Karl Polányi: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: bg:Карл Полани
Linio 24: Linio 24:
[[Kategorio:Mortintoj en 1964]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1964]]


[[bg:Карл Полани]]
[[co:Károly Polányi]]
[[co:Károly Polányi]]
[[de:Karl Polanyi]]
[[de:Karl Polanyi]]

Kiel registrite je 09:47, 6 maj. 2012

POLÁNYI Károly (naskiĝis la 25-an de oktobro 1886 en Vieno, mortis la 23-an de aprilo 1964 en Toronto, Kanado) estis hungara ekonomihistoriisto, socialfilozofo, socipolitikisto.

Li estis la unua prezidanto de la Rondo Galilei (1908). Li estis kunlaboranto de monata burĝa, radikala eldonaĵo Szabadgondolat (1911–14). Li estis ties redaktoro en 1918.

Li aktive partoprenis en la hungara burĝa revolucio de 1918. Dum la Hungara Konsilantara Respubliko li estis en Vieno kaj restis eĉ tie kiel eksterafera redaktoro de la Der Oesterreichische Volkswirt.

Li translokiĝis en 1933 al Anglion kaj iĝis invitita prelegisto en la Oksforda Universitato. Li estis politika amiko de Mihály Károlyi kaj partoprenis en la kontraŭfaŝisma kaj demokratia movadoj de la hungaraj elmigrantoj.

Li setliĝis en Kanado post la dua mondmilito kaj iĝis ekstera prelega profesoro en la Novjorka Universitato Columbia, en la ekonomika katedro.

En siaj lastaj jaroj, li kompilis kun lia edzino - Ilona Duczynska - anglalingvan antologion el verkoj de la moderna hungara literaturo.

Verkoj

  • Radikális párt és polgári párt (Bp., 1918)
  • The great transformation (New York – Toronto, 1957)
  • Origins of our time (The great transformation, London, 1945)
  • Trade and markel in the early empires (Economies in history and theory, London, 1957)
  • The plough and the pen (Writings from Hungary 1830 – 1956. kun Ilona Duczynska, Londono, 1963)