Silezio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vitred (diskuto | kontribuoj)
e korektetoj
e + ŝablono
Linio 83: Linio 83:
*[[Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio]]
*[[Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio]]


{{Pollando}}
{{elstara}}
{{elstara}}



Kiel registrite je 20:08, 17 feb. 2006

Silezio
Dosiero:Supra Silezio.jpg
historia emblemo
de
Supra Silezio
Dosiero:Malsupra Silezio.jpg
historia emblemo
de
Malsupra Silezio
(pli malfrue Granda emblemo
de
Aŭstria (Ĉeĥa) Silezio)
Mapo

Mapo de sileziaj princlandoj kaj sinjorujoj
en duono de la 17-a jarcento

Silezio (ĉeĥe Slezsko, germane Schlesien, pole Śląsk) estas historia teritorio, etendiĝanta nuntempe parte en Pollando (plimulto de la teritorio), parte en Ĉeĥio kaj vilaĝo Pechern kaj du eksklavoj nordokcidente de urbo Bad Muskau situas ankaŭ en Germanio. Ĝis la jaro 1742 la tuta Silezio apartenis al landoj de Krono Ĉeĥa. Tiutempe metropolo de Silezio estis urbo Vroclavo. Post la jaro 1742 poste ties teritorio dividiĝis en kelke da partoj kun ŝanĝiĝema amplekso. (vidu Ĉeĥa Silezio, Prusia Silezio, Pola Silezio).

Historio de Silezio

Ekde la jaro 990 la teritorio estis parto de pola ŝtato (loĝis ĉi tie triboj de silezianoj – de tie la nomo, opolanoj kaj pluaj), ekde la jaro 1138 apanaĝa piastida princlando. En la jaro 1163 ĝi estis apartigita en tri partojn, el kiuj okcidenta (Granda Glogowio) kaj meza (Granda Vroclavio) estis kunigitaj en la unua triono de la 13-a jarcento de Henriko la 1-a en (Grandan) Legnicion – pli malfrua Malsupra Silezio kun centro en Vroclavo. Al la tria, orienta apanaĝo Mieszko la 1-a Silezia aligis parton de suda Pollando, kiu ne estis devene parto de Silezio (pli malfrua regionoj de Bytom, Osvietim, Zabrze kaj pluaj), kaj tiel estiĝis la t.n. Granda Opolio – pli malfrua Supra Silezio, kiu havis centron en Racibórz, pli malfrue en Opole. Per kontrakto el la jaro 1202 piastidaj regantoj en ambaŭ partoj de Silezio rezignis pri reciproke heredaj rajtoj, per kio konfirmiĝis divido en Malsupran Silezion kaj Supran Silezion. Sed tiuj ĉi nomoj estis uzataj nur ekde la 15-a jarcento kaj baldaŭ ili havis pure geografian karakteron, ĉar procezo de plua divido de ambaŭ partoj de Silezio rapide daŭrigis.

Jam post pereiga malvenko en batalo ĉe Legnica kontraŭ mongoloj en la jaro 1241 okazis memstariĝo de la t.n. Meza Silezio de regiono Legnica kaj fine de la 13-a jarcento memstariĝis ankaŭ regionoj de Glogow, Zahanio, Javorio kaj pli malfrue Volovio. De regiono Vroclav poste apartiĝis regionoj de Swidnica, Oleŝnica, Minsterberg, Zabrze kaj vico da pli malgrandaj teritorioj.

Sed la divido trafis ankaŭ Supran Silezion, kie de (Granda) Opolio apartiĝis post la jaro 1281 regionoj de Těšín, Racibórz, Bytom, Kozelio. Samtempe kiel sileziaj princlandoj komencis konsiderataj ekde la 15-a jarcento ankaŭ regiono Opava kaj Krnov (definitive konfirmita nur en la jaro 1659), kiuj antaŭe apartenis al Moravio.

Jam Venceslao la 2-a enpraktikigis vicon da sileziaj princlandoj en apanaĝan rilaton al Ĉeĥa reĝlando, tiun ĉi procezon finis en la jaroj 13271335 Johano de Luksemburgio. Ĉeĥan superecon super Silezio ripete agnoskis ankaŭ pola reĝo Kazimiro la 3-a la Granda (13331370); unue en la jaro 1333 per Vyšehrada kaj poste en la jaro 1335 per Trenčína kontrakto (dum kunveno kun Johano de Luksemburgio kaj tiam ankoraŭ margrafo Karolo per interŝanĝo por tio, ke la ĉeĥa reĝo rezignis pri pretendoj al la pola krono) kaj denove en la jaro 1348 per paco en Namyslov kun Karolo la 4-a, kiu samtempe per geedziĝo al Anno Svidna akiris per hereda pretendo la lastajn ĝis nun sendependajn sileziajn princlandojn.

Ankaŭ en la 14-a kaj la 15-a jarcentoj daŭrigis procezo de etigo de la silezia teritorio, memstariĝis ekzemple regiono Stinavio (germane: Steinau), teritorio norde de Klodsko, kiu dumtempe apartiĝis de regionoj Minstenberg (dum princo Venceslao), Namyslov, Falkenberg kaj pluaj apanaĝoj kaj sinjorujoj, do nombro de dukolandoj kaj princlandoj superis eĉ du dekojn. Pro formortado de unuopaj piastidaj branĉoj (1335 de Vroclavo, 1368 de Swidno, 1492 de Oleŝnica, 1504 de Glogow, 1532 de Opole, 1625 de Těšín kaj 1675 de brezio-legnica, kiu estis entute la lasta la tuta dinastio de piastidoj) la teritorioj fariĝis rekte al Ĉeĥa Krono. En la 15-a jarcento samtempe Pollando reakiris reen per aĉeto regionojn de Osvietim, Zator kaj Norda princlando, kiu poste ĉesis sin kalkuli inter sileziaj teritorioj (tiutempe ankaŭ fiksiĝis la divido en Supran kaj Malsupran Silezion).

Granda malfortigo de la rilato de Silezio al Ĉeĥa reĝlando okazis en la tempo de husanaj militoj, kiam loĝantoj de Silezio restis fidelaj ne nur al katolikismo, sed entute ili apartenis al decidaj kontraŭuloj de husanoj. Tiutempe, dank‘ al veno de germanaj kolonigistoj ekde la 11-a jarcento, la teritorio estis jam grandamplekse (precipe en la urboj) germanigita.

La plej signifaj el la sileziaj princlandoj (de oriento al okcidento)

Silezio en literaturo

  • Petr BEZRUČSileziaj kantoj (kolektaro de poemoj precipe pri Supra Silezio). La libro aperis ankaŭ en Esperanto.

Tradicia kulturo

Sileziaj urboj:

Vidu ankaŭ

 Pollando

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.