Moskva matematika papiruso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Movses-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: eu:Moskuko matematika-papiro
e robota aldono de: gl:Papiro de Moscova
Linio 30: Linio 30:
[[fa:پاپیروس ریاضی مسکو]]
[[fa:پاپیروس ریاضی مسکو]]
[[fr:Papyrus de Moscou]]
[[fr:Papyrus de Moscou]]
[[gl:Papiro de Moscova]]
[[id:Papirus Matematika Moskwa]]
[[id:Papirus Matematika Moskwa]]
[[it:Papiro di Mosca]]
[[it:Papiro di Mosca]]

Kiel registrite je 02:39, 26 jun. 2012

Detaloj de Moskva Papiruso (tasko 14)

La Moskva matematika papiruso estas malnov-egipta papiruso kun matematika enhavo, kiu entenas kolekton de entute 25 kalkultaskoj. Ĝi longas 5,44 m kaj larĝas nur 8 cm, estas datita je jaro 1850 a.K. kaj estas krom la Papiruso Rhind unu el la plej gravaj historiaj fontoj pri Matematiko en malnova Egiptujo.

Historio

La papiruson malkovris, aĉetis en 1893 la rusa egiptologo Vladimir Goleniŝĉev en Egiptio kaj venas originale el Dra Abu el-Naga ĉe Tebo. La rusa egiptologo veturis 60-foje en Egiption, dume li neniam faris elfosadojn, sed donacis sian tutan antikvan kolektaĵon en 1911 al la Puŝkin-muzeo en Moskvo, kie nun estas rezervata sub numero 4676.

Enhavo

La papiruso estas verkita en hierata skribo, kies traduko estis publikigita en 1930 fare de Vasilij Struve kaj Boris Turajev.

La papiruso entenas 25 matematikajn taskojn, kiuj ne estas sisteme ordigitaj kiel ĉe Papiruso Rhind. Pro tio Gabriele Höber-Kamel taksas la papiruson speco de „ekzamenlaboro“ kaj apogas sian hipotezon unuflanke per – kompare al aliaj matematikaj papirusoj – la relativa malgranda nombro de taskoj kaj aliflanke la ekzistantaj rimarkoj malantaŭ la taskoj, kiuj estas tradukeblaj: „Vi tion ĝuste elpensis“.

Literaturo

  • Wassili Wassiljewitsch Struwe, Boris Turajew: Mathematischer Papyrus des Staatlichen Museums der Schönen Künste in Moskau. Quellen und Studien zur Geschichte der Mathematik, Astronomie und Physik, A, Bd.1, J. Springer, Berlin 1930
  • Hans Wußing: 6000 Jahre Mathematik. Springer, Berlin u. a. 2008. ISBN 978-3-540-77189-0, S. 119-121

Rete