Paŭso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Nuligis version 4326057 de IJKL (kontribuoj, diskutpaĝo)
Linio 1: Linio 1:
'''Paŭso''' estas esprimo kreita en unu lingvo per traduko de esprimo el alia lingvo, tiel ke oni tradukis la unuopajn partojn. Kiel ekzemplo, la [[angla lingvo|anglalingva]] kunmetita vorto ''skyscraper'' ("ĉielskrapilo"), kies signifo estas "altega konstruaĵo", estas paŭsita en multajn lingvojn, inkluzive de la franca (''gratte-ciel'') kaj [[Esperanto]] ([[nubskrapulo]]). La esprimo ''prunta traduko'' ankaŭ estas paŭso de la germana vorto ''Lehnübersetzung'' (''Lehn-'' prunt-, ''Übersetzung'' traduko).
'''Paŭso''' (aŭ '''tradukprunto''' aŭ '''prunta traduko''' aŭ '''kalkeo''') estas esprimo kreita en unu lingvo per traduko de esprimo el alia lingvo, tiel ke oni tradukis la unuopajn partojn. Kiel ekzemplo, la [[angla lingvo|anglalingva]] kunmetita vorto ''skyscraper'' ("ĉielskrapilo"), kies signifo estas "altega konstruaĵo", estas paŭsita en multajn lingvojn, inkluzive de la franca (''gratte-ciel'') kaj [[Esperanto]] ([[nubskrapulo]]). La esprimo ''prunta traduko'' ankaŭ estas paŭso de la germana vorto ''Lehnübersetzung'' (''Lehn-'' prunt-, ''Übersetzung'' traduko).


Paŭsado estas unu speco de [[vortkreado]] en la komuna lingvo aŭ en [[terminologio]].
Paŭsado estas unu speco de [[vortkreado]] en la komuna lingvo aŭ en [[terminologio]].
Linio 11: Linio 11:
* ''Eltrovi'', paŭso de la [[angla lingvo|angla]] ''find out'' kaj de la [[germana lingvo|germana]] ''herausfinden''
* ''Eltrovi'', paŭso de la [[angla lingvo|angla]] ''find out'' kaj de la [[germana lingvo|germana]] ''herausfinden''
* ''[[Gruntbovo]]'', paŭso de la [[latina lingvo|latina]] scienca nomo ''Bos grunniens''
* ''[[Gruntbovo]]'', paŭso de la [[latina lingvo|latina]] scienca nomo ''Bos grunniens''

* ''[[Interreto]]'', paŭso de la angla nomo ''Internet''
* ''[[Interreto]]'', paŭso de la angla nomo ''Internet''

* ''[[Okulvitro]]'', esprimata paralele en kelkaj lingvoj
* ''[[Okulvitro]]'', esprimata paralele en kelkaj lingvoj
* ''[[Terpomo]]'', paŭso de la [[franca lingvo|franca]] nomo ''pomme de terre''
* ''[[Terpomo]]'', paŭso de la [[franca lingvo|franca]] nomo ''pomme de terre''
* ''[[Papera tigro]]'' (falsa minacanto) fontas el la ĉina 紙老虎 (zhǐ lǎohǔ)
* ''[[Papera tigro]]'' (falsa minacanto) fontas el la ĉina 紙老虎 (zhǐ lǎohǔ, papero + tigro).


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==

Kiel registrite je 19:30, 11 jun. 2012

Paŭso (aŭ tradukpruntoprunta tradukokalkeo) estas esprimo kreita en unu lingvo per traduko de esprimo el alia lingvo, tiel ke oni tradukis la unuopajn partojn. Kiel ekzemplo, la anglalingva kunmetita vorto skyscraper ("ĉielskrapilo"), kies signifo estas "altega konstruaĵo", estas paŭsita en multajn lingvojn, inkluzive de la franca (gratte-ciel) kaj Esperanto (nubskrapulo). La esprimo prunta traduko ankaŭ estas paŭso de la germana vorto Lehnübersetzung (Lehn- prunt-, Übersetzung traduko).

Paŭsado estas unu speco de vortkreado en la komuna lingvo aŭ en terminologio.

Por pruvi, ke vorto aŭ vortumo estas vera paŭso, ne sufiĉas montri paralelajn esprimojn en du lingvoj, ĉar simila esprimo povas aperi en la lingvoj sendepende. Tio estas malpli probabla, kiam la pruntedona esprimo gramatike malsimilas la prunteprenan lingvon aŭ la paŭso enhavas malevidentan aŭ senlogikan metaforon.

Ekzemploj el Esperanto

  • Eldoni, paŭso de similstrukturaj vortoj en la germana herausgeben, pola wydawać kaj la rusa издать (izdatj), издавать (izdavatj)
  • Elturni sin, paŭso de la rusa вывернуться (vivernutjsja)
  • Eltrovi, paŭso de la angla find out kaj de la germana herausfinden
  • Gruntbovo, paŭso de la latina scienca nomo Bos grunniens
  • Okulvitro, esprimata paralele en kelkaj lingvoj
  • Terpomo, paŭso de la franca nomo pomme de terre
  • Papera tigro (falsa minacanto) fontas el la ĉina 紙老虎 (zhǐ lǎohǔ, papero + tigro).

Vidu ankaŭ