Ovario (planto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:33, 18 feb. 2006

Ovario estas botanike la malsupra parto de pistilo, kiu enhavas la ovolo(j)n. El tiu ĉi parto evoluas la frukto. La situo de la ovario al alia florparto estas karakteriza.


Se la floro havas malgrandan, malaltan toruson (receptaklon), tiel ke la kaliko, korolo kaj stamenoj kreskas malsupre de la libere formiĝanta ovario (tiel la ovario staras libere, meze de la floro, la plia florparto kreskas sub ĝi), ni parolas pri hipogina floro aŭ ovario supre staranta. (papavero, luzerno, pizo, tulipo, kruciferacoj).

Se la toruso (flora receptaklo) larĝiĝas kruĉoforme kaj el ties meza rando aŭ mezlinie kreskas la pliaj florpartoj, ni parolas pri perigina floro aŭ meze staranta ovario. (pruno, ĉerizo, prunelo)


Se la rando de la receptaklo etendiĝas kaj kunkreskas kun la ovario la aliaj florpoartoj kreskas kvazaŭ sur ties pinto, ni parolas pri epigina floro aŭ pri sube staranta ovario (kukurbo, kompozitacoj, umbeliferacoj).