Hmongoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e Narvalo movis paĝon Miaoj al Mjaoj
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:14, 24 apr. 2012

Miaaj infanoj en Sa Pa (Vjetnamio), 1993

La miaoj estas origina popolo de Azio el la sudaj montaraj regionoj de la Ĉina Popola Respubliko (precipe la regiono Guizhou) kaj norde de Vjetnamio kaj de Laoso. Ili ankaŭ estas nomataj monghmong en Laoso kaj Usono, sed la plejparto da miaoj ne konas tiujn nomojn. La miaoj memnomas sin «montaranoj».

La miaoj estas la kvina etna grupo inter la 56 naciecoj de Ĉinio. Le censo de Ĉinio en 1989 kalulis ilin je sep milionoj, kaj en 2000 ĉ. naŭ milionoj.

La miaoj loĝantaj en Laoso reprezentas la 7,4 % de la tuta laosa loĝantaro. Ili estas inter la 49 listigitaj etnoj agnoskitaj de la laosa registaro en 1989.

En la lastaj jardekoj, granda nombro da miaoj migris al Usono, Aŭstralio, Nov-Zelando, Kanado, Germanio, Japanio, Argentino kaj Francio (inkluzive de Gujano). La plej granda parto ankoraŭ loĝas en Sud-Orienta Azio: Ĉinio, Vjetnamio, Laoso, Tajlando kaj Mjanmaro.

La miaa lingvo apartenas al la miao-jaŭa lingvofamilio. Ĝi havas plurajn dialektojn sed ĉefaj estas la "verda miaa" kaj la "blanka miaa", parolataj en Laoso, Tajlando, Vjetnamio kaj Birmio. En Vjetnamio ankaŭ ekzistas aliaj dialektoj: la "nigra miaa" kaj la "florumita miaa".

Miaoj plejparte estas aŭ animistojkristanoj; kun tri preĝejoj en Vjetnamio.

Laŭ la loka miaa kredo, la miaoj ricevas tri animojn je la naskiĝo: la unua restas post la morto, la dua foriras al la transtomba mondo kaj la tria reenkarniĝas.