Domenico Cimarosa: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: eu:Domenico Cimarosa
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: bg:Доменико Чимароза
Linio 133: Linio 133:
[[be:Даменіка Чымароза]]
[[be:Даменіка Чымароза]]
[[be-x-old:Дамэніка Чымароза]]
[[be-x-old:Дамэніка Чымароза]]
[[bg:Доменико Чимароза]]
[[ca:Domenico Cimarosa]]
[[ca:Domenico Cimarosa]]
[[cs:Domenico Cimarosa]]
[[cs:Domenico Cimarosa]]

Kiel registrite je 16:46, 29 mar. 2012

Domenico Cimarosa
Domenico Cimarosa

Domenico Cimarosa (* 17-a de decembro 1749 en Aversa, reĝlando Napolo; † 11-a de januaro 1801 en Venecio) estis itala komponisto.

Vivo

Liaj gepatroj estis malriĉaj, sed zorgis pri bona edukado de sia filo. Post la transloĝiĝo al Napolo ili sendis lin al libera lernejo, kiu estas ligita kun unu el la monaĵejoj de la urbo. La orgenisto de la monaĵoejo, patro Polcano, kiu registrintis la inteligenton de la knabo, instruis al li la bazajn elementojn de la muziko samkiel la malnova kaj nova literaturo de la lando. Lian influon Cimarosa dankas liberan aliro al la konservatorio de Santa Maria di Loreto, kie li restis dum dekunu jaroj kaj precipe studis la gravajn majstrojn de la antika itala skolo. Niccolò Piccinni, Antonio Sacchini kaj aliaj muzikistoj altrangaj estis inter liaj instruistoj.

En la aĝo de 20 jaroj Cimarosa komencis sian komponistan karieron per la komika opero Le Stravaganze del Conte, kiun oni unuan fojon prezentis en 1772 ĉe Teatro del Fiorentini en Napolo. La verko konsistis el nur du aktoj, pro kio oni aldonis por kompletigo de la programo la unuaktaĵon Le Pazzie di Stelladaura e di Zoroastro, farso plena je humuro kaj ekstravagancoj. En 1774 oni invitis lin al Romo, por ke li skribu operon por la venonta sezono, sekve li komponis la komikan operon L'Italiana in Londra, kiu konatigis kaj famigis lin trans Napolo.

La sekvaj 13 jaroj de la vivo de Cimarosa enhavas neniujn rimarkindajn okazintaĵojn. Li plue skribis serion de operoj por diversaj italaj teatroj, loĝis kelktempe en Romo, kelktempe en Napolo kaj entreprenis koncertvojaĝojn. Ekde 1784 ĝis 1787 li vivis en Florenco kaj skribis ekskluzive por la urba teatro. Tiutempe lia produktiveco estas enorma, li komponis komikajn kaj seriozajn operojn, kantatojn kaj eklezimuzikaĵojn. Inter multaj aliaj verkoj jenaj estas speciale menciindaj: Caio Mario; la tri bibliaj operoj Assalone, La Giuditta kaj Il Sacrificio d'Abramo, krome Il Convito di Pietra kaj La Ballerina amante, komika opero prezentita en Venecio kun granda sukceso.

En 1787 Cimarosa iris sekve de invito de la carino Katerino la 2-a al Sankt-Peterburgo. Je ŝia kortego li restis kvar jarojn kaj skribis ankaŭ ĉi tie enorman nombron de komponaĵoj, pleje laŭokazaj pecoj, de kiuj eĉ ne konserviĝis la nomoj. En 1791 li forlasis Rusion kaj sekvis inviton de imperiestro Leopoldo la 2-a sukcedi Antonio Salieri kiel kortega komponisto en Vieno. Ĉi tie li komponis sian ĉefverkon Il matrimonio segreto (La sekreta geedziĝo), kiu rangas inter la plej bonaj sukcesoj de leĝera opermuziko. En 1793 Cimarosa reiris al Napolo, kie Il Matrimonio segreto kaj aliaj verkoj estis alprenitaj aplaŭdege. Inter la komponaĵoj el la tempo de lia lasta restado en Napolo menciendas la komika opero Le Astuzie femminili kaj la serioza opero "Gli Orazi e Curiazi". Tiun ĉi lastan li verkis en 1796 por Venecio kreante per tio verko, kiu vaste montras trans la sojlo de la 19-a jarcento.

