Zodiako (seria murdisto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
השואה (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 125: Linio 125:


===Disapero ĉe la lago Tahoe===
===Disapero ĉe la lago Tahoe===
La {{daton|22|marto|1971}} ''Chronicle'' ricevis poŝtkarton, adresitan al "Paul Averly", supozeble de la Zodiako. Aŭtoro prenis respondecon pri malapero de Donna Lass la {{daton|6|septembro|1970}}.<ref name="Adams, p. 274"/> Komponita el reklamaĵoj kaj gazetaj eltranĉaĵoj, la poŝtkarto enhavis scenon el reklamo de kunposedaj domoj de Forest Pines kaj la tekston "Sierra Club" (la klubo Sierra), "Sought Victim 12" (la 12-a serĉata viktimo), "peek through the pines" (rigardu tra la [[pino]]j), "pass Lake Tahoe areas" (tra regionoj de la lago Tahoe) kaj "around in the snow" (ie en la neĝo).
La {{daton|22|marto|1971}} ''Chronicle'' ricevis poŝtkarton, adresitan al "Paul Averly", supozeble de la Zodiako. Aŭtoro prenis respondecon pri malapero de Donna Lass la {{daton|6|septembro|1970}}.<ref>Adams, p. 274</ref> Komponita el reklamaĵoj kaj gazetaj eltranĉaĵoj, la poŝtkarto enhavis scenon el reklamo de kunposedaj domoj de Forest Pines kaj la tekston "Sierra Club" (la klubo Sierra), "Sought Victim 12" (la 12-a serĉata viktimo), "peek through the pines" (rigardu tra la [[pino]]j), "pass Lake Tahoe areas" (tra regionoj de la lago Tahoe) kaj "around in the snow" (ie en la neĝo).


Lass estis flegistino ĉe la hotelo kaj la kazino [[Sierra Tahoe]]. La {{daton|6|septembro|1970}} ŝi laboris ĝis ĉirkaŭ 14:00, kuracinte sian lastan pacienton je 13:40. Poste dum la sama tago ŝia ĉefo kaj gastejestro ricevis telefonadon de nekonata viro, kiu false informis pri Lass forlasis la urbon pro familiaj cirkonstancoj.<ref>Graysmith, p. 178.</ref> Oni neniam trovis ŝin. Ne estis trovita pruvo por certe ligi la malaperon de Lass kun la Zodiako.
Lass estis flegistino ĉe la hotelo kaj la kazino [[Sierra Tahoe]]. La {{daton|6|septembro|1970}} ŝi laboris ĝis ĉirkaŭ 14:00, kuracinte sian lastan pacienton je 13:40. Poste dum la sama tago ŝia ĉefo kaj gastejestro ricevis telefonadon de nekonata viro, kiu false informis pri Lass forlasis la urbon pro familiaj cirkonstancoj.<ref>Graysmith, p. 178.</ref> Oni neniam trovis ŝin. Ne estis trovita pruvo por certe ligi la malaperon de Lass kun la Zodiako.

Kiel registrite je 05:57, 30 maj. 2012

Dosiero:Zodiac blog 2100x147.jpg
Portreto de Zodiako sur la bazo de depozicioj.

Zodiako estas seria murdisto, aganta en Kalifornio, Usono, je fino de la 1960-aj kaj komenco de la 1970-aj jaroj. Personidento de la murdisto restas nekonata ĝis nuntempo. Per la vorto Zodiako la murdisto nomis sin en la serio de pikaj leteroj, senditaj al la loka gazetaro. La leteroj enhavis kvar kriptaĵojn, tri el kio estas ĝis nun nedekriptitaj. La Zodiako murdis siajn viktimojn en Benicia, Vallejo, ĉe la lago Berryhessa kaj en San Francisko de decembro 1968 ĝis oktobro 1969, atakinte kvar virojn kaj tri virinojn en la aĝoj inter 16 kaj 29 jaroj.

En 2004, la Polica Departamento de San Francisko markis la aferon kiel "neaktiva", sed remalfermis ĝin antaŭ marto 2007. La afero ankaŭ restas malfermita kiel en Vallejo, tiel en la distriktoj Napa kaj Solano. La Justeca Departamento de Kalifornio kondukas la malfermatan aferon detempe 1969.

