Premio Ora Globo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.1) (robota modifo de: fa:جایزه گلدن گلوب
HRoestBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 68: Linio 68:
[[gl:Premios Globo de Ouro]]
[[gl:Premios Globo de Ouro]]
[[he:פרס גלובוס הזהב]]
[[he:פרס גלובוס הזהב]]
[[hi:गोल्डेन ग्लोब पुरस्कार]]
[[hi:गोल्डन ग्लोब पुरस्कार]]
[[hr:Zlatni globus]]
[[hr:Zlatni globus]]
[[hu:Golden Globe-díj]]
[[hu:Golden Globe-díj]]

Kiel registrite je 05:44, 19 mar. 2012

La Premio Ora Globo (angle Golden Globe Award) estas ĉiujare donata al la plej bonaj kinfilmoj kaj televidprogramoj de la jaro. La transdono kutime okazas kadre de festa manĝo.

Kune kun la Akademia Premio (Academy Award, Oskaro) por kinfilmoj kaj la Premio Emmy por televido ĝi estas la plej alta rekono en la kampo de kinaj kaj televidaj produktaĵoj. La Oraj Globoj kutime estas aljuĝitaj ĉirkaŭ du monatojn antaŭ la Akademiaj Premioj kaj do iel anticipas tiujn ĉi, kiom koncernas la kinon.

La Premio Ora Globo estis fondita en 1944 por kinfilmoj kaj en 1956 vastigita al televido. Aljuĝas ĝin ĵurio de ĉirkaŭ 90 ĵurnalistoj akredititaj ĉe HFPA (Hollywood Foreign Press Association, asocio de la eksterlanda gazetaro de Holivudo). La kriterioj por elekti la ĵurianojn ofte estas kritikataj; iuj asertas, ke la nura kondiĉo estas konstante vivi en la regiono.

Kategorioj

Kinfilmo

  • Plej bona filmo drama (1944)
  • Plej bona filmo komedia aŭ muzika (1952)
  • Plej bona direktado (1944)
  • Plej bona aktoro drama (1944)
  • Plej bona aktorino drama (1944)
  • Plej bona aktoro komedia aŭ muzika (1951)
  • Plej bona aktorino komedia aŭ muzika (1951)
  • Plej bona akcesora aktoro (1944)
  • Plej bona akcesora aktorino (1944)
  • Plej bona scenaro (libreto) (1948)
  • Plej bona originala filma muziko (1948)
  • Plej bona originala filma kanto (1962)
  • Plaj bona ne-anglalingva filmo (1950)
  • Plej bona desegnita aŭ komputila filmo (2007)
  • Persona verkaro ("Premio Cecil B. DeMille por kinfilma vivosukeso, 1952)

Televido

  • Plej bona televida serio drama (1970)
  • Plej bona televida serio muzika aŭ komedia (1970)
  • Plej bona televid-seria aktoro drama (1968)
  • Plej bona televid-seria aktorino drama (1979)
  • Plej bona televid-seria aktoro muzika aŭ komedia (1971)
  • Plej bona televid-seria aktorino muzika aŭ komedia (1980)
  • Plej bona televida serieto aŭ filmo (1972)
  • Plej bona aktoro en televida serieto aŭ filmo (1982)
  • Plej bona aktorino en televida serieto aŭ filmo (1982)
  • Plej bona akcesora aktoro en televida serieto aŭ filmo (1971)
  • Plej bona akcesora aktorino en televida serieto aŭ filmo (1971)