Safnern: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2: Linio 2:
|nomo=Safnern
|nomo=Safnern
|blazono=[[Dosiero:Safnern-coat of arms.svg|120px|center|<small>Blazono de Safnern</small>]]
|blazono=[[Dosiero:Safnern-coat of arms.svg|120px|center|<small>Blazono de Safnern</small>]]
|priskribo de blazono=Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
|priskribo de blazono=Blazono de Safnern
|bildo=<!---[[Dosiero:XX|285px|center|<small>Safnern</small>]]--->
|bildo=<!---[[Dosiero:XX|285px|center|<small>Safnern</small>]]--->
|priskribo de bildo=<!---Safnern--->
|priskribo de bildo=<!---Safnern--->

Kiel registrite je 16:37, 28 maj. 2012

Safnern
Blazono de Safnern
Blazono de Safnern
Blazono de Safnern
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 8′ 59″ N 7° 19′ 22″ O / 47.14972 °N, 7.32278 °O / 47.14972; 7.32278 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 59″ N 7° 19′ 22″ O / 47.14972 °N, 7.32278 °O / 47.14972; 7.32278 (mapo)
Areo 5,62 km²
Alteco 436 m super marnivelo
Poŝtkodo 2553
Komunumkodo 0746
Mapo de Safnern
Mapo de Safnern
Mapo de Safnern
vdr


Pri la komunumo

Safnern (malnova franclingva nomo Savagnier) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1873 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Safnern situas en oriento de la urbo Bielo ĉe la sudorienta flanko de la monto de Bütten. En sudoriento de la komunumo la Nidau-Büren-Kanalo tranĉas la malnovan fluvojon de Aro, kiu formas la sudorientan limon de la komunumo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Safnern la setlejoj Underi Ey, Blämund, kaj Berhardsguet.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,62 km², de kiuj 33,7% estas kovritaj de arbaro, 43,5% servas por agrikulturo kaj 17,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Safnern limas en nordo al Pieterlen, en oriento al Meinisberg, en sudoriento al Büren ĉe Aro, en sudo al Scheuren, en sudokcidento al Orpund, kaj en nordokcidento al Bielo.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 235.1 de Bielo al Büren ĉe Aro. Proksimume 3 kilometrojn nordokcidente de la komunumo troviĝas la vojnodo de la svisa aŭtovojo A5 kun la svisa aŭtovojo A16 kaj la nuntempe konstruata konekto al la svisa aŭtovojo A6. Al la publika transportreto la komunuo estas konektita per la loka buslinio n-ro 72 de la stacidomo de Bielo al Meinisberg.

Historio

La unua dokumenta mencio de Safnern datiĝas el la jaro 1251 kiel Savenieres. Dum mezepoko al la komunumo apartenis pliaj setlejoj kiel Büttenberg, la kastelo sur la monteto Schlösslihubel kaj Stadholz, kiuj dezertiĝis. Bienposedantoj estis la Grafoj de Nidau, kiuj faris donacojn al la Monaĥejo Gottstatt. En la jaro 1398 Safnern fariĝis kun la tuta grafejo havaĵo de la urbo Berno. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Safnern apartenis al la Voktejo Nidau. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝis 1803 ĝi apartenis al la distrikto Büren. En 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Nidau kaj fariĝis en la jaro 2010 parto de la administra distrikto Bielo.[3]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto Anne-Marie Dubler: Safnern en Historia Leksikono de Svislando (2012-01-06)

Eksteraj Ligiloj