Viktimoj

Konfirmitaj viktimoj

Kvankam en siaj leteroj la Zodiako skribis pri 37 murdoj, enketistoj memfidas pri nur 7 viktimoj, 2 el kiu restis vivaj.[1] Ili estas:

  • David Arthur Faraday, 17, kaj Betty Lou Jensen, 16: pafmortigitaj la 20-an de decembro 1968 sur la vojo al Lago Herman inter la urbaj limoj de Benicia.
  • Michael Mageau Renault, 25, kaj Darlene Elizabeth Ferrin, 22: pafvunditaj sur la parkejo de la parko Blue Rock Springs en Vallejo. Mageau postvivis la atakon, sed Ferrin mortis sur la vojo al hospitalo.
  • Bryan Calvin Hartnell, 20, kaj Cecelia Ann Shepard, 22: tranĉitaj la 27-an de septembro 1969 ĉe la lago Berryessa en Napa distrikto. Hartnell postvivis ses tranĉilajn vundojn je la dorso, sed Shepard mortis pro rezulto de siaj vundoj la 29-an de septembro 1969.
  • Paul Lee Stine, 29: pafmortigita la 11-an de oktobro 1969 en ĉirkaŭaĵo de Presidio Heights en San Francisko.

Nekonfirmitaj viktimoj

La jenaj viktimoj estas supozataj kiel viktimoj de la Zodiako, sed ili ne estis konfirmitaj:

  • Robert Domingos, 18, kaj Linda Edwards, 17: pafmortigitaj la 4-an de junio 1963, sur plaĝo apud Lompoc. Edwards kaj Domingos estis identigitaj kiel eblaj viktimoj de Zodiako pro similecoj inter ilia murdo kaj atako de la Zodiako ĉe la lago Berryessa post 6 jaroj.[2]
  • Donna Lass, 25: laste vidita la 6-an de septembro 1970 en Stateline, Nevado. Poŝtkarto, ricevita de Chronicle la 22-an de marto 1971 estis interpretita kiel deklaro de Zodiako, ke Lass estas lia viktimo. Nenia pruvo por klare ligi Zodiakon kun malapero de Lass estis malkovrita.

Ankaŭ estas tria supozebla sinsavanto de Zodiako:

  • Kathleen Johns, 22: supozeble ŝtelita la 22-an de marto 1970 sur la aŭtovojo 132-a, okcidente de Modesto. Johns, tenante sian filinon saltis el aŭto de viro, kiu veturigis ilin ronde inter Stockton kaj Patterson dum ĉirkaŭ 3 horoj.[3]

Okazoj

Atako al la Vojo Lago Herman

La unuaj murdoj vaste atribuataj al Zodiako estis la pafmortigoj de altlernejaj studentoj Betty Lou Jensen kaj David Faraday la 20-an de decembro 1968 sur la Vojo Lago Herman, nur inter urbolimitoj de Benicia. La duopo estis sur sia unua rendevuo kaj estis venonta al Kristnaska koncerto ĉe Hogan High sur tri kvartaloj de hejmo de Jensen. Ili vizitis amikon antaŭ stopi ĉe loka restoracio kaj poste forveturi al la vojo Lago Herman. Ĉirkaŭ 22:15 Faraday parkis aŭton, apartenantan al lia patrino, sur asfaltita platformo, konata kiel "loko por rendevuoj".[4][5]

Nelonge post 23:00 iliaj kadavroj estis trovitaj de Stella Borges, vivanta apude. La Departamento de Ŝerifo de Solano distrikto enketis pri la krimo, sed sen rezultoj.[6]

Uzante haveblan juĝan informon, Robert Graysmith konjektis, ke la alia aŭto venis al la platformo nur antaŭ 23:00 kaj parkis apude al la duopo. La murdisto supozeble forlasis la aŭton kaj iris direkte al la duopo, eble komandante al ili eliri el la aŭto. Jensen supozeble eliris unue kaj kiam Faraday iĝis meze ekstere, la murdisto pafis el lian kapon. Forkurante de la murdisto, Jensen estis murdita per kvin pafoj en ŝia dorso sur dudek du futoj (ĉirkaŭ 7 metroj) de la aŭto, kaj la murdisto forveturis.[5].

Atako al Blue Rock Springs

Nur antaŭ la meznokto de la 4-a de julio 1969 Darlene Ferrin kaj Michael Mageau enveturis en la parkon Blue Rock Springs en Vallejo, 4 miloj de la murdloko sur Vojo Lago Herman kaj parkis tie. Kiam la duopo sidis en la aŭto de Ferrin, dua aŭto stopis apud ili, preskaŭ ĝuste sur veturvojo. Reveninte post ĉirkaŭ 10 minutoj, la dua aŭto parkis antaŭ ili. La stiranto forlasis la aŭton, alpaŝante al pasaĝera pordo de la aŭto de Ferrin kaj portante 9-milimetran "Luger". La murdisto direktis radion de lanterno al iliaj okuloj kaj kvinfoje pafis al ili. Ambaŭ viktimoj estis vunditaj, kelkaj kugloj trapasis tra Mageau kaj trafis Ferrin-on. La murdisto ekdeiris, sed, aŭdinte ĝemon de Mageau, revenis kaj pafis dufoje al ĉiu viktimo antaŭ forveturi.

