Kosovo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AvocatoBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: la:Kosovia
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: frr:Kosovo
Linio 146: Linio 146:
[[fr:Kosovo]]
[[fr:Kosovo]]
[[frp:Kosovo]]
[[frp:Kosovo]]
[[frr:Kosovo]]
[[fy:Kosovo]]
[[fy:Kosovo]]
[[ga:An Chosaiv]]
[[ga:An Chosaiv]]

Kiel registrite je 15:16, 24 jun. 2012

Kosovo
Republika e Kosovës
Република Косово

La flago de Kosovo

La blazono de Kosovo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Eŭropo
Situo
unueca ŝtatolando sen maralironeagnoskita ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Priŝtino
Oficiala(j) lingvo(j) albana lingvo, serba lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Albana, Serba
Areo 10,887 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 2.200.000 (2016)
Loĝdenso 220 loĝ./km²
Horzono 1 (somere +2)
Interreta domajno sen valoro
Landokodo sen valoro
Telefona kodo +381
Plej alta punkto Gjeravica
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Fatmir Sejdiu
Ĉefministro Hashim Thaçi
Sendependiĝo deklarita 17-a de februaro 2008
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
vdr

Kosovo estas lando de Balkanio, en la sudo de Eŭropo, fakte kontrolata de UNO. Ĝi anoncis sendependecon la 17-an de februaro 2008, kiun akceptis Usono kaj plejparto de la Eŭropa Unio, sed ankoraŭ ne Serbio kaj plimulto de membroŝtatoj de UNO, inter kiuj RusioĈinio (kies permeso estas necesa por eniri UNO).

La plejparto de ĝia popolo estas etnaj albanoj (plejparte islamanoj). La procento de etnaj serboj estas malpli ol dek procentoj (plejparte ortodoksaj kristanoj).

Geografio

Geografio de Kosovo

Kosovo enhavas areon de 10.887 km²; ĝi havis loĝantaron de preskaŭ 2 milionoj antaŭ la krizo de 1999. Kosovo havas formon de vertikala rombo kaj limas kun Montenegro nordokcidente, kun la cetera teritorio de Serbio norde kaj oriente, kun la Respubliko Makedonio sude, kaj kun Albanio sudokcidente.

La plej grandaj urboj estas Priŝtino, la ĉefurbo, kun ĉirkaŭ 500.000 loĝantoj, kaj Prizren sudokcidente kun 120.000 loĝantoj. Aliaj kvin urboj havas pli ol 50.000 loĝantojn.

Regionoj: Metohija, nomata Rrafshi i Dukagjinit (“altebenaĵo Dukagjin”) de la albanoj, estas granda rivervalo okcidente de la provinco. La regiono inkluzivas la vilaĝojn Istok, Peć, Dečani, Djakovica, Orahovac, kaj Prizren. La dua plej granda regiono estas Kosovo, valo de la rivero Sitnica, kiu inkluzivas la urbojn Uroševac, Priština, Vučitrn kaj Kosovska Mitrovica. Kosovo Polje (Merlokamparo) estas apenaŭ eta kamparo, kie okazis la Batalo de Kosovo; kiam la komunisma registaro ŝanĝis en 1968 la nomon de la provincia al Kosovo, ĝi uzis ankaŭ la nomon “Kosovo Polje” por la tuta regiono. Parto de Kosovo, laŭlonge de la rivero Lab, kiu enhavas la urbon Podujevo, estas nomata Malo Kosovo (“Eta Kosovo”). Ĝuste inter Metohija kaj Kosovo estas Drenica kun la urboj Srbica, Klina kaj Mališevo. Ĉirkaŭ la rivero Binačka Morava estas Binačko Pomoravlje. Sude de la provinco, laŭlonge de la landlimo kun Makedonio, estas Gora, Sredačka Župa kaj Sirinićka Župa.

Historio

Ekonomio

La UNMIK deklaris la eŭron kiel oficialan monunuon en Kosovo, tamen la serba dinaro restas kiel oficiala monunuo en la serbaj partoj de Kosovo. La tutjara buĝeto de la administrado de Kosovo de la UNMIK estas kalkulata en eŭroj, kaj ĉiu komerca banko uzas la eŭron kiel ĉefan monunuon. Inter aliaj internaciaj monunuoj la svisa franko kaj la dolaro estas la plej uzataj.

