Germanaj idiotismoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 15: Linio 15:
'''aus einer Mücke einen Elefanten machen''' (laŭvorte: fari el kulo elefanton)

'''aus einer Mücke einen Elefanten machen''' (laŭvorte: fari el kulo elefanton)

ekscitiĝi pri bagatelo
ekscitiĝi pri bagatelo

'''die Kirche im Dorf lassen''' (laŭvorte: lasi la kirkon en vilaĝo)

'''die Klappe halten''' (laŭvorte: teni la klapon)

'''die Klappe halten''' (laŭvorte: teni la klapon)

Kiel registrite je 18:56, 24 maj. 2012

Idiotismoj > Germanaj idiotismoj < Germana lingvo

Jen kelkaj idiotismoj en la germana lingvo

abhauen (laŭvorte: dehaki; uzata netransitive)
Foriri (Foriru! = Hau ab!)

am Arsch der Welt (laŭvorte: je la pugo de la mondo)
tre malproksime kaj malbone atingeble

auf den Strich gehen (laŭvorte: iri sur la strion)
prostitui sin surstrate

aus einer Mücke einen Elefanten machen (laŭvorte: fari el kulo elefanton)
ekscitiĝi pri bagatelo

die Kirche im Dorf lassen (laŭvorte: lasi la kirkon en vilaĝo)

die Klappe halten (laŭvorte: teni la klapon)
silenti, Halt die Klappe! = Silentu! (insulte)

gesiebte Luft atmen (laŭvorte: spiri kribritan aeron)
esti en malliberejo

jemandem reinen Wein einschenken (laŭvorte: enverŝi puran vinon al iu)
finfine diri la veron al iu

jemandem schöne Augen machen (laŭvorte: fari belajn okulojn al iu)
flirti kun iu

jemanden abblitzen lassen (laŭvorte: forfulmigi iun)
iun rifuzi

jemanden durch den Kakao ziehen (laŭvorte: tiri iun tra la kakao)
moke/malice klaĉi pri iu

jemanden hinters Licht führen (laŭvorte: gvidi iun malantaŭ la lumon)
trompi iun

katholischer/päpstlicher als der Papst sein (laŭvorte: esti pli katolika/papista ol la papo)

kein Blatt vor den Mund nehmen (laŭvorte: ne meti folion antaŭ la buŝon)
paroli libere pri tabua temo

nicht ganz dicht sein (laŭvorte: ne esti tute mallika; esti iom lika)
esti stulta, senracia

Rosinen im Kopf haben (laŭvorte: havi sekvinberojn en la kapo)
Havi grandajn (por eksteruloj nerealigeblajn) planojn, revojn, idealojn

seinen Senf zugeben (laŭvorte: aldoni sian mustardon)
aldoni sian opinion/komenton

Sitzen bleiben (laŭvorte: resti sidante)
1) esti devigata ripeti lernojaron
2) resti eterna fraŭlino

vor die Hunde gehen (laŭvorte: iri antaŭ la hundojn)
morti, perei, ruiniĝi