Toro (mitologio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: oc:Tòr
TjBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: hy:Թոր
Linio 266: Linio 266:
[[hr:Thor]]
[[hr:Thor]]
[[hu:Thor]]
[[hu:Thor]]
[[hy:Թոր]]
[[id:Thor]]
[[id:Thor]]
[[is:Þór (norræn goðafræði)]]
[[is:Þór (norræn goðafræði)]]

Kiel registrite je 10:19, 10 jun. 2012

Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.
Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno
Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.

Toro batalas kontraŭ gigantoj. (Mårten Eskil Winge, 1872)

Toro estas la tondrodio de la nordĝermana mitologio. Lia rolo estas kompleksa ĉar laŭ la regiono lia influo estis tre diversa, tiaj kiaj la klimato, la rikoltoj, la protektado, la konsekrado, la justeco, la vojaĝoj kaj la bataloj.[1]

Li estis la plej kultata dio en la ĝermanaj triboj almenaŭ ekde la unuaj registroj skribitaj ĝis la lastaj ekzistoj de la ĝermana paganismo en la malfrua vikinga epoko. La plejmulto el la ĝermanaj mitoj mencias lin aŭ baziĝas sur liaj heroaĵoj kaj en la rakontoj de la Edda li plenumas la rolon de protektanto de Midgard, la mondo de la homoj.[2]

Lia armilo estas la forĵetebla militmartelo, nomata Mjolnir, el kiuj la nordianoj faris replikaĵojn en miniaturo kiel amuleto kiuj poste iĝis defiaj simboloj de la paganaj nordianoj dum la kristanigo de Skandinavio.[3]

En la ĝermanaj lingvoj, Toro donis sian nomon al la ĵaŭdo, same kiel Jupitero en la latinidaj lingvoj (angle Thursday, nederlande Donderdag, germane Donnerstag, svede torsdag ktp).

Etimologio kaj originoj

Toro en bildo de la 19-a jarcento

Etimologio

La nomo de la dio estas Þórr en norena lingvo, Þunor en la anglosaksa, Thunaer en malnovsaksa lingvo, Donar en malnovnederlanda lingvo kaj malnovaltgermana lingvo kaj þunraR en praskandinava lingvo.[4][5]

Ĉiuj ĉi formoj venas de la praĝermana *Þunraz.[6]. Ĝi havas la saman originon kiel la vorto "tondro" en la angla thunder, same kiel la germana Donner, la nederlanda donder, la sveda tordön, dana kaj norvega torden (kun la sufikso -dön/-den kiu origine signifis "bruego" aŭ "frakaso").

Originoj kaj hindeŭropaj paraleloj

La prahindeŭropaj popoloj kaj la postaj, havis unu dion de la ĉielo, la tondroj kaj la fulmoj. Toro probable estiĝis heredante la precipajn trajtojn de la hindeŭropaj religioj kaj disvolviĝis sub la idiosinkrazio kultura kaj religia de la ĝermanoj. Laŭ la teorio de Georges Dumézil inter la hindeŭropanoj estis tri ĉefaj dioj, ĉiu kun specifa funkcio, kaj inter ili la dio de la ĉielo kaj la tondro estis tiu kiu okupis la ĉefan pozicion.[7]

Tacito, en sia verkaĵo Germania realigas interpretatio romana al la kulturo de la ĝermanoj kaj identigas Donar kun Heraklo,[8] de kio eblas dedukti ke iliaj karaktertizaĵoj estis tre similaj. Kiel personigo de la potenco kaj rilate al liaj atributoj ili kundividis multajn similaĵojn, Toro kun martelo kaj Heraklo kun bastono kaj ambaŭ tre manĝemaj. Krome, Tacito mencias ke la teŭtonoj adoras Heraklon per kantoj nomataj barditus, speciale antaŭ la bataloj.[9] Ĉi tio kompareblas kun la okazintaĵo en la antikva Atiko, kie la atenanoj alvenis al la Orakolejo de Delfo konsilitaj de Peano kantante mitan ekzorcon kiel simbolo de la venko. Ĉi tiu kanto Peano iris al la mito pri Apolo kaj lia venkiga batalo antaŭ la serpento Pitono.[10]

