Joaquim Maria Machado de Assis: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 70: Linio 70:
[[Kategorio:Machado de Assis|*]]
[[Kategorio:Machado de Assis|*]]
{{LigoElstara|pt}}
{{LigoElstara|pt}}

{{DEFAULTSORT:Machado de Assis}}



[[ca:Machado de Assis]]
[[ca:Machado de Assis]]

Kiel registrite je 22:31, 26 jun. 2012

Joaquim Maria
Machado de Assis
Fondinto de la Brazila Beletristika Akademio
Naskiĝo 21-an de junio 1839
en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Morto 29-a de septembro 1908
en Ŝablono:Flagicon Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Nacieco brazilano
Sukcesis kiel
  • romanisto
  • rakontisto
  • teatra verkisto
  • kronikisto
  • poeto kaj ĵurnalisto
Reprezentaj verkoj Dom Casmurro kaj Postmortaj rememoroj de Brás Cubas
vdr

Joaquim Maria MACHADO de ASSIS [ĵoakim maria maŝadŭ djasiz] (naskiĝis en la 21-a de junio 1839, en Rio-de-Ĵanejro, kaj mortis en la 29-a de septembro 1908, en tiu sama urbo) estas brazila romanisto, rakontisto, teatra verkisto, kronikisto, poeto kaj ĵurnalisto. Li estas la fondinto de la Seĝo 23 de la Brazila Beletristika Akademio, por kiu elektis kiel patronon la verkiston José de Alencar (1829-1877), amiko mortinta ĉirkaŭ dudek jaroj antaŭ la fondo de la akademio. Machado de Assis okupis dum pli ol dek jaroj la prezidon de tiu institucio, kiun oni pasis ankaŭ nomi Domo de Machado de Assis.

Verko

Machado de Assis okupas en la brazila literaturo honoran postenon. Mestizo, li rompadis ĉiajn barojn, kiuj lin ĉirkaŭis dum tridek jaroj da fekunda laborado. Estis ja longa novictempo pasinta inter pluraj malesperoj kaj malmultaj ĝojoj, dum kiu la spirito de Machado de Assis akiris la plej bonan harditecon por firmiĝis, en 1879, ĉe la plej alta rango en beletristiko, okupante la gravan postenon de verkisto, en kiu kristaliĝas skoloj kaj literaturaj tendencoj.

Li estis romantikulo, tamen ĉiam kun la pordo malfermita al la flanko de realisma observado; ia psikologo kun vualitaj ironioj kaj trankvila pesimismo.

Romanoj

  • Ressurreição ("Releviĝo", ne tradukita) (1872)
  • A Mão e a luva ("La mano kaj la ganto", ne tradukita) (1874)
  • Helena ("Helena", ne tradukita) (1876)
  • Iaiá Garcia ("Iaiá Garcia", ne tradukita) (1878)
  • Memórias póstumas de Brás Cubas ("Postmortaj rememoroj de Brás Cubas", jam tradukita) (1881)
  • Quincas Borba ("Quincas Borba", ne tradukita) (1891)
  • Dom Casmurro ("Dom Casmurro", jam tradukita) (1899)
  • Esaú e Jacó ("Esauo kaj Jakobo", ne tradukita) (1904)
  • Memorial de Aires ("Memorigaĵo de Aires", ne tradukita) (1908)

Rakontaroj

  • Contos fluminenses ("Rakontoj de Rio-de-Ĵanejro") (1870)
  • Histórias da meia-noite ("Noktomezaj historioj") (1873)
  • Papéis avulsos ("Senkolektaj paperoj") (1882)
  • Histórias sem data ("Sendataj historioj") (1884)
  • Páginas recolhidas ("Kunigitaj paĝoj") (1899, 1937)
  • Várias histórias ("Pluraj historioj") (1896)
  • Relíquias de casa velha ("Relikoj de malnova hejmo") (1906)

Kronikoj

  • Crônicas
  • A Semana

Poezio

  • Poesias

Teatraĵoj

  • Teatro
  • Crítica Literária
  • Crítica Teatral

Korespondaĵoj

  • Correspondência

En Esperanto

Ŝablono:LigoElstara