La 5-an de julio 1969 nekonata viro telefonis Polican Departamenton de Vallejo, deklarante ke la murdisto estas li mem. Li ankaŭ deklaris pri respondeco pro la murdoj, okazantaj ses kaj duono monatoj malantaŭen. La polico spuris la telefonadon al la telefonbudo ĉe benzinstacio ĉe Springs Road kaj Tuolumne, ĉirkaŭ tri dekonoj da milo de la hejmo de Ferrin kaj nur kelkaj kvartaloj de la Polica Departmento de Vallejo.

Ferrin mortis sur la vojo al hospitalo. Mageau malgraŭ esti vundita je la facio, la kolo kaj la brusto restis viva.

Unuaj leteroj de Zodiako

La solvaĵo de la 408-sembola kriptaĵo. La senco de la lastaj 18 simboloj, se ĝi ekzistus, ne estis elkriptigita.

La 1-an de aŭgusto 1969 tri leterojn skribitajn de la murdisto ricevis redaktejoj de la gazetoj Vallejo Times-Herald, San Francisco Chronicle kaj San Francisco Examiner. En la preskaŭ samaj leteroj skribinto metis sur sin respondecon pro la pafoj ĉe la Vojo Lago Herman kaj Blue Rock Springs. Ĉiu letero ankaŭ enhavis trionon da kriptaĵo konsistanta de 408 simboloj, kiu, laŭ vortoj de skribinto, enhavis lian personidenton. La murdisto postulis publikigi ilin sur titolpaĝo de ĉiu gazeto, minacante aliokaze murdi 12 homojn dum la ripoztagoj.[7] Chronicle publikigis sian trionon de la kriptaĵo sur paĝo kvar de sekva eldono. Artikolo printita apude citis polican ĉefon de Vallejo, Jack E. Stiltz: "ni ne kredas, ke la letero estis skribita de la murdisto" kaj petis aŭtoron skribi novan leteron kun pli faktoj por pruvi sian personidenton. La promesitaj murdoj ne okazis, kaj resume ĉiuj tri partoj estis publikigitaj.[7]

La 7-an de aŭgusto 1969 la alia letero estis ricevita de San Francisco Examiner. Ĝi havis saluton: "Kara redaktoro! La Zodiako parolas!" Unuafoje la murdisto uzis tiun nomon por si mem. La letero estis la respondo al ĉefo Stiltz, kiu petis la murdiston pri plu detalojn por pruvi, ke la murdojn de Faraday, Jensen and Ferrin faris li mem. En ĝin la Zodiako inkludigis detalojn pri murdoj, kiujn oni ne montris al la publiko, samkiel la mesaĝo, ke la polico povos kapti la Zodiakon apenaŭ enpromos la ĉifron.[8]

La 8-an de aŭgusto 1969, Donald kaj Bettye Harden el Salinas, Kalifornio, enpromis la 408-sembolan kriptaĵon. Ĝi enhavis fiskribitan mesaĝon, sed neniujn personaĵojn de la murdisto.

Citaĵo
 Mi ŝatas murdi homojn ĉar tio estas tiele ĝoje tio estas pli ĝoje ol murdi sovaĝbeston ludo en la arbaro ĉar homo estas la plej danĝera animalo el ĉiuj murdeblaj io donas al mi la plej impresan sensaĵon tio eĉ estas plibone ol kiam vi orgasmas kun via amikino la plej bona parto de ĝi estas ke kiam mi mortos mi renaskiĝos en paradizo kaj la murdataj estos miaj sklavoj mi ne donos al vi mian nomon ĉar vi provos plilantigi aŭ stopi mian kolektadon de sklavoj por mia postvivo [18 senordaj simboloj] 
— Zodiako[7]

