Dujail: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: sco:Dujail
Linio 19: Linio 19:
[[pl:Dudżail]]
[[pl:Dudżail]]
[[ru:Эд-Дуджейль]]
[[ru:Эд-Дуджейль]]
[[sco:Dujail]]
[[sl:Dudžail]]
[[sl:Dudžail]]
[[sv:Dujail]]
[[sv:Dujail]]

Kiel registrite je 21:56, 22 mar. 2012

Dujail (arabe: الدجيل ad-Dudschail) estas vilaĝo en Irako, situanta ĉirkaŭ 60 kilometrojn norde de Bagdado. Ĝi triste famiĝis pro la tiel nomata amasbuĉado de Dujail, dum kiu post misa atenco kontraŭ Saddam Hussein la 8-an de julio 1982 148 vilaĝanoj estis fortrenitaj kaj verŝajne mortigitaj.

La amasbuĉado de Dujail

Saddam Hussein, post vizito de moskeo, veturis al vilaĝcentro, kiam estis atakita la veturilaro de la diktatoro. La korpgardistoj ekpafis al la atakintoj mortigante du infanojn. La sekvan tagon, pli ol 600 vilaĝanoj estis arestitaj de la estraj trupoj kaj forportitaj al la malliberejo de la sekreta polico en Bagdado. 148 el ili oni neniam revidis. Iliaj kadavroj ne estas trovitaj ĝis hodiaŭ. Bienoj kaj fruktoĝardenoj estis detruitaj aŭ malproprigitaj. La postvivantoj estis devigitaj forlasi la vilaĝon dum 4 jaroj.

La amasbuĉado estas la unua de dekdu akuzoj kontraŭ la iama diktatoro kaj sep aliaj kulpigitoj. La 5-an de novembro 2006 Saddam Hussein estis pro tio kondamnita al morto per pendumo.