Mike Lowry: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
malĝusta kategorinomo
Linio 17: Linio 17:
[[Kategorio:Guberniestroj de Vaŝingtonio]]
[[Kategorio:Guberniestroj de Vaŝingtonio]]
[[Kategorio:Usonaj politikistoj]]
[[Kategorio:Usonaj politikistoj]]
[[Kategorio:Subŝtatestroj de Vaŝingtonio]]
[[Kategorio:Usonaj parlamentanoj]]
[[Kategorio:Usonaj parlamentanoj]]



Kiel registrite je 14:31, 21 mar. 2012

Oficiala portreto

Mike Lowry (elp. MAJK LAŬri), naskonome Michael Edward Lowry (n. la 8-an de marto, 1939) estas usona demokrata politikisto. Li servis kiel la 20-a estro de Vaŝingtonio, 1993-1997, kaj antaŭ tio kiel membro de la Domo de Reprezentantoj, reprezentante la 7-an distrikton de Vaŝingtonio de 1979 ĝis 1989. Antaŭ tio li servis tri jarojn kiel membro de la parlamenteto de Kantono King (1975-1978).

Du fojojn li sensukcese kandidatis por la Usona Senato. En 1983 lin venkis Daniel Evans, kaj en 1988 Slade Gorton.

Dum siaj jaroj kiel Vaŝingtoniestro, lia ĉefa iniciataĵo estis subŝtatnivela sistemo de sanasekuro kun premiumoj bazitaj sur la pagkapablo. Li decidis ne rekandidatiĝi por dua deĵorperiodo pro skandalo okazinta kiam lia gazetara sekretariino, Susanne Albright, akuzis lin pri nekonvenaj seksaj komentoj kaj agoj kontraŭ ŝi.[1] En 2000 li nesukcese kandidatis por esti la Vaŝingtonia Komisiito pri Publika Tereno. Lastatempe, li klopodas konstruigi malmultekostajn domojn por la migrantaj agrikulturaj laboristoj de Vaŝingtonio.

References

Ŝablono:Reflist


  1. "Governor Is Settling Harassment Charges", New York Times, 1995-07-15. Kontrolita 2009-09-29.