Frits Zernike: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: sr:Фриц Зернике
Linio 56: Linio 56:
[[sk:Frits Zernike]]
[[sk:Frits Zernike]]
[[sl:Frits Zernike]]
[[sl:Frits Zernike]]
[[sr:Фриц Цернике]]
[[sr:Фриц Зернике]]
[[sv:Frits Zernike]]
[[sv:Frits Zernike]]
[[sw:Frits Zernike]]
[[sw:Frits Zernike]]

Kiel registrite je 08:19, 27 jun. 2012

Frits Zernike

Frederik (Frits) ZERNIKE (naskiĝis en Amsterdamo la 16-an de julio 1888; mortis la 10-an de marto 1966) estis fizikisto nederlanda, premiito de la Premio Nobel de Fiziko en 1953 pro sia invento de la fazokontrastmikroskopo, ilo kiu ebligas esploron de la interna strukturo de la ĉeloj sen neceso kolorigi kaj do mortigi la ĉelojn.

Inter aliaj kontribuoj, li laboris pri la polinomoj de Zernike, matematika tekniko uzita nun en optikaj sistemoj por neniigi la aberacion.

Vivo

Frits Zernike estis la dua el ses gefiloj de Carl Frederick August Zernike kaj de Antje Dieperink, ambaŭ instruistoj pri matematiko; Frits havis la saman pasion pri fiziko kiel sia patro. Li studis kemion (kiel ĉeffakon), matematikon kaj fizikon en la universitato de Amsterdamo. En 1912, li ricevis premion pro siaj laboroj pri opalescenco de gasoj. En 1913 li iĝis helpanto de Jacobus Kapteyn en la astronomilaboratorio de la universitato de la Regna Universitato de Groningen. En 1914, li kontribuis kun Örnstein al estigo de la rilato de Örnstein-Zernike en la teorio de la kritika punkto. En 1915, li eklaboris pri teoria fiziko en la sama universitato kaj en 1920 li estis nomumita profesoro pri teoria fiziko. En 1930, esplorante la spektrajn liniojn li malkovris ke la fantomaj linioj, kiuj troviĝas je ĉiu flanko de la unua linio de la spektroj kreitaj per difraktokrado, havas fazon ortan (je 90 gradoj) kompare al la primaraj linioj.

Dum la kongreso pri fiziko kaj medicino de Wageningen en 1933 Frits Zernike priskribis unuafoje sian fazokontrastteknikon pri mikroskopo. Li plivastigis sian metodon por testi la kvaliton de konkavaj speguloj. Lia malkovro estis la bazo por la unua fazokontrastmikroskopo, konstruita dum la Dua mondmilito.

La universitata komplekso norde de la urbo Groningen estas nomita laŭ li (parko Zernike), kiel ankaŭ la luna kratero Zerniko kaj la asteroido 11779 Zernike.

Eksteraj ligiloj