Atako al la lago Berryessa

La 27-an de septembro 1969 Bryan Hartnell kaj Cecelia Shepard estis piknikintaj ĉe la lake Berryessa, sur malgranda insulo, kunigita kun la lando per benko. Ĉirkaŭ 18:20 viro apudiĝis al ili, surmetante ekzekutisto-stilan kapuĉon kun okultruoj, fermitaj per sunokulvitroj, kaj antaŭtuko kun bildo de 3x3-cola cirklo, trastrekita per kruco. Li portis pistolon, kiu, laŭ vortoj, de Harntell, estis 45-kalibra Colt. Sur lia liva kokso troviĝis 30-centimetra tranĉilo. La viro deklaris, ke li estas prizonulo, forkurinta de Deer Lodge, Montano, kie li murdis gardiston kaj ŝtelis aŭton. Li klarigis sin bezoni ilian aŭton kaj monon por atingi Meksikon. La murdisto donis al Shepard kelkajn pecojn de sekigŝnuro kaj komandis bindi Hartnell antaŭ bindi ŝin per si mem. Poste li provis nodojn sur Hartnell, kaj malkovrinte ke Shepard bindis ilin malstreĉe, plistreĉigis ilin. Hartnell komence pensis sin kaj sian amikinon trafi bizaran rabon, sed la krimulo preninte la tranĉilon tranĉis ilin kelkfoje en dorsojn. Tiam la murdisto pasis 500 jardojn al la aŭto de Hartnell kaj desegnis per surstrekilo sur ĝi cirklon, trastrekitan per kruco. Sub ĝi li alskribis: "Vallejo/12-20-68/7-4-69/Sept 27-69-6:30/by knife"[9][10]

Je 19:40 la murdisto telefonis ŝerifan oficon de la distrikto Napa per publika telefono for raporti pri siaj murdoj. Oni malkovris la telefonon troviĝi ĉe aŭtolavejo kelkajn kvartalojn de la ŝerifa ofico kaj 43 kilometrojn de krimloko. Detektivoj trovis en telefono humidan spuron de palmo, sed ĝi ne helpis identigi la krimulon.[11]

Post aŭdi kriojn de la viktimojn, viro kun sia filo, fiŝintaj ĉe la lago, apudiĝis al ili kaj vokis por helpo policistojn. La asistantoj de ŝerifo de la distrikto Napa, Dave Collins kaj Ray Land, estis unuaj venintaj al la krimloko.[12] Kiam Collins venis Cecelia Shepard estis konscianta, doninte al li detalan priskribon de la atakinto. Ili estis forveturigitaj al la hospitalo per ambulanco. Shepard enkomatiĝis dum veturo, neniam rekonsciiĝonte. Ŝi mortis 2 tagon poste, kaj Hartnell supervivis, rakontonte sian historion al la gazetaro.[13][14] Ken Harlow, detektivo de la ŝerifa ofico de la distrikto Napa, taksita al tiu afero de ĝia komenca, laboris pri ĝi ĝis sia demisio el la departamento en 1987.[15]

Atako al Presidio Heights

La 11-an de oktobro 1969 viro eniris taksion, stiritan de Paul Stine ĉe la intersekco de la stratoj Mason kaj Geary en San Francisko peninte veturigi sin al la stratoj Washington kaj Maple en Presidio Heights. Laŭ nekonata kaŭzo Stine stopis sian aŭton unu kvartalon antaŭe al tiuj stratoj. La pasaĝero tiam unufoje pafis en lian kapon per 9-milimetra pistolo, prenis lian monpaperujon, aŭtoŝlosilon kaj forŝiris pecon de lia sangomakulita ĉemizo. Je 21:55 la krimulon spektis tri junuloj, troviĝintaj en dua etaĝo de domo kontraŭe, 15 metrojn de la krimloko. Ili observis la viron forviŝi la aŭton antaŭ foriri direkte al Presidio, unu kvartalon norden.[16]

Du kvartalojn de la krimloko, oficiro Don Fouke, respondante al mesaĝo, observis blankhaŭtulon irantan laŭ trotuaro. La nekonato, surpaŝinte sur ŝtuparon al fronta korto de unu el la domoj ĉe norda flanko de la strato, malaperis post 5-10 sekundoj.[17] La policistoj ne enketis la viron ĉar ili ricevis, ke la murdisto estas nigrulo, tial ili forveturis preter li senhalte. Konfuzo en la priskriboj restas neklarigita ĝisnune. La serĉado kontinuis, sed oni trafis neniujn eblajn suspektatojn. Polica artisto laboris kun tri adoleskantaj atestantoj por pretigi portreton de la krimulo.

Detektivoj Bill Armstrong kaj Dave Toschi estis taksitaj al la afero.

La polica departamento de San-Francisko enketis ĉirkaŭ 2500 suspektatojn dum kelkaj jaroj.[18]

Novaj leteroj de la Zodiako

La 14-an de oktobro 1969 Chronicle ricevis alian leteron de la Zodiako, enhavantan pecon, elŝiritan el la ĉemizo de Stine kiel pruvon, ke li estas la murdisto. En tiu letero la Zodiako ankaŭ minacis, ke estos murdanta lernejanojn, trapafinte tra rado de lernejbuso kaj murdante infanojn sinsekve dum ili eliĝas.[19].

