Mistikismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: war:Mistisismo
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: lv:Misticisms
Linio 54: Linio 54:
[[lb:Mystik]]
[[lb:Mystik]]
[[lt:Mistika]]
[[lt:Mistika]]
[[lv:Misticisms]]
[[mk:Мистицизам]]
[[mk:Мистицизам]]
[[ms:Mistisisme]]
[[ms:Mistisisme]]

Kiel registrite je 17:21, 13 apr. 2012

Mistikismo (el la greka μυστικός / mustikos, t.e. inicio) estas religia aŭ filozofia doktrino kaj metodo kontraŭa al raciismo kaj ekkonanta per sento kaj imago - pli ol per intelekto - la veron. Ĝi kaŭzas en homo animtrankvilon, sed ankaŭ fervoron, ekstazon. Ĝi estiĝas spontane aŭ estas kulturata per meditadoasketismo.

Historio

Mistikismo estas la religia-filozofia variaĵo de idealismo, kiu ofte akceptas la ekziston de supernaturaj estaĵoj (dioj, anĝeloj, spiritoj ktp.) kaj kiu peras kontakton kun tiuj estaĵoj. Ĝi troviĝas en ĉiu religio: taoismo, kabalo, gnozismo, sufiismo, pietismo... Pluraj idealismaj filozofioj entenas el ĝi elementojn ekzemple la nombromistiko de pitagorismo, instruoj de Platono, Plotino. Ankaŭ la Rozkruca Ordeno emfazas mistikecon.

Kelkaj gravaj mistikuloj el la eŭropa mezepoko: majstro Eckhart, Jakob Böhme. La 18a-19a-jarcenta idealisma germana filozofio enhavis mistikajn elementojn: spiritismo, teozofio.

Proprecoj de la religia mistikismo

  • Proksime al dio.
  • Vojo al Dio. meditado, asketismo, kontemplado k.a.
  • Nekonformeco.
  • Individualismo. Propraj spertoj

Vidu ankaŭ