Lalo Schifrin: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
1 377 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
[[dosiero:Lalo schifrin.jpg|eta|dekstre|Lalo Schifrin (2006)]] '''Lalo Schifrin''' (naskiĝis la [[21-an de junio]] [[1932]] en [[Bonaero]]; civita nomo: ''Boris Claudio Schifrin'') estas argentina [[pianisto]], [[komponisto]], [[muzikaranĝisto]] kaj [[dirigento]]. Al liaj plej famaj komponaĵoj apartenas la titolmuzikoj de la televidserioj ''Mission: Impossible'' kaj ''Mannix''.
== Vivo ==
Lalo Schifrin lernis en la aĝo de ses jarojn pianludon de Enrique Barenboim, patro de dirigento Daniel Barenboim; junaĝe li profundigis siajn konojn kiel lernanto de Andreas Karalis kaj Juan Carlos Paz; tiutempe ankaŭ vekiĝis lia intereso pri ĵazo. En la aĝo de 20 li studis ĉe la [[Konservatorio]] de Parizo, kie li lernis de [[Olivier Messiaen]] kaj [[Charles Koechlin]]. Sian studon li financis perlaborante kiel [[ĵazpianisto]] en parizaj noktoklubejoj.
 
Ree en Argentino, li fondis ĵazorkestron, en kiu muzikis inter alie [[Gato Barbieri]]. Li ankaŭ koncertis kune kun Bola Sete, kiu tiutempe vojaĝis tra Sudameriko. En la jaro 1956 li ekkonis [[Dizzy Gillespie|Dizion Gillespie]], por kies orkestro li komponis la suiton ''Gillespiana''. Post malfondo de la Ĝilespia bandego Schrifrin alliĝis al ties nova kvinopo. Li jam promociiĝis kiel muzika direktisto kaj aranĝisto. ''Gillespiana'' surdiskiĝis finfine en 1960, kaj Schifrin restis en la ensemblo de Gillespie ĝis 1962. Por Gillespie li verkis ankaŭ ''The new continent'', unuafoje prezentata en 1962 dum la [[Monterey Jazz Festival]]. Li ankaŭ kunmuzikis pianiste je la unua [[tango]]-albumo ''Concert for Bandoneón and Orchestra'' de [[Astor Piazzolla]], surkiskiĝonta en Parizo, kaj li kunverkis kun [[Sarah Vaughan]], [[Ella Fitzgerald]], [[Stan Getz]], [[Eric Dolphy]] kaj [[Count Basie]].
 
== Filmmuzikoj ==
25 926

redaktoj

Navigada menuo