Je 14:00 la 20-an de oktobro 1969, iu, deklarante, ke li estas la Zodiako, telefonis la polican departamenton de Oakland kaj postulis por iu de eminentaj advokatoj, F. Lee Bailey aŭ Melvin Belli, aperu ĉe matena televida spektaĵo de Jim Dunbar. Bailey estis nekomunikebla, kaj Belli aperis ĉe la spektaĵo. Dunbar proklamis al spektantoj lasu liniojn malfermataj. Rezume, iu deklaranta, ke li estas la Zodiako, telefonis kelkfoje, nominte sin "Sam". Belli akceptis renkonti kun li en Daly City, kaj la suspektato ne venis al rekonto. Poste oni malkovris, ke la nekonato estis ne sama ulo ol skribinto al polico, sed frenezulo, telefoninta el frenezulejo.[20]

La 8-an de novembro 1969 la Zodiako sendis karton kun alia kriptaĵo, konsistanta el 340 simboloj. La kriptaĵo malgraŭ grandnombraj provoj ĝisnune restas neelkriptigita.[21]

La 9-an de novembro 1969 li sendis sep-paĝan leteron, deklarante en ĝi ke du policistoj, vidintaj lin, vere stopis lin kaj parolis kun li dum 3 minutoj post li murdis la taksiiston.[21] Chronicle publikigis ekstraktojn el la letero la 12-an de novembro, saman tagon Don Fouke skribis memoraĵon, eksplikantan, kio okazis tiun nokton.

La 20-an de decembro 1969, ekzakte jaron post la murdoj de Faraday kaj Jensen, la Zodiako sendis al Belli leteron, enhavantan alian pecon el la ĉemizo de la murdita taksiisto, la Zodiako ankaŭ petis Belli-n helpi lin[22].

Atako al Modesto

Je la nokto al la 22-a de marto 1970 Kathleen Johns estis stiranta de San Bernardino al Petaluma por viziti sian patrinon. Ŝi estis graveda de 7 monatoj kaj flanke ankaŭ troviĝis ŝia 10-monataĝa filino.[23] Direktante sin okcidenten laŭ la Aŭtovojo 132, ŝi rimarkis aŭton sekvantan malantaŭe, signalante al ŝi per sono kaj lumo. Ŝi deveturis sur vojflankon kaj haltis. La sekvinta aŭto ankaŭ parkis, kaj viro, sidinta en ĝi, eliĝis, apudiĝis al ŝi, informonte, ke la dekstra malantaŭa rado de ŝia veturilo ŝanceliĝas kaj propononte plistreĉigi boltojn. Fininte laboron, la viro revenis en sian aŭton kaj forveturis, sed kiam Johns estis reveturanta sur la aŭtovojon, la rado defalis. La viro apenaŭ reveturis, propononte transporti al plejapuda benzinejo por helpo. Ŝi kun sia filino leviĝis en lian aŭton. Dum la veturo la aŭto pasis preter kelkaj benzinejoj, sed la viro ne haltis. Dum ĉirkaŭ 90 minutoj li giris laŭ ĉirkaŭaĵoj de la urbo Tracy, kaj kiam Johns demandis, ĉu li stopus, li tuj ŝanĝis subjekton. Kiam la stiranto finfine stopis ĉe vojkruciĝo, Johns elsaltis, tenante la filinon inter la brakoj. Tiam la stiranto fermis la aŭtopordon kaj foriĝis. Johns petveturis al la policejo en Patterson. [3]

Kiam ŝi donis sian depozicion al deĵora serĝento, ŝi rimarkis portreton de la murdinto de Stine, dironte, ke tiu estas la viro, ŝtelinta ŝin kaj ŝian filinon.[24] Timante, ke la Zodiako povus reveni kaj murdi ilin ĉiujn, la serĝanto ordonis al Johns kaŝiĝi en loka kafejo. Kiam la aŭto de Johns estis trovita, ĝi estis eltripigita kaj bruligita.[24]

Multaj fontoj deklaras, ke la ŝtelinto, girante ĉirkaŭe, minacis al Johns murdi ŝin kaj ŝian filinon, sed minimume unu raporto kontestis tion.[3] Johns rakonts al Paul Avery de Chronicle, ke post ŝi elsaltis el la aŭton, la ŝtelinto kelktempe provis serĉi por ŝin per lanterno, tamen en unu raporto, donita al polico, ŝi deklaris ke li ne lasis la veturilon.[3]

Plu mesaĝoj de la Zodiako

Simbolo uzita de Zodiako por subskribi siajn leterojn.

