Gustaf Gründgens: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Eskimbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: fr
FlaBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: sv
Linio 33: Linio 33:
[[nl:Gustav Gründgens]]
[[nl:Gustav Gründgens]]
[[pt:Gustaf Gründgens]]
[[pt:Gustaf Gründgens]]
[[sv:Gustaf Gründgens]]

Kiel registrite je 23:50, 6 mar. 2006

Kino > Aktoroj > Gustaf GRÜNDGENS < Teatro


Gustaf GRÜNDGENS [gustaf grindgens] (naskiĝis la 22-an de decembro, 1899, mortis la 7-an de oktobro, 1963) estis germana aktoro, reĝisoro kaj intendanto.

Naskiĝinte en Duseldorfo, li dum la Unua Mondmilito faris siajn unuajn spertojn kiel aktoro en fronta teatro. En la jaro 1918 li fariĝis ĝia estro, kaj li gardis tiun ĉi postenon eĉ post la milito, kiam la teatro - je la nomo Burgtheater Thale - plu ekzistis.

En 1922 Gründens transloĝiĝis al Berlino kaj jaron poste al Hamburgo, kie li agis en la teatro Kammerspiele. Li tiutempe lernis prezenti aron da klasikaj kaj modernaj roloj, kaj en la jaro 1924 li unuafoje agis kiel reĝisoro, inter alie en la surscenigo de la teatraĵo Anja und Ester de Klaus MANN. En la ĉefaj roloj krom Gustaf Gründgens videblis Klaus Mann, lia fratino Erika MANN kaj Pamela WEDEKIND. Gründgens en la jaro 1926 edziĝis al Erika Mann, sed tri jarojn poste la paro disiĝis. Lia dua edzino fariĝis la aktorino Marianne HOPPE.

Ekde 1929 li elprovis sin kiel reĝisoro de operoj kaj kiel kabaredisto. Krome li aperis en kelkaj filmoj, ekz. en M - eine Stadt sucht einen Mörder (1931; reĝisoro: Fritz LANG).

En 1932 Gründgens eklaboris en la Berlina Preußisches Staatstheater. Unu el liaj unuaj roloj estis tiu de Mefisto en la dramo Faust de Goethe.

Liaj opinioj pri la nazia regantaro estis ambivalencaj. Li restis en Germanio kaj eĉ aperis en propagandaj filmoj, kiel ekz. Ohm Krüger (1941). Tamen li ankaŭ partoprenis en filmoj kiel Tanz auf dem Vulkan (1938), kiu estas konsiderata unu el la plej reĝim-kritikaj filmoj de tiu tempo.

Klaus Mann en la jaro 1936 en sia ŝlosilromano Mephisto (iom vualite, sed klare rekoneble) priskribis la karieron de Gustaf Gründgens dum la nazia epoko. La romano dum longa tempo en Germanio estis malpermesita. Nur en la jaro 1980 aperis noveldono kaj filmigo, kun Klaus Maria BRANDAUER en la ĉefrolo.

Ekde 1937 la kariero de Gustaf Gründgens prosperis. Li fariĝis estro de la Preußisches Staatstheater, krome li gajnis renomon kiel filmreĝisoro.

La tempon de 1945 ĝis 1946 li pasigis en soveta aresto. Poste pluraj kolegoj defendis liajn agojn dum la nazia epoko, kaj li defendis inter alie la reĝisoron Veit HARLAN, kies filmo Jud Süß estas konsiderata unu el la plej teruraj propagandaj filmoj por la nazia reĝimo.

Ekde 1946 Gustaf Gründgens denove agadis por la teatro, komence en la ruse okupata parto de Berlino. De 1947 ĝis 1951 li estis ĉefintendanto en Duseldorfa teatro, kaj ekde 1955 li okupis saman okupon en Hamburgo.

En 1960 li adaptis sian surscenigon de Faust por filmo. Will QUADFLIEG prezentis la rolon de Faust kaj Gründgens denove aperis kiel Mephisto.

En 1963 Gustaf Gründgens mortis de veneniĝo en Manilo, Filipinoj. Ĝis nun ne estas klare, ĉu lia morto estis akcidento aŭ suicido.