Aegerten BE: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: no:Aegerten
Linio 66: Linio 66:
[[nl:Aegerten]]
[[nl:Aegerten]]
[[nn:Aegerten]]
[[nn:Aegerten]]
[[no:Aegerten]]
[[ru:Эгертен]]
[[ru:Эгертен]]
[[simple:Aegerten]]
[[simple:Aegerten]]

Kiel registrite je 19:31, 17 jun. 2012

- La mallongigo BE en Aegerten BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Aegerten.

Aegerten
Blazono de Aegerten
Blazono de Aegerten
Blazono de Aegerten
Goldhubel en Aegerten
Goldhubel en Aegerten
Goldhubel en Aegerten
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 7′ 0″ N 7° 17′ 0″ O / 47.11667 °N, 7.28333 °O / 47.11667; 7.28333 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 0″ N 7° 17′ 0″ O / 47.11667 °N, 7.28333 °O / 47.11667; 7.28333 (mapo)
Areo 2,17 km²
Alteco 437 m super marnivelo
Poŝtkodo 2558
Komunumkodo 0731
Mapo de Aegerten
Mapo de Aegerten
Mapo de Aegerten
vdr


Pri la komunumo

Aegerten estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1730 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Aegerten situas 3 kilometrojn sude de la urbo Bielo ĉe la suda bordo de Aro, kies Nidau-Bühren-Kanalo, la iama rivero Zihl, formas la nordan komunumlimon.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,17 km², de kiuj 28,1% estas kovritaj de arbaro, 37,3% servas por agrikulturo kaj 29,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Aegerten limas en nordo al Brügg, en oriento al Schwadernau, en sudoriento al Studen, en sudokcidento al Jens, kaj en okcidento al Port.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Bielo al Berno kaj la svisa aŭtovojo A6, al kiu la plej proksima alveturejo troviĝas 2 kilometrojn norde sur la limo inter Brügg kaj Bielo. La fervojo de Bielo al Berno pasas tra la komunumo, sur kies teritorio tamen ne troviĝas stacidomo. La komunumo tamen estas bone konektita al la loka busreto de la urbo Bielo kaj la stacidomoj de Brügg kaj de Studen situas en piedira distanco de la komunumo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Aegerten datiĝas el la jaro 1225 kiel villa Egerdon. Dum la malfrua mezepoko la Monaĥejo Gottstatt estis la plej granda bienposedanto en Aegerten. En la jaro 1388 Aegerten fariĝis havaĵo de la urbo Berno, kiu ĝis en la jaro 1393 atribuis al sia kamparvoktejo Nidau.[2]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Aegerten en Historia Leksikono de Svislando (2009-06-30)

Eksteraj Ligiloj