Selo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Westernsattel.jpg|thumb|vesterna sledo]]
[[Dosiero:Westernsattel.jpg|thumb|vesterna selo]]
'''Selo''' estas sidilo, kiun oni ligas sur la dorso de rajdbesto, kiel [[ĉevalo]]. Kutime ĝi estas lignostuktura sidilo, kusenita aŭ led-kovrita por la rajdanto, aŭ simila aĵo kiu tenas la [[jungilaro]]. La nomo estas uzata ankaŭ por la sidilo de [[biciklo]] aŭ simila [[veturilo]] kaj ankaŭ por [[klitelo]] de ringvermoj.
'''Selo''' estas sidilo, kiun oni ligas sur la dorso de rajdbesto, kiel [[ĉevalo]]. Kutime ĝi estas lignostuktura sidilo, kusenita aŭ led-kovrita por la rajdanto, aŭ simila aĵo kiu tenas la [[jungilaro]]. La nomo estas uzata ankaŭ por la sidilo de [[biciklo]] aŭ simila [[veturilo]] kaj ankaŭ por [[klitelo]] de ringvermoj.



Kiel registrite je 17:36, 2 mar. 2006

vesterna selo

Selo estas sidilo, kiun oni ligas sur la dorso de rajdbesto, kiel ĉevalo. Kutime ĝi estas lignostuktura sidilo, kusenita aŭ led-kovrita por la rajdanto, aŭ simila aĵo kiu tenas la jungilaro. La nomo estas uzata ankaŭ por la sidilo de biciklo aŭ simila veturilo kaj ankaŭ por klitelo de ringvermoj.

La selo certigas, ke la pezo premu ne la vertebron, sed la ripojn de la besto, kovritajn per muskoloj . Oni rajdis dum longa tempo sen selo, oni uzis nur lanajn aŭ simplajn teksaĵojn.

La selo elformiĝis kaj disvastiĝis en la 3-a ĝis 1-a jc a.K. Ĝi igis pli komforta kaj certa la rajdadon, tiel oni povis facile manovri en bataloj.

La selon same kiel la piedingon kaj la brustorimenon elpensis la aziaj stepaj popoloj (eble la sarmatoj), kaj de tie disvastiĝis en Eŭropo. Ĝi grave evoluis dum la mezepoko (ĉefe en Francio).

Oni metis la kamelan selon sur ĝibo(j) de la besto. La elefantaj seloj estas proporcie pli grandaj kaj similas al baldaĥina niĉo.

La hodiaŭaj ĉevalseloj havas elastan strukturon: oni firmigas la lignolamenojn per metallamenoj. La seloj havas du ĉefajn tipojn: la vesterna (aŭ maŭra) kaj la angla (aŭ hungara).

La vesterna selo havas grandan prenilon, almuntitan je la unua anso, kiu servas ne nur la kroĉiĝon sed oni povas ankaŭ alfiksi kaptoŝnuron (lazon), La posta anso estas alta kaj helpas la stabilan sidon dum laboro. La brustoriemno estas pli larĝa ol la eŭropa.

La angla selo estas pli facila, plata kaj pli bone ramburita. Oni planis tiun ĉi tipon ĉefe por sporto kaj amuzado.

Oni uzas specialajn selojn inter alie por longrajdado, cirka rajdado, ĉevala poloo. La galopaj seloj estas la plej malpezaj, la premirajdaj ĉevaloj havas longajn rimenojn, la saltoseloj havas formon, ke la pezo de la rajdanto venas antaŭen. En la t.n. damoseloj rajdis la virinoj ĝis la 1920-aj jaroj.