Dum 1970 la Zodiako kontinuis interkomuniki kun aŭtoritatoj kaj amaskomunikiloj. En la letero datita la 20-a de aprilo 1970 li skribis "My name is _____" (angle Mia nomo estas _____), sekvatan de 13-simbola ĉifro. La Zodiako ankaŭ deklaris ke li ne estas respondeca pri antaŭnelonga bombado de polica stacio en San Francisko (koncerne la 18-a de februaro 1970, la morton de serĝento Brian McDonnell, du tagojn post bombado ĉe Park Station de Golden-Gate-Parko),[25] sed aldonis, ke "estas plihonore murdi policiston ol infanon, ĉar policisto povas pafi responde." La letero ankaŭ enhavis skizon de bombo, kiun, laŭ vortoj de Zodiako, li estis uzonta por eksplodigi lernejan buson. Sub la skizo li skribis: " = 10, SFPD = 0".

La Zodiako sendis gratulkarton datitan la 28-an de aprilo 1970 al Chronicle, skribinte sur ĝi: "Mi esperas, vi ĝuos pro mia eksplodo", sekvitan de la kruco-cirklo. Sur la inverso de la karto la Zodiako minacis eksplodigi lernejan buson se la gazeto ne publikigus lian leteron plene. Li ankaŭ volis vidi homojn porti "Zodiako-signojn".[26]

En la letero datita la 26-an de junio 1970 la Zodiako deklaris, ke li estas trista, ĉar li ne vidas homojn porti "Zodiako-signojn". Li skribis: "Mi pafmortigis viron sidintan en parkita aŭto per .38". [27] La Zodiako eble diris pri la murdo de serĝento Richard Radetich semajnon antaŭe, la 19-an de junio. Kiam je 5:25 Radetich estis skribanta parkan karton en sia ofica aŭto, atakanto pafis en lian kapon per 38-kalibra pistolo. Radetich mortis 15 horojn poste. SFPD malkonfirmas ke la Zodiako respondas pri tiu murdo, ĝi restas nesolvita.[25]

En la konverto ankaŭ troviĝis vojmapo de Philips 66, marko de benzinejoj. Sur bildo de la monto Diablo la Zodiako desegnis sian krucocirklon. Super la kruco-cirklo li skribis nulon, kaj poste dekstrume tri, ses kaj naŭ. Dekstre de la nulo estis skribaĵo "to be set to Mag. N."[28] ("orienti sin al la Norda Magnetpolo"). La letero ankaŭ enhavis 32-simbolan kriptaĵon, laŭ vortoj de aŭtoro, montrontan al loko de bombo, kiun li enterigis. Bombo estis eksplodonta aŭtunon. La ĉifro neniam estis dekriptigita kaj neniu bombo estis trovita. La murdisto subskribis sian leteron per " = 12, SFPD = 0."

En la letero al Chronicle datita la 27-an de julio 1970 la Zodiako prenis respondecon pri ŝtelo de Kathleen Johns 4 monatojn poste de la incidento.[29]

En la letero de la 26-a de julio li parafrazis kanton el "la Mikado", aldoninte vortojn pri farado de malgranda listo de metodoj, kiel li torturos siajn "sklavojn" en "paradizo". La letero estis subskribita per pli granda kruco-cirklo kaj nova poentaro: " = 13, SFPD = 0."[30] Fina skribaĵo ĉe malsupro de la letero estis "P.S. The Mt. Diablo code concerns Radians + # inches along the radians." ("Fine, La Monto-Diablo-kodo koncernas radianojn + # colojn laŭlonge de la radianoj").

En 1981, skrupula esplorado de radiana sugesto de esploranto Gareth Penn montris al malkovro, ke radiana angulo, lokigita sur la mapo per instruoj de la Zodiako, montris al la lokoj de la Zodiakaj atakoj.

Je la 7-a de oktobro 1970, Chronicle ricevis 3x5-colan karton, subskribitan de la Zodiako per sango. La mesaĝo estis kompostita per algluado de vortoj kaj literoj el la gazeto Chronicle, kaj dek tri truoj estis trabatitaj tra la karto. Inspektisto Armstrong kaj Toschi konsideris, ke ĝi "alte probable" venis de la Zodiako.

Leteroj de la Zodiako al Paul Avery

La 27-an de oktobro 1970 reportero de Chronicle Paul Avery (aŭtoro de artikloj pri la Zodiako) ricevis Halovenan poŝtkarton, subskribitan per litero "Z" kaj la kruco-cirklo. La karto enhavis manskribitan noton "Peek-a-boo, you are doomed" ("Vi estas kondamnitaj"). La minaco estis prenita serioze kaj ricevis titolpaĝan artiklon de Chronicle. Baldaŭ post ricevi tiun leteron, Averi rivecis anoniman leteron, indikantan al simileco inter agado de la Zodiako kaj nesolvita murdo de Cheri Jo Bates, okazinta kvar jarojn antaŭe ĉe urba kolegio de Riverside en la Pligranda Los-Anĝelesa Regiono pli ol 400 mejloj sude de San-Francisco. Li raportis pri siaj trovoj en Chronicle la 16-an de novembro 1970.

