Metropola areo de Vigo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
AndyHM (diskuto | kontribuoj) e Andy movis paĝon Metropolita areo de Vigo al Metropola areo de Vigo |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 08:12, 10 jun. 2012
La Metropola areo de Vigo estas urba regiono kiu etendiĝas tra la provinco galega Pontevedro, ĉirkaŭ la urbo Vigo (Hispanio). Ne konfuzu kun la komarko de Vigo.
Ĝi ne konstituiĝis kiel jura ento laŭ la hispana leĝaro pri loka administrado.
Projekto de oficiala difino
En majo de 2009, la konsilisto de Prezidenco de la Xunta de Galicia (aŭtonoma registaro de Galegio), anoncis, en Vigo, proponon de metropola areo, kiu dekomence enhavus totalon de 14 municipoj kiuj estus la jenaj: Vigo, Cangas do Morrazo, Moaña, Soutomaior, Fornelos de Montes, Pazos de Borbén, Redondela, Nigrán, Baiona, Gondomar, Mos, O Porriño, Salceda de Caselas kaj Salvaterra de Miño.[1]