Donar estis la ĉefa dio de la batavoj kun la centro de lia kultado en la nuna Nijmegen, Nederlando kie troviĝis du subĉielaj temploj kaj alia en la proksima urbo Elst.[11] En Germania Inferior, kun dato de la unuaj jarcentoj, estis trovitaj brakĉenoj, moneroj kaj ŝtonoj gravuritaj kun latinaĵoj indikante ke ili estis ofertitaj al Donar. La gravuraĵoj plejparte havis la nomon Hercules Magusanus tiel estis kiel la romianoj nomis la ĉefan dion de la batavoj.[12] Gravuraĵoj kun tiu nomo troviĝis en diversaj lokoj kiel Houten, Tielland, Ubbergen, Westkappelle kaj Vetera en Nederlando, Bonn en Germanio kaj Romo en Italio. La kialo de la tioma disvastiĝo de lia nomo estis ĉar la batavoj ekservis la romianojn kaj tiel ili disvastigis la dion tra la tuta imperio, kaj estinte bataldio Donar estis specife populara inter la batavaj militistoj.

La ideo pri dio de la ĉielo kaj la ŝtormo kun forĵetebla armilo tia kia militmartelo de Toro kaj kun ĉaro estas antikva bildo de dio. La hitita dio Teŝubo estas tre simile reprezentita, sed kun hakilo kaj la hindua dio Indro ankaŭ posedas ĉaron kaj lia ĉefa armilo estas la fulmoj. Eĉ nuntempe en Asturio, la mitologia rolulo Nuberu estas priskribita kiel unuokula longbarba maljunulo, kiu kreas la ŝtormojn sur ĉaro stirita de lupoj.

En multaj skandinavaj pentraĵoj sur rokoj kaj morttabuloj troviĝas malinaj figuroj levante martelojn aŭ hakilojn kaj en kelkaj kazoj ankaŭ labriso, kelkfoje en falismaj reprezentaĵoj (e.g. la tumbo de Kiviko), kio povas esti interpretita kiel potencsimbolo. La martelo de Toro en la norda areo de Germanio kaj la bastono de Donar en la sudo aldoniĝis dum la malfrua paganismo, posta al la petroglifoj, amuleto de fekundeco, specife ina.[13]

Aliaj paraleloj al la mitoj de Hindo estas la batalo de la tondrodio kun serpentoj aŭ drakoj. En la kazo de Toro batalante kontraŭ la serpento de Midgard, por la grekoj ekzistas la analogaj kazoj kiel la lukto de Apolo kontraŭ Pitono, Heraklo kontraŭ la Hidro de Lerno, en la hitita mitologio la dio Teŝubo kaj la drakserpento Ilujanko, kaj en la hindua mitologio la lukto de la dio Indro kontraŭ la drako Vritro laŭ la rakonto de Rigvedo. La mito pri la lukto kontraŭ la serpento estas karakterizaĵo de ĉiuj ĉi kulturoj, kiel simbolo de batalo en la reganta regiono.[14]

Ankaŭ ekzistas certa paralelismo en la dialogoj inter Toro kaj Odino en Hárbardsljód, kaj la dialogoj inter Indro kaj Varuno registritaj en Rigvedo. Laŭ Dumézil ĉi dialogoj ne montras agreseman tonon inter malsamaj kultadoj, sed antikva dialogformo bazita sur la naturo de la dioj kaj ilia funkciado en diversaj areoj.[15]

Malfrua paganismo

La ideo pri Toro inter la ĝermanaj popoloj estis samforma, sed kun la paso de la tempo ekzistis multaj evoluoj kaj ŝanĝiĝoj, e.g en sia pozicio kaj rango, ĉefe inter la romia periodo, la periodo de la grandaj migradoj kaj la vikinga erao.[16] Odino okupas la plejan pozicion ene de la nordĝermana diaro, anstataŭante la antikvan dio de la ĉielo Tyr, pro kio Toro troviĝas en malsupra nivelo en la hierarkio, lamenaŭ la tio kion rakontas en la skaldaj poemoj. Tamen, Toro estis la ĉefa dio kultata de la kamparanoj. Li havis templojn, sanktajn arbarojn kaj multaj toponimioj ankoraŭ ekzistantaj plejparte en Norvegio, Svedio, Islando kaj Anglio temas iasence pri li. La bildigo de Onido kiel pleja dio estis ofta precipe inter la nobeluloj kaj konsekvence tio estis reliefigita en la poemoj de la skaldoj, kio havis grandan eĥon en la Eddoj, skribitaj en la 13-a jarcento. Ĉar la kristanigo de la ĝermanaj popoloj kaj triboj okazis samtempe kun detruado de ĉia paganaĵo, estis konservita malmulte da informo pri la dio. La plej granda informfonto pri Toro troviĝas en la islandaj sagaoj kaj la Eddoj, tamen multaj el ili havas kristanajn influojn.[17]

Karakterizaĵoj

Toro kun sia martelo, Mjolnir kaj fortzono, Megingjörð, en islanda manskribaĵo de la 18-a jarcento.

Toro havis grandan influon en vasta areo kiu estis i.a. kontroli la klimaton kaj la rikoltojn ĝis la konsekrado, justeco, protektado kaj bataloj. Tial, en multaj okazoj li estis konsiderita kiel unu supera dio. La plej evidenta atributo de la dio estas lia militema aspekto, granda nombro de mitoj priskribas lin enirante en militon kun sia militmartelo inter hordeoj de gigantoj. Tamen, Toro en la militema rolo plenumas la protektadon, male al Odino kiu vokis siajn sekvantojn al la batalo por la morto kaj la gloro, tial Toro ricevis pli vastan kultadon inter la plej pacaj komunumoj de kamparanoj kaj manfarantoj. Por la islandanoj Toro estis la patrono de la leĝo, kaj la þing malfermiĝis ĉiujaŭde en lia honoro kaj la dio estis alvokata en la plimulto de la ĵuraĵoj.

En Haustlöng unu el la keningoj por la ĉefa dio estas "profunda pensinto",[18] kaj eĉ se en la plimulto el la okazaĵoj li preferas la rektan agon antaŭ ol la strategion, multnombraj mitoj bildigas lian saĝecon, kiel en la edda poemo Alvíssmál kie Toro trompas la saĝan nanon Alvíss, pretendanto de lia filino, per konkurado de divenaĵoj kiun Toro etendigis ĝis la mateno por ke la unuaj sunradioj ŝtonigu la nanon. En la sagao de Gaŭtreko oni rakontas ke Toro defias Odinon pri la destino de la nepo de gigantoj, Starkad, per serio de malbenaĵoj kiuj kontraŭstaras la benojn donitajn de Odino. Cetere, Toro estas rilatigita kun la runoj kaj la konsekrado, ankaŭ li estas posedanto de magia lerteco, la revivigado de siaj kaproj, kaj lia pli aŭ malgrandiĝo kaj aliformiĝo.

Kiel dio de la ĉielo li ankaŭ plenumas rolon de la fekundeco. Oni antaŭe kredis ke la somerfulmoj maturigis la rikoltojn. La martelo de Toro sur la jupo de la fianĉino, tiel kiel aperas en Þrymskviða, sugestas riton por la fekundeco kaj simbolan interreagon inter la ĉielo kaj la Tero.

Genealogio

Toro estas la pliaĝa filo de Odino kaj la diino Jörð, personigado de la Tero.[19] Lia edzino estas Sif, kun kiu li havis filinon nomata Þrúðr, kiu estas valkirio kies nomo signifas "forto" aŭ "potenco". Kun la gigantino Járnsaxa li havis alian filon nomata Magni,[20] kio signifas "forta". Li ankaŭ estas patro de Móði, "kolero", sed ne estas informoj en la mitoj pri lia patrino.[21] La nomoj de liaj filoj ŝajnas esti personigoj de ĉiuj atributoj kiuj karakterizigas la dion Toro.[22] Krome, la dio ankaŭ havas duonfilon nomata Ullr kiu estas filo de Sif kaj pri kies patro ne aperas mencio.[23]

En la enkonduko de la evemerisma Proza Eddo ankaŭ estas indikata ke li havas filon kun Sif, nomata Lóriði, kaj estas menciataj dek-sep generacioj kaj posteuloj; sed ĉi tiu enkonduko estas apokrifa kaj ĝi celis doni eblan eksplikon pri la adorado de la Azoj , ekde kristana vidpunkto.[24]

Posedaĵoj

Mjolnir

Bildo de arĝenta martelo plakita per oro trovita en Bredsätra, Öland, Svedio.

La plej reprezentiga objekto de Toro estas la mallongtenila militmartelo, nomata Mjolnir, kreata de la nanoj Sindri kaj Brokk. Ĝi neniam maltrafas la celon kaj post la forĵetado ĉiam revenas al la menoj de sia posedanto, krome ĝi povas malgrandiĝi kaj diskrete esti portita en la vestaĵo kaj ankaŭ povas esti uzata por ĵeti fulmojn. Por levi la martelon, Toro uzas zonon kiu plifortigas lian forton, nomata Megingjörð, kaj specialaj gantoj el fero.[25] Mjolnir estas lia ĉefa armilo kiam li batalas kontraŭ la gigantoj, kaj ĝi estas konsiderata de la dioj kiel la plej mirinda el la laboraĵoj de la nanoj kaj la plej potenca armilo kiun la dioj posedas en sia defendo kontraŭ la fortoj de Jötunheim.[26] La martelo iĝis simbolo de la dio kaj amuleto kaj ornamaĵo tre populara dum la vikinga erao kaj ikono de la nordĝermana paganismo.

Ĉaro

Toro vojaĝas per ĉaro stirata de la magiaj kaproj nomataj Tanngrisnir kaj Tanngnjóstr. Kurioze ili povis esti kuiritaj de Toro kaj poste se li bezonis daŭrigi la vojaĝon, li kovris la ostojn per la haŭto kaj uzis la revivigan potencon de sia martelo por doni la vivon al ili. Iam, kiam li petis gastigadon en la kabano de kamparanoj por tranokti, li kuiris la kaprojn kaj unu el la filoj de la familio, nomata Þjálfi, rompis unu el la ostoj, kaj kiam Toro redonis la vivon al ili sekvamatene, li rimarkis ke unu el ili lamis. La kolero de Toro estis grandega kaj por solvi la problemon Þjálfi kaj sia fratino Röskva iĝis liaj servantoj kaj akompanis lin en multaj liaj vojaĝoj.[27] La skalda poemo Haustlöng rakontas ke la tero estis skuita kaj la montaroj disfendiĝis kiam Toro vojaĝis per sia ĉaro.[28]

Bilskirnir

Toro loĝas en Asgard, en la regno Þrúðheimr aŭ Þrúðvangr (t.e. "Hejmo de la forto") . Tie li loĝas kun sia edzino Sif kaj siaj filoj en la palaco nomata Bilskirnir, kiu estas priskribita en Grímnismál, kiel la plej granda el ĉiuj konstruaĵoj kaj havas 540 ĉambrojn.[29] Laŭ rakonto de Hárbarðsljóð, kvankam ĝi estas la sola fonto kiu mencias tion, Toro ricevus tie la kamparanojn kaj sklavojn mortintaj.[30]

Nomoj

Toro (Þórr) estas menciata per diversaj nomoj en la norenlingva poezio, kiel estis kutimo laŭ la uzo de keningoj de la skaldoj.

En Nafnaþulur, kolektaĵo de keningoj, ekzistas strofo kiu enhavas nomliston por la dio.

Þórr heitir Atli
ok Ásabragr,
sá es Ennilangr
ok Eindriði,
Björn, Hlórriði
ok Harðvéorr,
Vingþórr, Sönnungr,
Véoðr ok Rymr.
Þórr nomata Atli
kaj Ásabragr,
Ennilangr
kaj Eindriði,
Björn, Hlórriði
kaj Harðvéorr,
Vingþórr, Sönnungr,
Véoðr kaj Rymr.
Nafnaþulur, estrofa 17.[31]

El ĉi tiuj nomoj Atli signifas "La terura", Ásabragr "Princo de la dioj", Ennilangr "La fruntampleksa", Björn "Urso", Harðvéorr "La forta arkpafisto", Sönnungr "La vera", Véoðr "La protektino de la sanktaĵoj" kaj Rymr "La bruiga".[32]

Kelk el ĉi tiuj nomoj aperas en la edda kaj skalda poezio. Ekzemple, la nomoj Vingþórr "Toro de la batalo" kaj Hlórriði "La bruiga rajdanto" ankaŭ aperas en Þrymskviða.[33] Aliaj ne estas menciataj en aliaj fontoj krom Nafnaþulur. En Gylfaginning oni prezentas lin kiel Öku-Toro, "Toro la koĉero".[34]

Simbologio

Kverko de Toro

Dehakado de la Kverko de Toro, pentraĵo de 1737 en Schliersee.

La kverko de Toro estis antikva sankta arbo por la ĝermana tribo ĥatoj, prauloj de la loĝantoj de Hesio, kaj unu el la plej gravaj sanktaj lokoj de la ĝermanaj paganoj. Ĝia dehakado en 723 markis la komencon de la kristanigo de nefrankaj triboj de la nordo de Germanio.

La arbo troviĝis en la loĝloko Geismar, hodiaŭ parto de Fritzlar en la nordo de Hesio, kaj estis la precipa adorloko de Toro, konata kiel Donar inter la okcidentĝermanaj triboj.

Bonifaco venis al la regiono kun la celo kristanigi la nordĝermanajn tribojn, uzante kiel bazon la fortikigitan kampadejon de la frankoj de Büraburg en la kontraŭa flanko de la rivero Eder. Li dehakis la kverkon kultita de la lokanoj por konvinki ilin pri la supereco de la kristana dio super Toro kaj tiel konvinki ilin por la baptado kaj kristaniĝo. Bonifaco uzis la lignon de la kverko por konstrui kapelon en Fritzlar, fondante monaĥejon de benediktanoj kaj tiel establante la unuan diocezon ekster la limoj de la antikva Romia Imperio.[35]

Templo de Upsalo

Inter 1072 kaj 1076, Adamo de Bremeno registris en sia Gesta Hammaburgensis ecclesiae pontificum ke ekzistis statuo de Toro en la Templo de Upsalo rakontate ke :

Toro havas centran pozicion, kun Odino kaj Freja ambaŭflanke. Toro, laŭ iliaj kredoj, regas la aeron per liaj fulmoj, tondroj, vento, pluvo kaj bona vetero. Li estas reprezentita portante cetron, samkiel multaj el niaj homoj priskribas Jupiteron.[36]
Sacerdoto (goði) gvidas la popolon antaŭ ofero al Toro. Pentraĵo de J.L. Lund.

Saksa baptodokumento

Toro estas menciata en baptodokumento en malnovsaksa lingvo en la Vatikana Kodekso 577 kune kun Odino kaj Saksnoto. La dokumento venas de la 8-a aŭ 9-a jarcento kaj ĝia celo estis kristanigi la paganojn:

ec forsacho allum dioboles uuercum and uuordum, Thunaer ende Uuöden ende Saxnote ende allum them unholdum the hira genötas sint

La traduko estus:

Mi rezignas pri ĉiuj vortoj kaj laboraĵoj de la diablo, Toro, Odino kaj Saksnoto, kaj al ĉiuj tiuj demonoj kiuj estas asociitaj al ili.[37]

Tago de Toro

Þunor, lia nomo en la anglosaksa estas la origino de la nomo de la tago Þunresdæg, kio signifas "la tago de Þunor", kio en la moderna angla estas Thursday (ĵaŭdo). Þunor ankaŭ estas la origino de la angla vorto thunder (tondro).

La "tago de Toro" en norena lingvo estas Þórsdagr, en feroa Hósdagur, la angla Thursday, en la germana Donnerstag ("tondrotago"), en nederlanda Donderdag, en la finna Torstai kaj en la sveda, dana kaj norvega Torsdag.

La tago estis tre grava dum la semajno, tiom ke en malfruaj datoj kiel la 7-a jarcento, Eliĝio riproĉis al sia komunumo en Flandrujo pro daŭrigado de la indiĝenaj praktikoj agnoskinte la ĵaŭdon kiel la sankta tago eĉ post la kristanigo.[38]

Arkeologia registrado

Reproduktaĵo de statuo de Toro de la 10-a jarcento trovita en Islando.

Toro estis dio tre populara por la ĝermanaj popoloj kaj multnombraj reprezentaĵoj de la dio kaj ties heroaĵoj postvivis multajn jaroj ekde la natura kaj intenca detruado de la kredado je li.

Islanda statuo

En Islando, en bieno proksime al Akureyri troviĝis statuo el bronzo pri Toro, sidanta (6,4 cm), kiu datas de ĉ. la 10-a jarcento, kaj nuntempe troviĝas en la Nacia Muzeo de Islando. La statuo montras la dion Toro tenante sian martelon, Mjolnir, skulpita laŭ la tipa islanda formo, krucoforma.