Murdo ĉe Riverside

Je la 30-a de oktobro 1966 18-jara Cheri Jo Bates pasigis la vesperon ĉe la kolegia biblioteko ĝis ĝi fermiĝis je 21:00. Najbaroj raportis aŭdi krion ĉirkaŭ 22:30. Bates estis trovita morte la sekvan matenon proksime al la biblioteko inter du abandonitaj domoj, detruotaj sekvan jaron por renovigo de la kolegio. Ŝi estis brutate batita kaj ĝismorte tranĉita. Vira horloĝo kun ŝirita rimeno estis trovita apude. La horloĝoj stopis je 12:24, sed polico opinias ke la atako okazis longe antaŭe.

Monaton poste, la 29-an de novembro 1966 la loka polico kaj la loka gazetejo Riverside Press-Enterprise ricevis preskaŭ samajn tajpitajn leterojn, titolitajn "La konfeso". La aŭtoro prenis respondecon pri murdo de Bates, donante detalojn de la krimo, nekonatajn de la publiko. La aŭtoro minacis, ke "Bates estas nek la unua, nek la lasta".

Je decembro de 1966, versaĵo, skribita sur interna flanko de tablo estis malkovrita en la kolegia biblioteko. La versaĵo, titolita "Tediĝinta de vivo, nevolanta morti", similis stile kaj skribmaniere Zodiakajn mesaĵojn. Ĝi estis subskribita per "rh", kio povas esti inicialoj.

Je la 30-a de aprilo 1967, ekzakte 6 monatojn post la murdo ŝia patro, Joseph Bates, la Press-Enterprise kaj loka policejo ricevis preskaŭ samajn leterojn. La manskribitaj mesaĝoj, venintaj al la polico kaj la gazetejo, enhavis tekston "Bates devis morti, estos plu" kun "Z"-subskribaĵo. La ekzemplero de la patro deklaris, "Ŝi devis morti, estos plu", sen la "Z"-subskribaĵo. La 13-an de marto 1971, ĉirkaŭ kvar monatojn post la unua artiklo pri Bates de Paul Avery, la Zodiako sendis al Los Angeles Times leteron, en kio li laŭdis la policon, anstataŭ Averi, pro malkovri lian agadon en Riverside, "sed ili nur trovas la facilajn, estas diable plimulte (viktimoj)".

La ligo inter Cheri Jo Bates, Riverside kaj la Zodiako restas necerta. Paul Avery kaj la polica departamento de Riverside asertis ke ne la Zodiako murdis la junulinon, kaj kelkaj liaj leteroj povas esti provo por preni respondecon pro murdo, farita de alia persono.

Disapero ĉe la lago Tahoe

La 22-an de marto 1971 Chronicle ricevis poŝtkarton, adresitan al "Paul Averly", supozeble de la Zodiako. Aŭtoro prenis respondecon pri malapero de Donna Lass la 6-an de septembro 1970.[31] Komponita el reklamaĵoj kaj gazetaj eltranĉaĵoj, la poŝtkarto enhavis scenon el reklamo de kunposedaj domoj de Forest Pines kaj la tekston "Sierra Club" (la klubo Sierra), "Sought Victim 12" (la 12-a serĉata viktimo), "peek through the pines" (rigardu tra la pinoj), "pass Lake Tahoe areas" (tra regionoj de la lago Tahoe) kaj "around in the snow" (ie en la neĝo).

Lass estis flegistino ĉe la hotelo kaj la kazino Sierra Tahoe. La 6-an de septembro 1970 ŝi laboris ĝis ĉirkaŭ 14:00, kuracinte sian lastan pacienton je 13:40. Poste dum la sama tago ŝia ĉefo kaj gastejestro ricevis telefonadon de nekonata viro, kiu false informis pri Lass forlasis la urbon pro familiaj cirkonstancoj.[32] Oni neniam trovis ŝin. Ne estis trovita pruvo por certe ligi la malaperon de Lass kun la Zodiako.

