Poŝtkarto: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
19 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
e
roboto: de:Postkarte estas artikolo leginda; cosmetic changes
e (r2.6.4) (robota aldono de: hu:Képes levelezőlap)
e (roboto: de:Postkarte estas artikolo leginda; cosmetic changes)
 
== Historio ==
La unuan poŝtkarton dum la jaro [[1861]] patentigis la [[usono|usonano]] ''John P. Carlton''. Ĝis tiu tempo mesaĝoj poŝte transdoniĝis en formo, kiu ne ebligis al ĉiu ajn legon de la teksto - plej ofte en [[koverto]], sed foje ankaŭ per ruliĝo kaj [[sigelo|sigeliĝo]] de la paperfolio aŭ en alispeca pakaĵo.
 
Dum la jaro [[1865]] la germano ''Heinrich von Stephan'' en poŝta konferenco en [[Karlsruhe]] proponis permesi sendadon de "poŝtaj folioj" sen [[poŝtmarko]], sed lia propono malakceptiĝis, ĉar la plej multaj konferencanoj opiniis la dissendon de mesaĝoj malferme legeblaj de ĉiu ajn persono malmorala kaj malaprobinda. Tamen jam kvar jarojn poste, dum oktobro [[1869]] la poŝto de [[Aŭstrio-Hungario]] eldonis "porkorespondajn kartojn" kun enpresitaj poŝtmarkoj. Simile al la reguloj por [[telegramo]] laŭ la unua propono oni antaŭvidis limigon de la surskribeblaj vortoj ĝis maksimume 20 kaj kompense volis oferti aparte malaltan tarifon (40 procentoj de la tarifo por letero) - tamen finfine oni forprenis la limigon pri vortonombro, permesante liberan skribadon sur la karta dorsflanko, kaj jam dum la unua monato vendis rekordan nombron de 1,4 milionoj novaj "porkorespondaj kartoj". En [[Prusio]] kaj la resto de norda [[Germanio]], sed ankaŭ en la sudgermanaj ŝtatoj [[Bavario]], [[Virtembergo]] kaj [[Badeno]] la "porkorespondaj kartoj" enkondukiĝis la [[1-an de julio]] [[1870]]. Same dum la jaro [[1870]] "porkorespondaj kartoj" ankaŭ enkondukiĝis en [[Svislando]], [[Luksemburgio]] kaj [[Britio]], dum [[1871]] en [[Belgio]], [[Nederlando]], [[Danio]] kaj [[Finnlando]], sekvajare en [[Svedio]], [[Norvegio]] kaj la [[Rusa Imperio]], dum [[1873]] en [[Usono]], [[Francio]], [[Serbio]], [[Rumanio]] kaj [[Hispanio]], kaj dum [[1874]] en [[Italio]]. La [[1-an de marto]] [[1872]] la [[germana lingvo|germanlingva]] nomo ŝanĝiĝis al ''Postkarte'', do "poŝtkarto". En la internacia poŝta trafiko la poŝtkarto oficialiĝis la [[1-an de julio]] [[1875]] surbaze de la "poŝta kontrakto de [[Berno]]".
 
[[Kategorio:Poŝto]]
 
{{LigoLeginda|de}}
 
[[bs:Dopisnica]]
147 596

redaktoj

Navigada menuo