Tricky Sam Nanton: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
2 458 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: '''Joe Nanton''', naskonomo Joseph N. Irish, ŝercnomo „Tricky Sam“ Nanton, (naskiĝis la 1-an de februaro 1904 en Novjorko; mortis la 20-an de julio 1946 en [...)
 
'''Joe Nanton''', naskonomo Joseph N. Irish, ŝercnomo „Tricky Sam“ Nanton, (naskiĝis la [[1-an de februaro]] [[1904]] en [[Novjorko]]; mortis la [[20-an de julio]] [[1946]] en [[San-Francisko]]) estis usona [[ĵaz]]-[[trombonisto]], kiu estas fama pro sia noviga [[grumblego (muziko)|grumblego]]-ludo (ŭa-ŭa) en la [[Duke Ellington Orchestra]].
{{Portalo Muziko}}
== Vivo kaj verkado ==
Nanton estis komence de la 1920-aj jaroj ĉe Cliff Jackson, Fraziers Harmony Five (1923/4) kaj Elmer Snowden ([[1925]]), antaŭ ol li en 1926 aliĝis al [[Duke Ellington]]. Tie li perfektigis la ludon per dampilo, kiun jam evoluigis trumpetisto Bubber Miley en la bando de Ellington<ref>Jam antaŭe li estis uzinta dampilojn, plulernis tamen laŭ Ellington precipe de kunbandano Miley, Collier ''Ellington'', knaur, 1992, p.103</ref> kaj kontribuis esence al la karakteriza ĝangalosono de la bando. Je tio li ludis per konusdampilo enmetita en la trombonon aldone al sonorildampilo, kio tre faciligis la ludon, ĉar ĝi reduktis la ĉiaman per-lipan reĝustigon de la agordo. Pro sia novigo de la dampil-uzo, kiu ebligis al li imiti la plej diversajn voĉojn per la trombono, li ricevis la kromnomon ''Tricky Sam'' (Artifika Sam). Sian melodie simplan, sed Sonne kaj ritme nuancitan ludmanieron li povis realigi sur vasta kampo inter animkapta plendokanto kaj humura imitado de la homa voĉo.
 
Krom sia muzikado en la bando de Ellington-Band Nanton verkis diskojn kun muzikistoj de Ellington kiel [[Johnny Hodges]], [[Rex Stewart]], [[Sonny Greer]] kaj [[Cootie Williams]].
 
Nanton mortis en [[1946]] en hotelo en [[San-Francisko]] pro [[apopleksio]], post kiam li jam antaŭe er pro sanproblemoj (li estis alkoholmaniulo) forestis pli longajn fazojn. Ellington serĉis post tio daŭre homoj, kiuj similis laŭ sono kaj povo al Nanton, trovis tamen neniam samvaloran anstataŭanton.
 
Al la plej bonaj surdiskigoj de solaĵoj de Nanton, ĉiuj kun la orkestro de Duke Ellington, apartenas ''Black And Tan Fantasy'', ''Washington Wobble'', ''Red Hot Brand'' 1927, ''Jubilee Stomp'', ''Tishomingo Blues'', ''The Blues With A Feeling'' 1928, ''Flaming Youth, Tiger Rag, Harlemania, Harlem Flat Blues, Stevedore Stomp, Nights In Harlem, Old Man Blues'' 1930, ''Echoes Of The Jungle'' 1931, [[It Don't Mean a Thing (If It Ain't Got That Swing)|''It Don´t Mean a Thing'']], ''Lightin'' 1932, ''Harlem Speaks'' 1933, ''In A Jam'' 1936, ''New Black and Tan Fantasy'' 1938, ''Ko Ko, Side Walks Of New Yorks, Chloe'' 1940 , ''Blue Serge, Jump For Joy'' 1941, ''Main Stam'' 1942, ''Work Song'' 1944, ''Black And Tan Fantasy'' 1945.
 
== Diskoj ==
*''[[Duke Ellington at Fargo, 1940 Live]]''
 
== Literaturo ==
* Kurt Dietrich: ''„Dukes bones- Duke Ellingtons trombonists“'', Advance Music 1996
 
== Rimarkoj ==
<references />
 
[[Kategorio:ĵaztrombonistoj]]
25 926

redaktoj

Navigada menuo