Dum la okupado de Napolo far‘ de la trupoj de la franca respubliko Cimarosa alprenis komponkomisiojn de la novaj potenculoj, pro kio li post la reveno de la Burbonoj estis arestita kaj kondamnita al morto. Pro intervenado de influriĉaj admirantoj oni mildigis lian kondamnon en ekzilon, tiel ke li forlasis Napolon direkten Sankt-Peterburgo. Sed lia sanstato nun estis malbona, kaj post longa suferado li mortis en Venecio januare 1801 pro inflamo de la dika intesto. La speco de lia malsaniĝo vekis la suspekton, ke liaj kontraŭuloj venenus lin, kion oni tamen post formala enketo rifuzis kiel senfonda. Li laboris ĝis la lasta momento de sia vivo, tiel ke unu el liaj operoj post lia morto restis nekompleta.

Krom la operoj Cimarosa verkis dramajn kantatojn, sakralan muzikon, pianosonatojn, oratoriojn, simfoniojn kaj solokonĉertojn.

Verkoj

  • Le stravaganze del conte (karnavalo 1772 Napoli F) [Le magie di Merlina e Zoroastro; Le pazzie di Stelladaura e Zoroastro]
  • La finta parigina (karnavalo 1773 Napoli N)
  • I sdegni per amore (1.1776 Napoli N)
  • I matrimoni in ballo (karnavalo 1776 Napoli N)
  • La frascatana nobile (win.1776 Napoli N) [La finta frascatana]
  • I tre amanti (carn.1777 Roma V) [Le gare degl'amanti]
  • Il fanatico per gli antichi romani (spr.1777 Napolo F)
  • L'Armida immaginaria (sum.1777 Napolo F)
  • Gli amanti comici, o sia La famiglia in scompiglio (1778? ? Napolo F; carn.1796 Crema) [Il matrimonio in commedia; La famiglia stravagante, ovvero Gli amanti comici]
  • Il ritorno di Don Calandrino (carn.1778 Romo V) [Armidoro e Laurina]
  • Le stravaganze d'amore (1778 Napolo F)
  • Il matrimonio per industria (1778? Napolo?) [?]
  • La contessina (sum.1778 Bologna) [?] [+ G. Astaritta, Florian Leopold Gassmann]
  • Il matrimonio per raggiro (1778/9? Romo?; carn.1802 Romo V) [La donna bizzarra]
  • L'italiana in Londra (karnavalo 1779 Romo V) [La virtù premiata] (Libretto)
  • L'infedeltà fedele (sum.1779 Napoli Fo)
  • Le donne rivali (karnavalo 1780 Romo V) [et al.]
  • Cajo Mario (carn.1780 Romo D)
  • I finti nobili (karnavalo 1780 Napolo F)
  • Il falegname (1780 Napolo F) [L'artista]
  • L'avviso ai maritati (1780? ? Napolo F) [?]
  • Il capriccio drammatico (1781? Torino?; 1794 Londono)
  • Il pittor parigino (karnavalo 1781 Romo V) [Le brame deluse]
  • Alessandro nell'Indie (karnavalo 1781 Romo A)
  • L'amante combattuto dalle donne di Punto (1781 Napolo F) [La biondolina; La giardiniera fortunata]
  • Giunio Bruto (aut.1781 Verona)
  • Giannina e Bernardone (aŭt.1781 Venecio SS) [Il villano geloso]
  • Il convito (carn.1782 Venecio SS) [Der Schmaus]
  • L'amor costante (carn.1782 Romo V)) [Giulietta ed Armidoro]
  • L'eroe cinese (13-a de aŭgusto 1782 Napolo SC)
  • La ballerina amante (1782 Napolo F) [L'amante ridicolo]
  • La Circe (karnavalo 1783 Milano S)
  • I due baroni di Rocca Azzurra (karnavalo 1783 Romo V) [Dve nevesty; I due baroni; La sposa in contrasto; Il barone deluso]
  • La villana riconosciuta (1783 Napolo Fo) [La villanella rapita]
  • Oreste (13. August 1783 Napolo SC)
  • Chi dell'altrui si veste presto si spoglia (1783 Napoli F) [Nina e Martuffo]
  • Il vecchio burlato (1783 Venezia) [?]
  • I matrimoni impensati (karnavalo 1784 Romo V) [La bella greca]
