Historio de Usono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: io:Historio di Usa
Linio 113: Linio 113:
[[Unikso]]n,
[[Unikso]]n,
la [[Interreto]]n
la [[Interreto]]n
kaj la [[kreditkarto]]n.
kaj la [[kreditkarto]]n.
* '''[[Malvarma milito]]:'''
* '''[[Malvarma milito]]:'''


Dum la 1960aj, trans la maro ĝi batalis por registaro en '''[[Suda Vjet-namo]]''' kontraŭ [[Norda Vjet-namo]] kiun subtenis la komunistoj. Dum la sama jardeko, okazis granda maltrankviliĝo, grandparte inter generacioj; ĉe unu flanko la generacio de la dua milito, kaj ĉe la alia, ties gefiloj. Amasoj da homoj protestis la militon kaj akcepis "kontraŭkulturon" en kiu estis akceptataj uzo de drogaĉoj, malkonformeco kaj malamo por aŭtoritateco. Murdistoj pafmortigis bonkonatajn politikistojn (la fratoj Kennedy, [[JFK|Johano]] kaj [[RFK|Roberto]], [[Malcolm X]], [[Martin Luther King]]). Okazis granda ekspansio de homrajtoj fare de la Usona Alta Kortumo, kiu klarigis multajn partoj de la [[Konstitucio]] por protekti la rajtojn de akuzitojn, kaj fare de Kongreso, kiu faris la Akton de Civitajan Rajtoj de 1964
Dum la 1960aj, trans la maro ĝi batalis por registaro en '''[[Suda Vjetnamio]]''' kontraŭ [[Norda Vjetnamio]] kiun subtenis la komunistoj. Dum la sama jardeko, okazis granda maltrankviliĝo, grandparte inter generacioj; ĉe unu flanko la generacio de la dua milito, kaj ĉe la alia, ties gefiloj. Amasoj da homoj protestis la militon kaj akcepis "kontraŭkulturon" en kiu estis akceptataj uzo de drogaĉoj, malkonformeco kaj malamo por aŭtoritateco. Murdistoj pafmortigis bonkonatajn politikistojn (la fratoj Kennedy, [[JFK|Johano]] kaj [[RFK|Roberto]], [[Malcolm X]], [[Martin Luther King]]). Okazis granda ekspansio de homrajtoj fare de la Usona Alta Kortumo, kiu klarigis multajn partoj de la [[Konstitucio]] por protekti la rajtojn de akuzitojn, kaj fare de Kongreso, kiu faris la Akton de Civitajan Rajtoj de 1964


En la 1970aj, pro la Vjetnama milito kaj skandalo de [[Richard Nixon|Nixon]], kreskis malfido kiu mildiĝis nur dum la jaroj de [[Ronald Reagan]]. Nixon demisiiĝis pro skandalo, kaj lia posteulo Ford malpopulariĝis pro pardoni Niksonon. En [[1976]], Usono agnoskis sian ducent-jariĝon kun publikaj festoj dum la tuta jaro. La saman jaron, la popolo elektis [[Jimmy Carter]] Prezidanton, kies kampanjo forte emfazis ke li estis "eksterulo" rilate Vaŝingtonon. En sportoj, bokso populariĝis per la eventoj de [[Muhammad Ali]], kaj "ekstremaj sportoj" vere naskiĝis per riskantoj kiaj [[Evel Kneivel]].
En la 1970aj, pro la Vjetnama milito kaj skandalo de [[Richard Nixon|Nixon]], kreskis malfido kiu mildiĝis nur dum la jaroj de [[Ronald Reagan]]. Nixon demisiiĝis pro skandalo, kaj lia posteulo Ford malpopulariĝis pro pardoni Niksonon. En [[1976]], Usono agnoskis sian ducent-jariĝon kun publikaj festoj dum la tuta jaro. La saman jaron, la popolo elektis [[Jimmy Carter]] Prezidanton, kies kampanjo forte emfazis ke li estis "eksterulo" rilate Vaŝingtonon. En sportoj, bokso populariĝis per la eventoj de [[Muhammad Ali]], kaj "ekstremaj sportoj" vere naskiĝis per riskantoj kiaj [[Evel Kneivel]].

