Anglio: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
10 bitokojn forigis ,  antaŭ 8 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (r2.6.4) (robota aldono de: ilo:Inglatera)
== Historio ==
{{ĉefartikolo|Historio de Unuiĝinta Reĝlando}}
La nomo «Anglio» devenas de la [[engloj]], ĝermana tribo loĝanta en la tiama regiono «"Englujo»" (germane: ''Angeln'', dane: ''Angel''), nordorienta parto de la hodiaŭa germana [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Ŝlesvig-Holstinio]], inter [[Flensburgo]] kaj [[Ŝlesvigo]]. Granda parto de la angloj elmigris al Britio ekde la jaro [[200]] kaj ekloĝis en ''[[East Anglia]]''.
 
* La originaj loĝantoj de Anglio estis la [[iberoj]]. Ili uzis [[bronzo]]n kaj verŝajne starigis la monolitojn de [[Stonehenge]].
* La [[keltoj]] invadis la landon ekde la 6-a jarcento a.K. Estis du grupoj, la gaeloj kaj la britonoj-kimroj. Ili uzis [[fero]]n kaj minis [[stano]]n.
* Je la jaroj [[-55|55]] kaj 54 a.K. [[Julio Cezaro]] atingis Anglion kaj subigis la keltajn tribestrojn. Je la jaro [[43]] p.K. la roma imperiestro [[Klaŭdio]] komplete konkeris Anglion. Dum ĉirkaŭ 400 jaroj Anglio estis parto de la [[Romia imperio]]. La romianoj konstruis bonajn vojojn, fortikaĵojn, muregojn, kaj fondis multajn urbojn, kiel ''Londinium'' ([[Londono]]).
* Dum la kvina jarcento, ĝermanaj triboj de [[Jutlando]] (nuntempe [[Danio]]) kaj «"Englujo»" (germane ''Angeln'', nuntempe parto de [[Ŝlesvig-Holstinio]] en [[Germanio]]) invadis Anglion kaj fondis regnojn. Ili parolis lingvon, kiu evoluis dum la jarcentoj al la moderna [[angla lingvo]].
* Dum la naŭa jarcento [[Alfredo la Granda]] ([[871]]-[[901]]) de la regno de Wessex defendis Anglion de alia dana invado.
* Je [[1066]], [[Vilhelmo la 1-a (Anglio)|Vilhelmo la Konkerinto]], [[normanoj|normana]] duko de Francio, konkeris la Anglion de [[Eduardo la Konfesanto]]. Dum kelkaj jarcentoj la [[nobelo|nobelaro]] de Anglio parolis la [[franca lingvo|francan]] de la normanoj.
* [[Rikardo la 1-a (Anglio)|Rikardo la 1-a]], «"la Leonkora»", devis subskribi la [[Magna Carta|Grandan Ĉarton]] (''Magna Carta''). Ĉi tiu ĉarto donis pli da rajtoj al la popolo.
* Dum la rego de [[Elizabeto la 1-a (Anglio)|Elizabeto la 1-a]] ([[1558]]-[[1603]]) Anglio prosperis. Post la venko de la [[Hispana Militŝiparo]] ([[1588]]), Anglio komencis esplori, komerci, kaj [[kolonio|koloniigi]] en multaj regionoj de la mondo. La verkoj de [[Ŝekspiro]] kaj aliaj verkistoj kaj la fama traduko de la [[Biblio]] en [[1611]] estigis la anglan kiel grandan literaturan vehiklon.
 
49

redaktoj

Navigada menuo