speciale por sia filino-esperantistino ............ . Leono Machowski /1916-1988/, estas frato de aktoro Ignacy Machowski. Post la Dua Mondmilito li rekonstruis interalie detruitan monumenton de Ŝopeno en Varsovio kaj en la 1988 faris bareliefan tomboŝtonon kun epitafo de Stefan Kardynał Wyszyński (legu: Stefano Kardinalo Viŝinjski) en la Varsovia Katedralo. La buston de Zamenhof aĉetis Prezidanto de EDE-PL Francisko Witucki kaj donacis al la Centro de Esperanta Kulturo en Vongrovjec. En la Centro de Esperanta Kulturo okazadas la kursoj de Esperanto kaj ĉiu-marde la E-renkontighoj de la loka E-rondo de Pola Societo Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) - ankaŭ ĉi tie estas la sidejo de EDE-PL.

POLA SOCIETO Eŭropo - Demokratio - Esperanto

POLA SOCIETO Eŭropo - Demokratio - Esperanto / EDE-PL - JAM REALAĴO

20-an de marto 17 personoj renkontiĝis en Vongrovjec, por finfine elekti estraron de EDE-PL kaj oficialigi asocion kiel filion de Eŭropunia Federacio de EDE. Post preskaŭ unu jara intensa laboro niaj taskoj estis plenumitaj, sukcesa kolekto de 1000 subskriboj, statuto. Juna organizaĵo kun prezidanto: Franciszek WITUCKI, vicprezidantoj: Anna LASKOWSKA kaj Edward KOZYRA, kiel pluaj membroj de polaj urboj: Gdinio / Gdynia, Bielsko-Biała, Krasnystaw, Malborko / Malbork kaj lokaj matadoroj garantias novspecan politikan agadon de esperantistaro. Ĉe okazo estis kunveno kun parlamentano de Pola Sejmo Stanislao Stec. Same estis aranĝita prelego al c. 150 lernantoj de supergimnaziaj lernejanoj, kiun majstre gvidis kol. Kazimiro Krzyżak. Kelktaga restado estis ankaŭ intense uzita por instruado en la loka Centro de Esperanta Kulturo, kiu vere estas Esperanto-trezoro kaj ĝi troviĝas en centro de Vongrovjec. Bonegajn kondichojn povas nur aliaj envii. Estis ankaŭ pritraktitaj programeroj por venonta GES-2. La nove inaŭgurita Akvoparko en Vongrovjec - plej moderna en tuta regiono donos bonegajn kondiĉojn por familia vojaĝo al la sekvontaj GES!!!