Kiel registrite je 10:08, 7 apr. 2012

La hodiaŭ nomita lando Usono (United States of America), ĝi ŝprucis de la brita kolonizado de Nord-Ameriko, ĉefrolita de britaj enmigrintoj kiu fondis por ondegoj, inter la 17-a kaj 18-a jarcentoj, dek tri kolonioj en la atlantika marbordo de la nordamerika subkontinento, lokitaj oriente de la Apalaĉoj. Ĉi tiuj kolonioj lokis inter la francaj posedoj de la Kebekio kaj la Luiziano.

Prahistorio

Homoj unuafoje venis al la nuna Usono ĉirkaŭ -35 000 el Siberio al Alasko (tiam kunigita per seka tero), probable sekvantaj la bestojn kiujn ili ĉasis. Dum la Glacia Epoko la amerikanoj ĉasis grandajn bestojn.Kennewick Man

1000

Vikingoj esploris kaj eble eĉ enloĝis laŭ la nordorienta marbordo, sed ĉiu ajn kolonio mallonge daŭris. En la 1400-oj, iuj eŭropanoj fiŝkaptis en la maro apude. Kristoforo Kolumbo atingis Puerto-Rikon en 1493.

1500

Eŭropanoj esploris la nunan Usonon, serĉante oron kaj mallongan vojon al Ĉinio, Barato kaj al la Insuloj de Spicoj (la nuna Indonezio).

1513- Ponce de Leon malkovris Floridon. 1520-1526 Francisco Gordillo, Esteban Gómez kaj Lucal De Allyon navigis longe de la orienta marbordo de Usono, ankaŭ en la Hudsono. 1526- AYLLYON faris hispanan kolonion en Sud-Karolino (San Miguel de Guadalupe). 1539- Hernando de Soto kaj siaj viroj veturas tra Florido, Georgio, Nord-Karolino, Sud-Karolino, Tenesio, Alabamo, Misisipio, Arkansaso, Luiziano. Li malkovris kaj transiris la Misisipon Riveron en 1541. 1940- Francisco Vásques De Coronado veturas tra Arizono, Nov-Meksiko, Kansaso, Oklahomo, kaj Teksaso. 1550- ARELLANO fondis Pensacola. 1565- Menéndez De Avilés fondis la unuan urbon en Usono, San Agustín, (Saint Augustine) Florido. 1607- La britoj fondis Jamestown, Virginio, kiu estis la unua daŭra angla kolonio.

1600

Eŭropo kolonias la nunan Usonon: Britio laŭ la orienta marbordo, Nederlando ĉirkaŭ Novjorko, Francio ĉirkaŭ Novorleano, kaj Hispanio en Florido kaj la nuna sudokcidenta Usono. Dum la jarcento, Britio forprenis Novjorkon for de Nederlando.

Britoj tiam metis la fundamenton de usona socio kaj kulturo. Sed ne estis la sama socio kaj kulturo tra la tuta kolonia Usono: en la sudo, kiel en la sukeraj insuloj de la Kariba Maro, viroj venis por riĉiĝi, precipe per plantado de tabakokaj kotono. Sed en la nordo, viroj venis ne por profito sed pro religia libereco. Sekve tiuj ne intencis reveni al Eŭropo sed kunportis siajn familiojn. Plue, eĉ se ili dezirus profiton per plantado, la tero de la nordo estis tro ŝtonema kaj la vetero fridema. Do kiam la religia fervoro velkis, ili sin turnis ne al la tero por gajni panon, sed al la maro kaj komerco, konstruante ŝipojn kaj komercante inter Afriko (sklavoj), Ameriko (sukero, tabako, kotono) kaj Eŭropo (artefaritaĵoj) -- la tiel nomata komerco triangula.

Ĉi tiu malsamo inter la nordo kaj sudo profunde formigas Usonon.

