Tondro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota forigo de: oc:Tonnerre
JackieBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: be:Гром
Linio 23: Linio 23:
[[az:İldırım]]
[[az:İldırım]]
[[bat-smg:Dundūlis]]
[[bat-smg:Dundūlis]]
[[be:Гром]]
[[ca:Tro]]
[[ca:Tro]]
[[cs:Hrom]]
[[cs:Hrom]]

Kiel registrite je 17:02, 25 apr. 2012

La tondro estas la bruo kiun oni aŭdas dum la ŝtormo post la fulma malŝargiĝo.

Pro tio ke la propagaj rapidecoj de la lumo kaj la sono estas tre malsamaj, estas tempodiferenco inter la vido de la fulmo kaj la ekaŭdo de la tondro, kvankam la fenomenoj samtempe okazas. Ju pli granda estas la distanco inter la fulmo kaj la observanto, des pli granda estas la tempopaso inter la observoj de fulmlumo kaj tondrosono.

Klarigo de la proksimumiga formulo por kalkuli la distancon al la fulmo

La sonorapideco egalas al proksimume 300 m/s. La lumrapideco estas tiom grandega ke ne necesas tiuskale konsideri ĝin. Se la fulmo estas je distanco de unu kilometro, la tempopaso egalas al 3 sekundoj.

Formulo: distanco (en kilometroj) = tempopaso (en sekundoj) / 3

Signifo en religio

En la pasinteco, homoj havis multan timon al la fortegaj tondrobruoj. Oni kredis ke la fulmotondro estis signalo de la dioj. Tiele la egipta mitologia dio Seth forpelis per la tondro la malicajn malamikojn. La greka supera dio Zeŭso ĵetis fulmotondrojn sur siajn malamikojn. Ankaŭ la ĝermana dio Donar uzis la tondron. Same faris la dio Thor. Kaj en la ĉina imperio, oni atribuis la bruon de la tondro al la fabela bestego drako.