  • L'apparenza inganna, o sia La villeggiatura (spr.1784 Napoli F)
  • La vanità delusa (spr.1784 Firenze P) [Il mercato di Malmantile]
  • L'Olimpiade (10-a de julio 1784 Vicenza)
  • I due supposti conti, ossia Lo sposo senza moglie (aut.1784 Milano S) [Lo sposo ridicolo]
  • Artaserse (26-a de decembro 1784 Torino TR)
  • Il barone burlato (1784 Napolo N) [rev. Il pittor parigino] [+ F. Cipolla]
  • Li finti conti (spr.1785 Torino, Gallo-Ughetti) [?]
  • I fratelli papamosche (spr.1785 Torino, Gallo-Ughetti) [?]
  • Le statue parlante (1785 Correggio) [?]
  • Il marito disperato (1785 Napolo F) [Il marito geloso; Die bestrafte Eifersucht]
  • La donna sempre al suo peggior s'appiglia (1785 Napolo N)
  • Il credulo (karnavalo 1786 Napolo N) [La baronessa stramba; Il credulo deluso]
  • Le trame deluse (1786 Napolo N) [L'amor contrastato; Li raggiri scoperti]
  • L'impresario in angustie (1786 Napolo N) [Die theatralischen Abenteuer]
  • La baronessa stramba (1786 Napolo N) [rev. I matrimoni in ballo] [Il credulo]
  • Gli amanti alla prova (1786 Napolo) [?]
  • L'impostore punito (1786/7 Torino C) [?]
  • Volodimiro (karnavalo 1787 Torino TR)
  • Il fanatico burlato (1787 Napolo Fo) [La burla felice; Der adelsüchtige Bürger]
  • La felicità inaspettata (3.1788 St Peterburgo E)
  • La vergine del sole (1788? ?St Peterburgo E; 6-a de novembro 1789 St Peterburg BK)
  • La scuffiara (1788) [?]
  • La Cleopatra (8-a de oktobro 1789 St Peterburgo E) [Cleopatra e Marc'Antonio]
  • Il matrimonio segreto (7-a de februaro 1792 Vieno B)
  • Sophie et Dorval () [rev. Il matrimonio segreto]
  • Il matrimonio per susurro () [?]
  • La calamità dei cuori (1792/3 Vieno B) [?]
  • Contrattempi (1793 Bonno) [?]
  • Amor rende sagace (1-a de aprilo 1793 Vieno B)
  • I traci amanti (19-a de junio 1793 Napolo N) [Il padre alla moda, ankaŭ Lo Sbarco di Mustanzir Bassà; Gli turchi amanti; Les amants turcs]
  • Le astuzie femminili (26-a de aŭgusto 1794 Napolo F)
  • La pupilla astuta (1794 Napolo Fo) [?]
  • La serva innamorata (1794 Napolo F) [?]
  • Penelope (carn.1795 Napolo Fo)
  • Le nozze in garbuglio (1795 Messina)
  • L'impegno superato (1795 Napolo Fo)
  • La finta ammalata (1796 Lisbono)
  • I nemici generosi (karnavalo 1796 Romo V) [Il duello per complimento]
  • Gli Orazi ed i Curiazi (karnavalo 1797 Venecio F)
  • La morte di Assalonne (? Florenco, Oratorio) [rev. Gli Orazi ed i Curiazi]
  • Achille all'assedio di Troja (karnavalo 1797 Romo A)
  • L'imprudente fortunato (karnavalo 1797 Romo V)
  • Artemisia regina di Caria (sum.1797 Napolo SC)
  • Attilio Regolo (carn.1797 Reggio) [?]
  • Le nozze di Lauretta (1797? Torino) [?]
  • L'apprensivo raggirato (1798 Napolo F)
  • Il secreto (aŭt.1798 Torino C)
  • Semiramide (1799 Napolo F) [?]
  • Il conte di bell'amore () [?]
  • L'arte contro l'arte (karnavalo 1800 Alexandria) [?]
  • Artemisia (karnavalo 1801 Venecio F)
  • Il nuovo podestà (spr.1802 Bologna) [?]
  • Tiro Vespasiano (1821 Lisbono) [?]
  • La discordia fortunata () [?]
  • L'ajo nell'imbarazzo () [?]
  • Le donne vendicate () [?]
  • Il cavalier del dente () [?]
  • La Molinara (inc) [?]

Ligiloj eksteren

  • Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto