Thomas Jonathan Jackson: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vagobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: az:Stonvol Cekson
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: bg:Стоунуол Джаксън
Linio 27: Linio 27:
[[an:Thomas Jonathan Jackson]]
[[an:Thomas Jonathan Jackson]]
[[az:Stonvol Cekson]]
[[az:Stonvol Cekson]]
[[bg:Томас Стоунуол Джаксън]]
[[bg:Стоунуол Джаксън]]
[[ca:Thomas Jonathan Jackson]]
[[ca:Thomas Jonathan Jackson]]
[[co:Thomas Jonathan Jackson]]
[[co:Thomas Jonathan Jackson]]

Kiel registrite je 09:24, 19 apr. 2012

Generalo Jackson dum la Usona Enlanda Milito

Thomas Jonathan JACKSON (kromnogita Stonewall (ŝtonmuro) Jackson) (21-an de januaro 1824, Clarksburg, Virĝinio, Usono10-an de majo 1863, Guiney's Station, Virĝinio) estis generalo de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko en la Usona Enlanda Milito. Li estis unu el la plej spertaj, lertaj militfakulo de la suda Konfederacio. Li akiris la kromnomon pro elteno en la unua batalo de Bull Run kiam Generalo Barnhard Bee ekkris "Tie estas Jackson starada kiel ŝtona muro! Ni determinu ĉi tie morti kaj ni konkeros! Sekvu min!" Eksistas granda debato pri ĉu la deklaro de Bee estis komplimento aŭ insulto.

Li fruaĝe orfiĝis, lin prizorgis parencoj. Li studis ekde 1842 en la Militista Akademio West Point, Usono. Post la finstudo, li ekservis kiel subleŭtenanto ĉe la artilerio kaj li partoprenis baldaŭ la meksikan militon. Li konatiĝis tie kun generalo Robert E. Lee, pli posta estro de la konfederaciaj armeoj. Li elstaris en la milito per sia kapablo, elteno, kuraĝo. Fine de la milito, li servis en fortikaĵo de Meksikurbo. Post tio li malsoldatiĝis kaj instruis artilerian militadon kaj naturfilozofion en la Virĝinia Militista Altlernejo.

Komence de la Usona Enlanda Milito, li ofertis sian servon por ŝtato Virĝinio. Kiel kolonelo, li organizis brigadon kaj kaj sukcese tenis la poziciojn en la valo Shenandoah.

En julio de 1861 okazis la batalo de Manassas, kie brigadoj de Jackson, Joseph E. Johnston unuiĝis kun trupoj de generalo P. G. T. Beauregard kaj ono haltigis la pli fortajn nordajn fortojn. Printempe de 1862, li denove batalis en valo de Shenandoah kaj sukcese malhelpis pluiron de fortigo al generalo George B. McClellan.

Jackson atakis la nordajn fortojn, venkis ilin unuope kaj minacis Vaŝingtonon. Generalo Lee komence de junio direktis la trupojn de Jackson al Riĉmondo (parte per fervojo) por ĉirkaŭpreni la armeon de McClellan. Ili alvenis unu tagon pli ol planita, sed McClellant devis retiriĝi.

Lee sendis Jackson en somero de 1862 al ĉirkaŭpeno de armeo de generalo John Pope. Jackson brile venkis en la dua batalo de Bull Run (29–30. aŭg.).

Lee kaj Jackson en aprilo de 1863 efektivigis la plej aŭdacan militmanovron de la sudaj fortoj: ili haltgiis per malgrandaj fortoj fortojn de generalo Hooker kaj ekis batalon kun la ĉefaj fortoj. Dumtempe, generalo Jackson ĉirkaŭis surprize la nordan armeon kaj atakis ĝin. La manovro estis tuta sukceso, sed kiam Jackson revenis el la fronta linio, liaj soldaton ne rekonis lin en la mallumo kaj ekpafis lin. Kvankam lia vundo ne estis morta, oni devis amputi la maldektran manon, li mortis 8 tagojn poste je sekvoj de pneŭmonio.

Citaĵo

Mia religikredo min instruas senti same sekura en batalo kiel en lito. Dio determinis la tempon por mia morto. Mi ne koncernas min kun tiu, sed esti ĉiame preta ĉiam, kiam ĝi povus preterpas min. Ĉi tio estas la maniero ke ĉia homo devu vivi kaj tiokauze ĉia homo devus egale kuraĝa.

Ŝablono:LigoElstara