Atako ĉe Santa Barbara

En artikolo aperinta en Vallejo Times-Herald la 13-an de novembro 1972, ŝerifa detektivo de Santa Barbara nome Bill Baker asertis, ke la murdoj de juna paro en norda Kantono Santa Barbara povus esti faritaj de la Zodiako. La 4-an de junio 1963 altklasanoj Robert Domingos kaj Linda Edwards estis morte pafitaj sur la plaĝo apud Lompoc. Tiutage ili evitis lernejon. Polico supozis, ke murdanto provis bindi la viktimojn, sed kiam ili elliberiĝis kaj provis savi sin, la murdanto pafis al ili je dorso kaj brusto per 22-kalibera pafilo. La murdanto metis la kadavrojn en malgrandan kabanon kaj provis elbruligi ĝin, sed sensukcese.[33]

Fina letero de la Zodiako


Referencoj

  1. The Zodiac Killer - Famous Criminal - The Crimes - Page 1 of 9 - Crime And Investigation Network. Crimeandinvestigation.co.za. Alirita 2010-01-02.
  2. www.zodiackiller.com
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Police report. Zodiackiller.com. Alirita 2010-05-30.
  4. Dec. 20, 1968 - Lake Herman Road. Alirita 2011-04-13.
  5. 5,0 5,1 . The Zodiac Killer. Vallejo.. trutv.com. Alirita 2011-04-14.
  6. Dec. 20, 1968 - Lake Herman Road. Alirita 2008-06-16.
  7. 7,0 7,1 7,2 . The Zodiac Killer. Cryptic Message.. trutv.com. Alirita 2011-04-14.
  8. . The Zodiac Killer. This is the Zodiac Speaking.. trutv.com. Alirita 2011-04-14.
  9. Saturday, Sept. 27, 1969. Alirita 2011-04-13.
  10. . The Zodiac Killer. Evidence.. trutv.com. Alirita 2011-04-14.
  11. . Zodiac on the line .... Napa Valley Register (2007-02-18). Alirita 2008-09-16.
  12. . Online exclusive: In the wake, of the Zodiac. Napa Valley Register (2007-02-18). Alirita 2008-09-16.
  13. . Zodiac victim: 'I refused to die'. Napa Valley Register (2007-02-18). Alirita 2008-09-16.
  14. Girl Dies of Stabbing at Berryessa. San Francisco Chronicle (1969-09-30). Alirita 2008-09-16.
  15. . Tracking the mark of the Zodiac for decades. Napa Valley Register (2007-02-18). Alirita 2008-09-16.
  16. Definite Zodiac Victim Paul Stine. Zodiackiller.com. Alirita 2010-01-02.
  17. . 4th Interview with Don Fouke - Thoughts on the Zodiac Killer. Mike Rodelli (2005).
  18. Zodiac Killer: Meet The Prime Suspects. America's Most Wanted (September 2, 2008).
  19. . The Zodiac Killer. Threats.. trutv.com. Alirita 2011-04-14.
  20. Wednesday, Oct. 22, 1969. Alirita 2011-04-13.
  21. 21,0 21,1 . The Zodiac Killer. Taunting Police.. trutv.com. Alirita 2011-04-14.
  22. . The Zodiac Killer. Melvin Belli.. trutv.com. Alirita 2011-04-14.
  23. Smith, Dave, "Evidence Links Zodiac Killer to '66 Death of Riverside Coed", Los Angeles Times, November 16, 1970.
  24. 24,0 24,1 . The Zodiac Killer Continued - The Zodiac Letters. About.com.
  25. 25,0 25,1 >Zamorra, Jim Herron (2007-01-27) 1967-71 -- a bloody period for S.F. police. San Francisco Chronicle. Alirita 2007-03-07.
  26. Dragon card letter. Zodiackiller.com (1970-04-28). Alirita 2010-05-30.
  27. Button letter. Zodiackiller.com (1970-06-26). Alirita 2010-05-30.
  28. Zodiac map letter. Zodiackiller.com (1970-06-26). Alirita 2010-05-30.
  29. Zodiac Johns letter. Zodiackiller.com (1970-07-24). Alirita 2010-05-30.
  30. Zodiac Mikado letter. Zodiackiller.com (1970-07-26). Alirita 2010-05-30.
  31. Adams, p. 274
  32. Graysmith, p. 178.
  33. Possible Zodiac Victims: Robert Domingos and Linda Edwards. Zodiac-killer.com. Alirita 2012.05.30.

Literaturo

  • Adams, Charles F. (2004). Murder by the Bay: Historic Homicide in and about the City of San Francisco. Quill Driver Books. ISBN 978-1-884995-46-0.
  • Graysmith, Robert. (2007). Zodiac (Berkeley; reissue edition). ISBN 0-425-21218-1.
  • Graysmith, Robert. (2007). Zodiac Unmasked: The Identity of America's Most Elusive Serial Killer (Berkeley; reissue edition). ISBN 0-425-21273-4.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda