Ekologia agrikulturo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.3) (robota modifo de: mn:Органик хөдөө аж ахуй |
e r2.7.3) (robota modifo de: fa:کشاورزی آلی |
||
Linio 110: | Linio 110: | ||
[[et:Mahepõllumajandus]] |
[[et:Mahepõllumajandus]] |
||
[[eu:Nekazaritza ekologiko]] |
[[eu:Nekazaritza ekologiko]] |
||
[[fa:کشاورزی |
[[fa:کشاورزی آلی]] |
||
[[fi:Luomuviljely]] |
[[fi:Luomuviljely]] |
||
[[fr:Agriculture biologique]] |
[[fr:Agriculture biologique]] |
Kiel registrite je 07:54, 6 jun. 2012
Ekologia agrikulturo estas la produktado de nutraĵoj kaj aliaj agrikulturaj produktoj, laŭ kiel eble plej naturprotektaj metodoj kaj laŭ la scioj de ekologio kaj mediprotekto. Celo estas favorizi ne nur la agrosistemon, sed ankaŭ la biodiversecon, la biologian vivon de la grundo kaj la biologiajn ciklojn.
Historio
La komenco de la ekologia agrikulturo situas en la 1920-aj jaroj. Sciencajn bazojn prezentis la aŭstra-hungara botanikisto kaj mikrobilogo Raoul Francé en la jaro 1913 publikiginte popolscience la verkon La vivo en la agro.
En 1924 Rudolf Steiner okazigis kurson pri agrikulturo ĉe Breslaŭ, al kiu ĉeestis ĉirkaŭ 100 partoprenantoj. Tiam estiĝis la ideo pri agrikultura organismo, kiun oni trovas nuntempe en ekologia agrikulturo kaj jam de tiam en la antropozofa biodinamika agrikulturo. La unuiĝo Demeter estas la nura reprezentanto de biodinamika ekonomio.
Metodo
Ekzistas apartaj reguloj pri ekologia agrikulturo, kiel ekzemple pri la uzo de kemiaĵoj. Oni rajtas nur uzi apartajn produktojn, kies listo estas ĝisdatigita ĉiujare. Produktoj kiel Bacillus thuringiensis kutime ne havas konsekvencojn por la homa sano.
Diferenco al kutima agrikulturo
Sterkado
Damaĝkontrolo
Nutraj aspektoj
Gusto
Ne ekzistas objektive pruveblaj diferencoj inter la gusto de nutraĵoj el tradicia kaj tiuj el ekologia agrikulturo, kvankam tiuj, kiuj aĉetas ilin estas konvinkitaj pri tio.
Sanaspekto
Dum nutradtesto ĉe ratoj per ekologiaj nutraĵoj, tiuj montris malpli da mortokazoj iom antaŭ aŭ post la naskiĝo kaj pli rapidan pezogajnon de la ratino post la nasko.[1].
Ĉe suĉinfanoj, kiuj ricevis dum la unuaj du jaroj ekologiajn laktaĵojn, kaj kies mamnutrantaj patrinoj nutris sin per ekologiaj laktaĵoj, la risko de ekzemo estis malpli alta. Tio pravis ĉe 64 % de la suĉinfanoj.[2]
Ekologia premsigno
Mediaj aspektoj
Biodiverseco
Ju pli da specioj kune kultivatas en kampoj, des pli produktiva la grundo iĝas. Tia kulturmetodo eĉ plibonigas la grundon jaron post jaro. Tion montris G. David Tilman per longdaŭra eksperimento, ĉe la universitato Saint Paul en Minesoto. La kampoj mastrumitaj per biodiverseco montriĝis duoble ĝis trioble pli produktivaj. Biomaso disvolviĝis ne nur super la grundsurfaco, sed ankaŭ sub ĝi, kio ebligas malliberigon de la atmosfera CO2-o kaj kompenso de la forceja efiko.
Klimatŝanĝiĝo
Grundkonservado
Ekonomiaj aspektoj
En ekologia agrikulturo produktkostoj estas pli altaj, ĉar oni bezonas pli da homan laboron. En la plej multaj landoj ĝi ne ricevas ekonomian aŭ financan helpon, kiuj povus malplialtiĝi la kostojn.
Eblas konsideri, ke ekologiaj agrikulturproduktoj estas pagitaj trioble:
- kiam oni aĉetas ilin,
- kiam oni pagas sian akvofakturon (kiu enhavas sumon por malpolui la akvon),
- kiam oni pagas impostojn por helpi industrian agrikulturon.
Surmerkatigo
Produktkostoj
Disvastiĝo
Kvalitosigeloj
Novaj disvolviĝoj
Okaze de la vizito de Hugo Chávez en la Monda Socia Forumo fondiĝis en Brazilo sudamerika altlernejo pri ekologia agrikulturo: Escola Latino-Americana de AgroEcologia.
Aktivuloj
- Marc Bonfils
- Masanobu Fukuoka
- Bill Mollison
- Vandana Shiva
- Rudolf Steiner
- José Bové
- Dominique Guillet
Organizaĵoj
Referencoj
- ↑ Velimirov, A., Plochberger, K., Huspeka, U., Schott, W. (1992): The Influence of Biologically and Conventionally Cultivated Food on the Fertility of Rats. Biologicla Agriculture and Horticulture, Vol. 8, pp. 325-337. [1] (PDF, angle)
- ↑ Ischa Kummeling, Carel Thijs, Machteld Huber, Lucy P. L. van de Vijver, Bianca E. P. Snijders, John Penders, Foekje Stelma, Ronald van Ree, Piet A. van den Brandt and Pieter C. Dagnelie: Consumption of organic foods and risk of atopic disease during the first 2 years of life in the Netherlands. in: British Journal of Nutrition, (2008), Nr. 99, pp. 598-605, (doi:10.1017/S0007114).
Vidu ankaŭ
- Ekovilaĝo
- Permakulturo
- Biodinamika agrikulturo
- Vetivero
- Komunum-apogita agrikulturo
- Dispecigita frondara ligno