Jekaterinburgo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: vep:Jekaterinburg
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: sco:Yekaterinburg
Linio 93: Linio 93:
[[ro:Ekaterinburg]]
[[ro:Ekaterinburg]]
[[ru:Екатеринбург]]
[[ru:Екатеринбург]]
[[sco:Yekaterinburg]]
[[sh:Jekaterinburg]]
[[sh:Jekaterinburg]]
[[simple:Yekaterinburg]]
[[simple:Yekaterinburg]]

Kiel registrite je 20:59, 19 maj. 2012

Ŝablono:Rusia urbo gm

Jekaterinburg (ruse Екатеринбург), kiu dum sovetia tempo estis nomita Sverdlovsk (Свердло́вск), estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Sverdlovska provinco, la kvara plej granda urbo de Rusio (ĉ. 1,3 mln. loĝantoj).

La urbo situas sur la orienta deklivo de Meza Uralo sur bordoj de Isetj (Исеть), kiu enfluas riveron Tobol (Тобол). Jekaterinburg estas ĉe la Trasiberia Fervojo.

Inter 1924 kaj 1991 la urbo nomiĝis Sverdlovsk (ruse Свердловск), kaj nomo de la provinco restis de tiu tempo. Ĝia origina kaj nuna nomo deriviĝas de Jekaterina la 1-a, edzino de Petro la 1-a. Ĝia intertempa nomo devenas de la bolŝeviko kaj unua fakta ŝtatestro de Sovetio Jakov Miĥajloviĉ Sverdlov, kiu verŝajne ordonis la ekzekutadon de caro Nikolao la 2-a en Jekaterinburgo en 1918.

En jaro 1959 la urbo havis 779 mil loĝantojn, en 2002 — 1,29 mln.

En Jekaterinburg studis kaj laboris Boris Jelcin.

Metroo

Metroo

Strato apud centro de Jekaterinburg (2005)
Nova konstruado en Jekaterinburg (2005)
Akvobaraĵo en rivero Isetj en Jekaterinburg (2005)

De 1991 Jekaterinburg havas metroon; la ĝis nun ununura linio ligas la staciojn "Aleo de la Kosmonaŭtoj" kaj "Geologia". Plilongigo al la Botanika Ĝardeno kaj du pliaj linioj estas konstruataj aŭ planataj.

Esperanto

En la urbo Vasilij Ĵeleznjakov propagandis Esperanton en frua 20-a jarcento.

Eldonejo Sezonoj dum kelka tempo rezidis en la urbo.

En 2005 okazis tie la 24-a Rusia Esperanto-Kongreso kaj EoLA 17.

Eksteraj ligoj

http://www.ekabu.de german/english