En la sudo, pro la deziro por profito per plantado kaj pro supereco de pafoforto, eŭropanoj facile forprenis multe da tero el la amerikanoj. Sed ili forprenis pli da tero ol ili povas memlabori. Do ili bezonis laborantojn. Sed Eŭropo ne ankoraŭ havis milionojn aŭ eĉ dekmilojn da homoj malriĉaj kaj senokupaj. Do la plantistoj sin turnis al Afriko por laborantoj.

Per preteksto de religio, afrikanoj estis sklavigitaj por labori en kampoj de tabako kaj kotono. Sed kiam la afrikanoj kristaniĝis, raso anstataŭigis religion kiel preteksto. Do tiele ekestis en Usono rasismo kaj la rasoj blanka kaj nigra. Tabako kaj kotono ne ankoraŭ nun regas la usonan ekonomion, sed raso ankoraŭ regas usonan socion. La potenco de tradicio kaj kutimo.

Je la fino de la jarcento, divido de laboro laŭ koloro subtenis la ekonomian: la blankaj (eŭropanoj) ŝtelis teron for de la ruĝaj (indianoj), pereigante ilin per kuglo, malsano kaj forta drinko, kaj, por labori la teron, sklavigi la nigrajn (afrikanoj), kaj tiam enpoŝigis la profiton.

Kompreneble, la realo ne estis tiel klara kaj elstara. Fakte, la plimulto de la blankaj, eĉ en la sudo, ne havis sklavojn, kaj eĉ la blankaj plantistoj ne enpoŝigis la plimulton da la profito: anstataŭ tio iris al la poŝoj de la komercistoj de Liverpool, Londono kaj aliaj Eŭropaj havenoj. Ne supriziĝu: memoru ke Usono tiama havis ekonomion kolonian.

1700

Dum la 18-a jarcento, en la amerikaj kolonioj de Britio, evoluis aparta kulturo.

Helpe de francaj armeoj, la usonanoj militis kontraŭ Britio por sia sendependeco (1776) kaj verkis konstitucion (1787) kiu ankoraŭ staras.

La revoluciistoj fondis la politikan sistemon de Usono, uzinte la ideojn de Locke, la brita filozofo. Tio estas evidenta en "La Deklaracio de Sendependeco":

Ni supozas ĉi tiujn verojn esti memevidentaj: ke ĉiu homo estas kreita egala, ke ili estas dotitaj de sia Kreinto per iuj nealiproprigeblaj rajtoj, ke inter ĉi tiuj estas vivo, libereco kaj la kurado post feliĉeco; ke por teni ĉi tiujn rajtojn, registaroj estas starigitaj inter homoj, havante siajn justajn potencojn de la konsento de la regatoj; ke kiam iu ajn formo de registaro fariĝas detruema al ĉi tiuj celoj, la popolo rajtas ŝanĝi aŭ renversi ĝin kaj starigi novan registaron, kuŝante ĝian fundamenton sur tiaj principoj, kaj organizante ĝiajn potencojn en tian formon kiu ŝajnas al ili la plej probable efiki sian sekurecon kaj feliĉon.

- Thomas Jefferson, "La Deklaracio de Sendependeco", 1776

La konstitucio de Usono starigis tribranĉan registaron, konistante el 1) Prezidanto kaj administracio, 2) dukamera Kongreso de Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj, kaj 3) Supera Tribunalo. Ĉiuj branĉoj havas apartajn potencojn por kontroli kaj bridi la ceterajn. La konstitucio ne tuj liberigis la sklavojn (sed sklavecon ĝi abolis per amendo en 1865 post sangega interna milito), kaj en la komenco permesis internacian sklav-komercon nur ĝis 1808. La konstitucio fariĝis la plej alta leĝfonto en Usono, sed nur post la aldono de la Rajtaro, kiu interalie protektis liberecon en parolo, presado, kuniĝado, religio, kaj donis specialajn protektojn por protekti la rajtojn de akuzitoj. Plue, la Rajtaro garantiis la rajton posedi armilojn.

Triumfinta generalo de la Usona Revolucio George Washington fariĝis la unua Prezidento de Usono sub la Konstitucio en 1789. La unua Vicprezidento estis John Adams, alia revoluciano.

