Tabelvorto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Linio 302: | Linio 302: | ||
[[ca:Correlatius en esperanto]] |
[[ca:Correlatius en esperanto]] |
||
[[de:Proform]] |
|||
[[en:Pro-form]] |
|||
[[es:Anexo:Correlativos en esperanto]] |
[[es:Anexo:Correlativos en esperanto]] |
||
[[nl:Tabelwoord]] |
Kiel registrite je 23:16, 28 apr. 2012
La korelativoj aŭ tabelvortoj estas jenaj vortoj en Esperanto:
Sistemo
-A | -AL | -AM | -E | -EL | -ES | -O | -OM | -U | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ĈI- | ĉia | ĉial | ĉiam | ĉie | ĉiel | ĉies | ĉio | ĉiom | ĉiu |
I- | ia | ial | iam | ie | iel | ies | io | iom | iu |
KI- | kia | kial | kiam | kie | kiel | kies | kio | kiom | kiu |
NENI- | nenia | nenial | neniam | nenie | neniel | nenies | nenio | neniom | neniu |
TI- | tia | tial | tiam | tie | tiel | ties | tio | tiom | tiu |
- ti-, ki-, neni- ktp ne estas radikoj per si mem, nur kun korelativa finaĵo ili havas signifon. Oni devas do almeti netabelvortajn finaĵojn al plenaj tabelvortoj, krom en malmultaj okazoj (ekzemple "neniigi" kaj "neniiĝi"), kie la rezulta vorto estas jam establita.
- neniigi, neniiĝi, nenifaro, nenieslando
- ĉiesulino (slango)
- tiama, iama
- tiea (≈ tiuloka)
- kialo
- tiamaniere, kiamaniere... (≈ tiel, kiel...)
- tioma, kioma, ...
- ...ktp...
- Tamen, la tabelvortoj tio, kio, ktp ne povas pluraliĝi:
- x tioj, kioj, ktp.
- Kiel pluralojn, oni laŭbezone uzu la esprimojn "tiuj aferoj", "kiuj aferoj", ktp.
- Aliflanke, estas kontraŭ la Fundamento de Esperanto uzi la finaĵojn de la tabelvortoj kun netabelvortaj radikoj:
- x alies
- x mies
- ...ktp...
Etimologio
Pluraj el la fontlingvoj de Esperanto posedas seriojn de interrespondaj pronomoj kaj adverboj, kiuj povis inspiri L.L. Zamenhof al lia korelativa sistemo, nome la angla, franca, germana, itala, pola kaj latina. Speciale oni pensas pri la rusa kaj malnovgreka kiel inspirofontoj (pli detale vd. en "Etimologia Vortaro de Esperanto" kaj "La Deveno de Esperanto" fare de Geraldo Mattos).
Angla | Germana | Franca | Hispana | Portugala | Latina | |
---|---|---|---|---|---|---|
ki- / ti- | ki- / ti- | ki- / ti- | ki- / ti- | ki- / ti- | ki- / ti- | |
U | who / -- | wer / der | qui, lequel / -- | quien, quién / ese | quem / esse, este | quis / -- |
O | what / that | was / das | quoi / -- | que, qué / eso | que / isso, isto | quid / -- |
A | what kind of / that kind of | -- / -- | quelle sorte de / tel | de qué tipo / de tal tipo | qual / tal | qualis / talis |
E | where / there | wo / da | -- / -- | donde, dónde / ahí, allí | onde / ali, lá | -- / -- |
AM | when / then | wann / dann | quand / -- | cuаndo, cuándo / entonces | quаndo / então | quаndo / -- |
OM | how much / that much | -- / -- | combien / tant | cuanto, cuánto / tanto | quanto / tanto | quot / tot |
EL | how / -- | wie / -- | comment / -- | como, cómo / así | como / assim | quomodo / -- |
AL | why / -- | warum / darum | pourquoi / -- | por qué / por eso | porquê / -- | quare / -- |
ES | whose / that one's | wessen / dessen | de qui / d'un tel | de quien, de quién, cuyo / de ese | cujo / desse | cuius / -- |
Tabelo de korelativoj en Esperanto kompare al la rusa kaj la pola
Jen komparo de la esperantaj, rusaj kaj polaj korelativoj, kiuj estas escepte regulaj kompare al neslavaj lingvoj.
KI- | TI- | I- | NENI- | ĈI- | |
---|---|---|---|---|---|
U | kiu кто kto |
tiu тот tamten |
iu кто-то ktoś |
neniu никто nikt |
ĉiu всякий wszyscy |
O | kio что co |
tio тот tamto |
io что-то coś |
nenio ничто nic |
ĉio все wszystko |
A | kia какой jaki |
tia такой taki |
ia какой-то jakiś |
nenia никакой żaden, żadnego rodzaju |
ĉia всяческий każdego rodzaju |
E | kie где gdzie |
tie там tam |
ie где-то gdzieś |
nenie нигде nigdzie |
ĉie везде wszędzie |
EN | kien куда |
tien туда |
ien куда-то |
nenien никуда |
ĉien куда угодно |
AM | kiam когда kiedy |
tiam тогда wtedy |
iam когда-то kiedyś |
neniam никогда nigdy |
ĉiam всегда zawsze |
OM | kiom сколько ile |
tiom столько tyle |
iom сколько-то ileś |
neniom нисколько nic, żaden, wcale |
ĉiom целиком każdą ilość |
EL | kiel как jak |
tiel так w ten sposób |
iel как-то jakoś |
neniel никак w żaden sposób |
ĉiel всячески każdym sposobem |
AL | kial почему dlaczego |
tial потаму dlatego |
ial почему-то z jakiegoś powodu |
nenial беспричинно bez powodu |
ĉial по всякой причине z każdego powodu |
ES | kies чей czyj |
ties того tego |
ies чей-то czyjś |
nenies ничей niczyj |
ĉies всех należący do wszystkich |
Notu ke en la tabelo supre ne aperas ĉiuj tradukoj de la esperantaj korelativoj. Rimarku ke kelkfoje la iniciala letero aperas post prefikso kiel la iniciala "K" en сколько kaj la iniciala "T" en потому.
Rimarku ke en la pola lingvo kvar el la demandaj tabelvortoj komenciĝas per "k" aŭ enhavas ĝin, la montraj komenciĝas per "t" (aŭ enhavas ĝin), ĉiuj nedifinaj devenas el la demandaj per aldono de "ś", preskaŭ ĉiuj negativaj komenciĝas per "ni" kaj sep el naŭ kolektivaj komenciĝas per "wsz" (aŭ enhavas ĝin).
Reform-diskutoj
La korelativoj de Esperanto ŝparas multan lernadon kaj memor-streĉon, se lernanto foje alproprigis la sistemon. Instru-spertoj tamen montras, ke por lernantoj kun iuj okcident-eŭropaj lingvo-fonoj ili povas esti "malfacilaj", ĉar "fremdaj" kaj "arte faritaj", eble la plej "arte farita" parto de la Esperanta leksiko. Poetojn kelkfoje ĝenas, ke la tabela sistemo necesigas ĉiam du (aŭ kombine kun "ĉi") eĉ tri silabojn por tre ofte uzataj, plej bazaj vortoj. Eble pro tio la tabelvortoj en la pasinteco ofte estis, kaj ĉiam denove estas diskutataj laŭ du tendencoj: anstataŭigo per (laŭaserte) "pli natura" sistemo unuflanke, vastigo kaj ĝeneraligo de la tabelo aliflanke.
Ĉu anstataŭigo per pli "natura" sistemo?
L.L. Zamenhof mem estis preta rezigni pri la tabelvortoj en la (fine ne realigita) reform-diskuto de 1894. La reform-Esperanto Ido en 1908 tamen iris tiun vojon. La Iltisa Skolo en la 1980-aj jaroj vaste uzis paralelajn formojn kiel "hik" (de latina hic) por "tie ĉi". Tiuj proponoj kaj tendencoj ĝis hodiaŭ nek vaste eniris lernolibrojn, nek ĝeneralan lingvo-uzon.
Ĉu plivastigo de la tabelo?
La kontraŭa diskuto temas pri aldono de "multobligaj" elementoj al la tabelo, kaj "horizontale" kaj "vertikale". Iom vaste diskutata estas la demando, ĉu oni aldonu apud ki-, ti-, i-, neni- kaj ĉi- plian elementon ali-. Pro la kialoj klarigitaj en PMEG (vd. sekcion "eksteraj ligiloj") ankaŭ tiu propono restis escepto kaj ne eniris la ĝeneralan lingvaĵon. Ignorante la gramatikan karakteron nedisigeblan de la korelativoj oni facile kaj formale povus pensi pri distranĉo ekzemple el kiam, tiam, iam ktp. la (ŝajn-)elementon -am kaj kombini ĝin kun aliaj elementoj, ekzemple mult'am (ofte, multfoje). Ankaŭ tiaj reform-proponoj (prave) ne estas ĝeneraligitaj. Por pli detala diskuto vd. la eksterajn ligilojn.
Literaturo
- Vilborg, Ebbe. Etimologia vortaro de Esperanto. Malmö: Eldona Societo Esperanto (poste en Stockholm). 5-a vol. S - Z, 2001, p. 142-148. ISBN 91-85288-23-3.
Eksteraj ligoj
- Tabelvortoj en la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.
- Artikoloj pri korelativoj en Esperanto en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) (serĉu je "tabelvort").
|