Peroneo de Nordendorf

La peroneo de Nordendorf, estas homa osto gravurita, kiu devenas de la alamanoj, kun dato en la 7-a jarcento. Ĝi estis trovita en Nordendorf proksime al Augsburg, Bavarujo kaj ĝi havas en malnova futaro surskribaĵon mencianta Donar, la ĝermana nomo de Toro. La surskribo diras logaþore wodan wigiþonar. La unua vorto logaþore komence oni kredis ke eble temus pri la nomo de iu dio, sed tre probable ĝi signifas "magiistojn" aŭ "sorĉistojn", la dua, wodan estas unu el la nomoj de Odino kaj la tria wigiþonar estas kunmetita vorto wigi "batalanto" kaj þonar estas Donar. Ĉar ĝi estis gravurita dum la kristanigado, probable ĝia celo estis abĵuri la paganajn diojn nomante ilin sorĉistoj.

Simbolaj replikaĵoj de Mjolnir

La replikaĵoj de la Mjolnir estis vaste popularaj en Skandinavio kaj estis uzitaj en blotoj kaj aliaj sanktaj ceremonioj kiel la geedziĝoj. Multaj el tiuj replikoj ankaŭ troviĝas en la tomboj kaj ili havis ŝnuron por povi uzi ilin kiel pendaĵon ĉe la kolo. Ili estis malkovritaj precipe en la areoj kun forta kristana tradicio inkluzive de la sudo de Norvegio, la sudoriento de Svedio, kaj en Danio.[3]Fine de la 10-a jarcento, ĉi tiuj replikoj aperas kun pli sama formo en la dizajno de la Mjolnir kompare kun la antaŭaj jarcentoj, kio sugestas ke ĝi estis uzata kiel akcesoraĵo defie al la kristana kruco.

Runoj kaj bildoj

La ŝtono de Altuna priskribas Toron rompante la boaton dum la lukto kun Jörmungandr.

La plej multaj runŝtonoj estis levitaj dum la 11-a jarcento kaj tiel ili koincidis kun la kristanigo de Skandinavio. Ekzistas ĉirkaŭ ses runskriboj kiuj ŝajnas mencii lin kaj kvin el ili faras tion en alvokadoj por konsekri la ŝtonojn. Tri el la surskriboj estas trovitaj en Svedio (la runŝtono Rök, Sö 140 kaj la Velanda Runŝtono) kaj tri en Danio (Dr 110, Dr 220 kaj la Glavendrup-ŝtono). Ekzistas ankaŭ runŝtono pri kiu estis interpretita kiel marteloj de Toro estas ĉizitaj.

La lukto de Toro kun la serpento de Midgard kiel registrite en Hymiskviða povas esti reprezentita sur kelkaj bildoŝtonoj kaj runoj situantaj en Anglio, Danio kaj Svedio.

En la angla vilaĝo Gosforth, Kumbrio, la restaĵoj de runŝtono el la 10-a jarcento reprezentas Toron kaj la Hymir fiŝkaptante kune kun multaj nordiaj reprezentaĵoj.

En Danio, preĝejo en la malgranda norda jutlanda urbo Hørdum enhavas la restaĵojn de ŝtono kiu priskribas la Toron kaj Hymir-on dum vojaĝo por la kaptado de la serpento de Midgard. Toro uzas la klaran pintan kaskon kiun li portas en aliaj trovitaj bildoj kaj en tiu bildo li kaptas la serpenton de Midgard dum Hymir sidas antaŭ li.

Svedio havas du ŝtonojn prezentantajn tiun legendon. Kreita iam inter la 8-a kaj 11-a jarcentoj, la maldekstraflanka angulo de la ŝtono Ardre en Gotlando ofte estis interpretita kiel reprezentaĵo ne nur de la fiŝkapta ekskurseto sed ankaŭ kiel referencoj al la mortigado de la virbovo uzata kiel loĝaĵo, probable kiel parto de pli frua versio de la rakonto. La Altuna Runŝtono en Uplando priskribas Toron kaptante la serpenton de Midgard. Kvankam mankas Hymir, ĝi precipe elmontras la piedon de Toro rompanta la plankon de la boato dum la intensa lukto.

La tapiŝo de la preĝejo Skog montras de maldekstre Odinon, Toron kun sia martelo kaj Frejan.

Tapiŝo de la preĝejo de Skog

Parto de la sveda tapiŝo de la 12-a jarcento, de la preĝejo de Skog reprezentas tri figurojn kelkfoje interpretitaj kiel aludaĵoj al Odino, Toro kaj Freja.[39] La figuroj koincidas kun la priskriboj de la 11-a jarcento de la disponigado de registritaj statuoj de Adamo de Bremeno en la templo de Upsalo kaj skribitaj registroj de la dioj dum la malfrua vikinga erao. La tapiŝo origine venas de Hälsingland, Svedio kaj troviĝas en la Nacia Sveda Muzeo de Antikvaĵoj.

Amuleto de Kvinneby

La amuleto de Kvinneby inkluzivas runajn surskribojn. Ekzistas malsamaj teorioj pri la ekzaktaj vortoj de la surskribo sed ĉiuj koincidas je tio ke Toro estas alvokata por ke li protektu per sia martelo. Laŭ la Rundata, la surskribo diras:

Citaĵo
 Ĉi tie mi gravuris protekton por vi, Bófi, kun/... ... ... al vi estas sekura. Kaj ke la fulmo restigu la tutan malbonon for de Bófi. Ke Toro protektu lin per sia martelo kiu venis el la maro. Iĝu for de la malbono! Vi havos nenion de Bófi. La dioj estas sub li kaj sur li. 

La amuleto estis trovita meze de la 1950-aj jaroj, enterigita en la loĝloko Södra Kvinneby en Öland, Svedio. La amuleto estas kupra kvadrato kiu havas pli malpli 5 cm flanke. Ĉe unu el la bordoj estas trueto, kio povas indiki ke ĝi estis uzata kiel pendaĵo por la kolo.

Literaturaj fontoj

Eddaj bildigoj

Toro kaj siaj kompanoj vojaĝas per sia ĉaro

La du plej grandaj fontoj de informoj koncerne Toron estas la Poezia Edda, kompilita en la 13-a jarcento de pli frua buŝa tradicio, kaj la Proza Edda, verkita en la 13-a jarcento de Snorri Sturluson. Ambaŭ estas de Islando, kvankam kelkaj el la poemoj estis verkitaj en Norvegio.

Poezia Edda

Proza Edda

Sagaoj

" Elli kaj Toro " (1939-1940) de Einar Jónsson.

Toro ankaŭ estas pridirita en multaj sagaoj, kiuj faris uzon de skalda poezio kaj buŝaj tradicioj.

Eponimoj

Toponimio

"Tors fiske", statuo pri la batalo de Toro kontraŭ Jörmundgander, en Mariatorget, Stokholmo, Svedio.

Ĉar Toro estis tre populara dio inter la ĝermanaj triboj, multaj loĝlokoj estis nomumitaj honore al li:

  • Plataĵo de Thorsberg, Germanio (Monteto de Toro) estas antikva loko kun granda nombro de ritaj objektoj tie metitaj inter la 1-a kaj 4-a jc., fare de la angloj.
  • Tórshavn, Ferooj (Haveno de Toro) la feroa ĉefurbo.
  • La nomo de Toro aperas ligita kun la sanktaj arbaroj (Lundr) en lokoj kiel Svedio, Danio kaj Norvegio.[40]
  • Ekzistas pluraj lokoj kun anglosaksaj nomoj ligitaj al Toro en Anglio, tiaj kiaj Þunre leah ("Tor-arbaro") kaj Thundersley en Essex, Anglio.
  • Ekzistis ĝis la jaro 1000 la "Arbaro de Toro" en la nordo de Liffey, Irlando ekster Dublino sed estis detruita dum unu monato fare de Brian Boru, kiu interesiĝis pri la dehakado de la kverkoj.[41]

Diversaĵoj

  • La kemia elemento Torio malkovrita en 1828 fare de la svedo Jöns Jakob Berzelius ricevis la nomon honore al la dio.
  • La nebulozo NGC 2359 pro sia aspekto portas la nomon "Kasko de Toro".
  • Ekzistas komikso de Marvel kreita en 1962 de Jack Kirby kaj Stan Lee, kiu havas kiel ĉefrolulon la dion Toro. Ankaŭ ĝi kreis la filmon "Thor" surbaze de la komikso. La filmo aperis en aprilo 2011 kun granda sukceso.
  • En la videoludo Tomb Raider: Underworld, la naŭa el la sagaoj, la historia ĉirkaŭas la miton pri Toro kaj la serĉadon de lia martelo Mjolnir.
  • En la animeserio Yu-Gi-Oh! 5D's unu el la leteroj de la Polusaj Dioj portas lian nomon.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist




Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

  1. http://www.thorshof.org/thorthen.htm%7Ctítulo = The cult of Thor, then and now|
  2. Die geistige Welt der Germanen
  3. 3,0 3,1 Myth and Religion of the North: The Religion of Ancient Scandinavia, Gabriel Turville-Petre, Greenwood Press, 1975, 340 p, ISBN 978-0-8371-7420-4
  4. Altnordisches Etymologisches Wörterbuch
  5. Etymologisches Wörterbuch der deutschen Sprache
  6. Handbook of Germanic mythology
  7. Georges, Dumézil | Mythes et dieŭ des Germains | http://bibulus2.nexenservices.com/dumezil/en/index.php
  8. http://www.imperivm.org/cont/textos/txt/tacito_de-las-costumbres-sitios-y-pueblos-de-la-germania.html
  9. Die altgermanische Dichtung
  10. Die Wahrheit des Mythos
  11. http://www.romanarmy.net/relbatavian.htm |Batavian Gods | obra = The Roman Military Research Society
  12. Altgermanische Religionsgeschichte
  13. Götter und Mythen der Germanen
  14. Siegfried, Arminius und die Symbolik
  15. Haraldis Biezais: Germanische und Baltische Religion
  16. Altgermanische Religionsgeschichte
  17. Götter und Kulte der Germanen
  18. http://www.geocities.com/igdrasilas/haustlong.htm | Haustlöng, strofo 97
  19. http://www.cybersamurai.net/Mythology/nordic_gods/LegendsSagas/Edda/ProseEdda/GylfaginningI-X.htm#gylf9%7CGylfaginning, ĉapitro 9|
  20. http://www.timelessmyths.com/norse/norsegodhouse.html
  21. http://www.cybersamurai.net/Mythology/nordic_gods/LegendsSagas/Edda/ProseEdda/SkaldskaparmalXI-XX.htm#skald11%7C Skáldskaparmál
  22. Dictionary of Northern Mythology
  23. http://www.cybersamurai.net/Mythology/nordic_gods/LegendsSagas/Edda/ProseEdda/SkaldskaparmalXXI-XXX.htm#skald21%7C Skáldskaparmál
  24. http://www.sacred-texts.com/neu/pre/pre02.htm%7C Introducción de Arthur Gilchrist Brodeur
  25. http://www.cybersamurai.net/Mythology/nordic_gods/LegendsSagas/Edda/ProseEdda/GylfaginningXI-XXX.htm#gylf21 |Gylfaginning, ĉapitro 21
  26. http://www.cybersamurai.net/Mythology/nordic_gods/LegendsSagas/Edda/ProseEdda/SkaldskaparmalXLI-L.htm#skald43%7C Skáldskaparmál, ĉapitro 43
  27. http://www.cybersamurai.net/Mythology/nordic_gods/LegendsSagas/Edda/ProseEdda/GylfaginninĝLI-LIV.htm#gylf44 | Gylfaginning, ĉapitro 44
  28. http://www.geocities.com/igdrasilas/haustlong.htm | Haustlöng, strofoj 6 kaj 67
  29. http://www.sacred-texts.com/neu/poe/poe06.htm%7C Grímnismál, strofo 24
  30. http://www.sacred-texts.com/neu/poe/poe08.htm | Hárbarðsljóð, strofo 24|
  31. http://www.hi.is/~eybjorn/ugm/skindex/thul4a.html#d | Nafnaþulur
  32. http://www.thorshof.org/thorfile.htm%7C The Thor file|
  33. http://www.cybersamurai.net/Mythology/nordic_gods/LegendsSagas/Edda/PoeticEdda/Thrymskvitha.htm | Þrymskviða
  34. http://www.cybersamurai.net/Mythology/nordic_gods/LegendsSagas/Edda/ProseEdda/GylfaginningXI-XXX.htm#gylf21 | Gylfaginning, ĉapitro 21
  35. http://www.newadvent.org/cathen/02656a.htm | St. Boniface
  36. http://hbar.phys.msu.ru/gorm/chrons/bremen.htm#descrip%7C Descriptio insularum aquilonis, ĉapitroj 26-27|verkaĵo: Gesta Hammaburgensis ecclesiae pontificum
  37. Northern mythology : comprising the principal popular traditions and superstitions of Scandinavia, North Germany, and The Netherlands
  38. http://www.northvegr.org/lore/grimmst/index.php | Teutonic Mythology |
  39. http://faculty.washington.edu/leiren/vikings2.html | título = From Pagan to Christian: The Story in the 12th-Century Tapestry of the Skog Church
  40. Gods And Myths Of Northern Europe
  41. Thor en Irlande|Revue Celtique |numero= No. 36 | paĝo. 247