Demografio

La loĝantaro konsistas plejparte el albanoj (ĉirkaŭ 80% antaŭ la internacia konflikto de 1999, sed nun eĉ pli pro etnopurigado de serboj kaj aliaj nealbanoj).

Supozo por la jaro 2002 laŭ UN. Entuta loĝantaro 1,7 ĝis 2,3 milionoj:

  • 88 % albanoj -kosovanoj- (1.996.000 – 2.072.000)
  • 8 % serboj (60.000 – 90.000)
  • 2 % goranoj (41.000 – 57.000)
  • 1,5 % arumanoj (vlaksoj aŭ makedono-rumanoj)(34.000 – 38.000)
  • 0,5 % turkoj (17.000 – 19.000)
  • 92 % islamanoj
  • 1 % katolikoj
  • 7% serb-ortodoksanoj

Nomo

La nomo Kosovo (prononcata “KOS-so-vo” de la serboj kaj “ko-SO-va” de la albanoj) ŝajne devenas el la slava vorto kos kiu signifas merlo, tre kutima en slavaj landoj, kiel Belorusio, Bosnio, Bulgario, Kroatio kaj Rusio, kaj konfirmita pro la germana nomo por la Kamparo de Kosovo, Amselfeld, tio estas “merlokamparo”). La provinco estas pli konata laŭ tiu nomo en Serbio kaj ekstere.

Kelkaj albanaj fakuloj opinias, ke tiu nomo estas serba formo por "altebenaĵo", sed tiu teorio ne koincidas kun la ofteco de la nomo en aliaj slavaj landoj. Ĉiukaze la albana formo estas versio de slavdevena loknomo kaj estas uzata de la albanaj kosovanoj kaj de tiuj de Albanio mem kompreneble. "Kosovo" estas uzata de la jam malmultaj serboj de la nordo de la provinco kaj en la resto de la iama Jugoslavio.

La uzado de la du alternativaj nomoj estas tikla afero politike por la serboj kaj albanoj de Kosovo, ĉar ili konsideras la uzadon de la alies nomo kiel neadon de iliaj rajtoj.

Metohia (aŭ Metohija) devenas el la greka vorto μετόχια (metojia), kio signifas "posedaĵo de la eklezio". Historie la ŝtatoj de la Ortodoksa Eklezio Serba estis en tiu regiono; kio ne estas lastatempa administra distrikto. La albanoj ne uzas tiun nomon por malakcepto de la serba posedaĵo kaj prefeas la nomon Rrafsh i Dukagjinit, "altebenaĵo de Dukagjin".

La provinco ricevas ankaŭ la nomon Kosmet, kuntiriĝo de Kosovo kaj Metohia kio estas uzata de la serbia registaro.

Malnovaj oficialaj nomoj

  • Aŭtonoma areo Kosovo-Metohija (1945 - 1963)
  • Aŭtonoma Provinco Kosovo kaj Metohija (1963 - 1968)
  • Aŭtonoma Socialisma Provinco Kosovo (1968 - 1989)
  • Aŭtonoma Provinco Kosovo kaj Metohija (1989 - ĝisnune)

Flago

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flago de Kosovo.

La provinco neniam havis oficialan propran flagon. La albana flago - nigra dukapa aglo sur ruĝo - estas uzata de la albana administrado kaj de la plej parto de albanoj de Kosovo. La serba areo uzas nur la flagon de Serbio, kiu estas – oficiale ĝis nun - la flago de la tuta Serbio inkluzivante Kosovon, kvankam tiun uzadon rifuzas la albanaj kosovanoj. Post konkurso la registaro de Kosovo kreis flagon por la nova lando (blua fono, kun ses blankaj steloj supre, kaj flava mapo de Kosovo sube).

Sendependeco

Je la 22-a de julio 2010, la Internacia Kortumo anoncis ke la deklaro de la sendependeco de Kosovo en 2008 ne estis kontraŭe al la Internacia juro. Tiu anonco, kiu jure ne estas deviga, estis la rezulto de demando por la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri ekspertizo[1].

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Pruvoj

  1. http://www.un.org/apps/news/story.asp?NewsID=35396&Cr=&Cr1=

Ŝablono:LigoElstara