1800

Usonanoj akiris, per milito kaj aĉetado, Alaskon kaj la nunan okcidentan duonon de la lando (el la Misisipo al Kalifornio). Dum la jarcento la usonanoj eventuale venkis la indiĝenajn usonanojn kaj puŝis ilin sur teroj kie kondiĉoj tiam kaj nun estas tre povraj.

En la 1860aj Usonon konsumis la milito inter la sudo kaj la nordo ĉefe pro sklaveco, la unua moderna milito laŭ iuj. La 20-an de decembro 1860, Sud-Karolino secesiis el la Unio kaj 10 aliaj sudaj ŝtatoj sekvis kaj kreis novan union, la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko. La nordo, sub la prezidenteco de Abraham Lincoln, venkis la sudon kaj liberigis la sklavojn. Sklaveco estis aboliciita en Usono en 1865. Post la milito, tri konstituciaj amendoj ŝanĝis la staton de la ekssklavoj: 13a por liberigi kaj malpermesi por ĉiam nevolan laboron, 14a por doni (al ĉiuj) egalajn rajtojn ĉe la landa regiataro kaj ŝtataj registaroj, kaj la 15a por ebligi ke ili povas baloti. Dum okupado en la sudo, la rajtoj de ekssklavoj estis protektitaj, tamen post la okupo, la situacio de nigrahaŭtuloj en la sudo mizeriĝis. Ili restis malegalaj kaj multe da la nigraj laboris por blankaj bienistoj kontraŭ malmulta pago. Multaj ege suferis sen registara trudo ĝis la 1950aj.

Post la milito usona ekonomio rapide industriiĝis. Je la fino de la jarcento, Usonanoj fariĝis unu el la ĉefaj ekonomioj en la mondo.

1900

La dudeka jarcento estas foje nomata la "Usona jarcento" pro granda influo de Usono al la cetera mondo. Dum la jarcento XX, Usonanoj batalis du mondmilitojn kontraŭ Germanio, malvarman militon kontraŭ Sovetunio, fariĝis monda potenco, paŝis sur la luno kaj inventis la aviadilon, kuracon kontraŭ polio televidon, komputilon, rokmuzikon, ĵazon, atombombon, Mickey Mouse, McDonald's, Unikson, la Interreton kaj la kreditkarton.

Dum la 1960aj, trans la maro ĝi batalis por registaro en Suda Vjetnamio kontraŭ Norda Vjetnamio kiun subtenis la komunistoj. Dum la sama jardeko, okazis granda maltrankviliĝo, grandparte inter generacioj; ĉe unu flanko la generacio de la dua milito, kaj ĉe la alia, ties gefiloj. Amasoj da homoj protestis la militon kaj akcepis "kontraŭkulturon" en kiu estis akceptataj uzo de drogaĉoj, malkonformeco kaj malamo por aŭtoritateco. Murdistoj pafmortigis bonkonatajn politikistojn (la fratoj Kennedy, Johano kaj Roberto, Malcolm X, Martin Luther King). Okazis granda ekspansio de homrajtoj fare de la Usona Alta Kortumo, kiu klarigis multajn partoj de la Konstitucio por protekti la rajtojn de akuzitojn, kaj fare de Kongreso, kiu faris la Akton de Civitajan Rajtoj de 1964

En la 1970aj, pro la Vjetnama milito kaj skandalo de Nixon, kreskis malfido kiu mildiĝis nur dum la jaroj de Ronald Reagan. Nixon demisiiĝis pro skandalo, kaj lia posteulo Ford malpopulariĝis pro pardoni Niksonon. En 1976, Usono agnoskis sian ducent-jariĝon kun publikaj festoj dum la tuta jaro. La saman jaron, la popolo elektis Jimmy Carter Prezidanton, kies kampanjo forte emfazis ke li estis "eksterulo" rilate Vaŝingtonon. En sportoj, bokso populariĝis per la eventoj de Muhammad Ali, kaj "ekstremaj sportoj" vere naskiĝis per riskantoj kiaj Evel Kneivel.

