Asgardo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: br:Asgard
TjBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: oc:Asgard
Linio 41: Linio 41:
[[nn:Åsgard]]
[[nn:Åsgard]]
[[no:Åsgard]]
[[no:Åsgard]]
[[oc:Asgard]]
[[pl:Asgard]]
[[pl:Asgard]]
[[pt:Asgard]]
[[pt:Asgard]]

Kiel registrite je 03:17, 21 maj. 2012

Ásgarðr (azbieno) estas – en nord-ĝermana mitologio – la loĝejo de la azoj (komparu Vanaheimr kaj Miðgarðr). Ĝi enhavas la loĝejon de Óðinn, Valholl, kaj tiun de Þórr, Þrúðvangar. En Ásgarðr loĝas, krom la azoj, ankaŭ la tri vanioj Njorðr, Freyr kaj Freyja, kiel ostaĝo post milito inter la du di-familioj.

Pri la forta muro ĉirkaŭ Ásgarðr oni rakontas ke la dioj dungis giganton por konstrui ĝin. Se li tion faros antaŭ la fino de la vintro, li ricevos la am- kaj amordiinon Freyja, la sunon kaj la lunon; se ne, la dioj tamen rajtos preni lian vivon. Li petis la rajton helpigi sin per sia virĉevalo, Svaðilfari. La giganto, kaj foje amiko de la dioj, Loki apogis lin, kaj persvadis la azojn ke la muro ne povos esti preta ĝustatempe. Tamen, malmultajn tagojn antaŭ la fino de la vintro la muro estis preskaŭ preta; sed Loki aliformigis sin en ĉevalinon kaj delogis Svaðilfari. La rezulto estis la okkrura ĉevalo de Óðinn, Sleipnir.

Gardisto de Ásgarðr estas Heimdallr. La ponto al Ásgarðr, Bifrost, eble estas la ĉielarko, eble la Lakta vojo.