La GES-2

De la 25-a ĝis la 29-a de junio 2011, en la pitoreske situanta urbo Vongrovjec okazis la kultur–politika E-aranĝo GES-2, „La 2-a Grandpolia Esperanta Somero” en kiu krom polaj esperantistoj partoprenis ankaŭ gastoj el Germanujo, Hungario, Italio, Serbio kaj Ĉinio. Dum la unua tago la aranĝon honorigis per sia ĉeesto parlamentano de la Pola Sejmo - Tadeusz Tomaszewski (legu: Tadeo Tomaŝevski), kiu alportis kaj tralegis specialan salutleteron de Vicprezidanto de la Pola Sejmoparlamentano Jerzy Wenderlich (legu: Georgo Venderliĥ), la Alta Protektanto de la Dua GES, al kiu oficaj devoj malebligis personan ĉeeston dum la aranĝo. Dum la diskutado, la parlamentano Tadeo Tomaszewski sugestis al ni, ke eblas kaj valoras krei en la Pola Sejmo - Parlamentanan Klubon de E-amikoj kiu per sia agado helpos en disvastigo de la ideo kaj lingvo Esperanto en la Pola Sejmo kaj Pollando kaj havus konstantan kontakton kaj kunlaboron kun i.a. Pola Societo Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL). Parlamentano Tomaszewski promesis, ke post la aŭtunaj novaj balotoj por la Pola Parlamento, se li denove estos parlamentano, ni povas certe kalkuli je lia helpo kaj li povus gvidi la Parlamentanan Klubon de E-amikoj. Kun germanaj kaj hungaraj reprezentantoj de Eŭropa Federacio de EDE ni diskutis pri eblecoj de nia agado sur la eŭropa politika scenejo kaj pri eblecoj de disvastigo de Esperanto en Eŭropo kiel duonoficiala lingvo apud la 23 oficialaj lingvoj de parlamentano. Pola Sekcio de EDE formiĝis plej parte de membroj de t.n. Iniciata Grupo „Esperanto por EU”. S-ro Kazimiro Krzyżak (legu: Kĵiĵak) priparolis do la plej gravajn sukcesojn de tiu ĉi grupo kaj oficiale la grupon likvidis, por ke ĉiujn taskojn transprenu jam pli multaj membroj de EDE-PL. Fine, ĉiuj aktivaj membroj de antaŭa Iniciata Grupo ricevis pro sia agado bele faritajn „dankesprimojn” kaj s-roj Kazimiro Krzyżak kaj Francisko Witucki (Prezidanto de EDE-PL) ankaŭ simbolajn distingojn. Dum GES-2, krom la politikaj, okazis ankaŭ la kultur-turismaj aranĝoj. Dimanĉe, la 26-an de junio, pastro Stanislao Stolc celebris en la loka preĝejo la sanktan meson en la lingvo Esperanto dum kiu, danke al penado de Irena Grochowska (legu: Groĥovska), la loka koruso ekkantis la Eŭropa Himno en la pola lingvo kaj en Esperanto kaj poste ankaŭ en Esperanto – la religiajn kantojn. Danke al vastaj kontaktoj kaj penado de Stanisław Rynduch (legu: Stanislao Rinduĥ), venis al Vongrovjec itala kantisto Manuelo Rovere kaj ĉina entuziasmulino de Esperanto Fan Qiu Ju (Rozo). En la urba biblioteko ni povis aŭskulti ilian belegan koncerton en Esperanto kaj rakonton de Fan Qiu Ju pri ŝia vojo al Esperanto kaj ŝia granda revo – viziti Pollandon kiel patrujon de Esperanto. La koncerton ĉeestis ankaŭ Vicurbestro de Vongrovjec, s-ro Grzegorz Kamiński (legu: Gregoro Kaminjski), kiu post la koncerto en la nomo de Urbestro de Vongrovjec, s-ro Stanisław Wilczyński (legu: Stanislao Vilĉinjski), invitis ĉiujn al komuna tagmanĝo en la plej bona loka hotelo. Dum GES-2 okazis ankaŭ interesaj ekskursoj tra la urbo kaj ĉirkaŭaĵo – laŭ la vojo de la malnovaj lignaj preĝetjoj, boata ekskurso sur la belega loka lago Durowskie (legu: Durovskje) kaj komuna bivak-fajro kun rostitaj kolbasetoj.

La 30-an de junio la partoprenantoj de GES-2 forveturis al Malborko / Malbork por partopreni en la alia grava evento, kiu okazis en la unika esperantista „Parko de la Mondo", oni inaŭguris ĉi tie la Esperanto-memorŝtonon omaĝe al Etsuo Miyoshi "MECENATO de ESPERANTO" kaj ĉe tiu jam 42-a ZEO / Zamenhof/Esperanto-Objekto Vojevodo de Pomerio distingis la eminentan japanon per la alta Ŝtata Ordeno dekrete donita de Pola Prezidento Bronisław Komorowski pro la promociigo de Esperanto kaj pola kulturo en Eŭropo kaj en la tuta mondo. La merita esperantisto el Gdinio / Gdynia Kazimierz Krzyżak (legu: Kazimiro Kĵiĵak) tuj poste kun: Pomeria Vojevodo, Prezidanto de la Pomeria Sejmeto kaj kun Prezidanto de la Pomeri-Kaŝuba Asocio - ili kvar-persone plantis kverkon "KAŜUBIO" kaj inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon la 43-an ZEO-n en Malborko (la ZEO-n sponsoris Franciszek Witucki (legu: Francisko Vitucki), la Prezidanto de Pola Societo Eŭropo - Demokratio - Esperanto / EDE-PL)

Ĝemelaj urboj

Fotaro