La 1980aj estis la epoko de Reagan, kiu okupis kontraŭan rolon kontraŭ Sovetunio, kaj lanĉis la programon "Stategian Defendan Iniciativon", kiu estas armilo lokota en kosmo por defendi kontraŭ interkontinentaj nukleaj misilioj. La programo, kiu ebligis la ideon de venkebleco en atoma milito, allogis kritikojn, sed helpis krei psikologian avantaĝon. La sekvanta armila konkurenco fine bankrotigis Sovetunion.

Tiun saman jardekon, populariĝis kabla televido kaj ĝiaj multaj kanaloj (MTV, ESPN, HBO, ktp). En muziko, cifereca muziko en kompaktdiskoj forpuŝis gramofonajn diskojn kaj hejmaj vidbendaj maŝinoj fariĝis ege popularaj, ŝanĝante hejman distradon revolucie.

En la 1990aj, Usono gvidis koalicion en la unua milito en persgolfa regiono, por liberigi Kuvajton kontraŭ Iraka okupacio. Malgraŭ venko en tiu milito, la publiko elektis Bill Clinton kaj ne la venkintan prezidenton George H. W. Bush. Pro la interreto, la ekonomio spertis grandan ekspansion kun novaj kaj novspecaj retaj kompanioj. Granda plimulto de informo-tenado fariĝis cifereca, kaj por unua fojo estis eldonita rete. En 1995 Usono helpis krei pacon en Bosnio (almenaŭ provizoran) kaj obsedis pri la murda proceso de O. J. Simpson, kiu malkaŝis vastajn malsamopiniojn inter rasoj en la lando. En 1999 Usono partoprenis NATO-an militan kampanjon kontraŭ Jugoslavio por haltigi ties agojn kontraŭ ribelantoj en Kosovo.

En 1998 la amora afero de William J. Clinton kun Monica Lewinsky estis malkovrita dum la proceso de Paula Jones kontraŭ Clinton. La afero Lewinsky, tamen, ne povis renversi Clinton-on. Anoj de la kontraŭa partio provis eksigi Clinton pro mensogi ĵurinte. La voĉoj por renverso mankis en la Senato; la Demokratanoj estis tute fidelaj al la Prezidento, kaj ne ĉiuj Respublikanoj donis voĉojn kontraŭ li.

2000

Je marto 2000 la ekonomio dot.com atingis sian pinton.

La voĉdonado de 2000 por prezidento inter George W. Bush kaj Al Gore finiĝis egale en la gubernio Florido: el 6 milionoj voĉoj, Bush gajnis nur 537 pli da voĉoj (0,01%) ol Gore. Post kvin semajnoj de barakto en la tribulanoj, advokato kontraŭ advokato, Bush, kies patro estis prezidento 1989-93, fine venkis.

2001

Mardon la 11-an de septembro, teroristoj atakis la Pentagonon en Vaŝingtono kaj detruis la Ĝemelturojn en Novjorko. Pli ol 4000 pereis. La registaro diras, ke Osama Bin-Laden estas kulpa. Prezidanto Bush deklaris militon kontraŭ terorismo. Je la 7-a de oktobro Usono komencis militon kontraŭ la reĝimo de la talibanoj en Afganio, kiu gastigas terorismajn trejnejojn de Bin-Ladenon. La Norda Alianco, ribelanta armeo de la nordo, kiun Usono subtenis, eventuale forkaptis ĉiujn provincojn kaj urbojn de la talibanoj. Sed multaj soldatoj de la talibanoj malaperis en la montojn kun siaj pafiloj. Bin-Laden ankoraŭ evitas kaptadon (aŭ eble mortis pro renmalsano).

vidu ankaŭ:

Ralph Nader

La prezidentajn elektojn venkis George W. Bush, kiu ricevis je 3,7 milionoj pli da voĉoj ol John Kerry.


Vidu ankau: Usono



Eksteraj ligiloj

greke http://college.hmco.com/history/us/resources/students/index.html greke http://encarta.msn.com/encyclopedia_1741500823/United_States_(History greke http://www.loc.gov/wiseguide greke http://www.historians.org

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara