Nordokcidenta Pasejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: zh-classical:西北水道 estas artikolo leginda
TjBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: oc:Passatge dau Nòrd-Oèst
Linio 44: Linio 44:
[[nl:Noordwestelijke Doorvaart]]
[[nl:Noordwestelijke Doorvaart]]
[[no:Nordvestpassasjen]]
[[no:Nordvestpassasjen]]
[[oc:Passatge dau Nòrd-Oèst]]
[[pl:Przejście Północno-Zachodnie]]
[[pl:Przejście Północno-Zachodnie]]
[[pt:Passagem do Noroeste]]
[[pt:Passagem do Noroeste]]

Kiel registrite je 16:39, 28 jun. 2012

Hodiaŭaj ŝipvojoj tra la nordaj marakvoj

La Nordokcidenta pasejo estas -ankaŭ historie fama - marvojo apud nordaj partoj, inter insuloj de Kanado sur la Glacia maro, kiu interligas la Atlantikon kaj la Pacifikon. La trovo de la pasejo estis longtempe grava celo de la esploraj ŝipistoj.

La pasejo troviĝas 800 km norde de la norda poluscirklo kaj 2000 km-ojn sude de la Norda Poluso. La pasejo longas inter insuloj de Kanado tra 1450 km tra maraj kanloj kaj terkoloj. La pasejo komenciĝas norde de la Baffin-insulo kaj finiĝas en la Beaufort-maro.

La unua ekspedicio por trovi la pasejon okazis jam en 1497 (Giovanni Caboto), provis ĝin trovi ankaŭ Jacques Cartier, Francis Drake, Martin Frobisher, James Cook, sed sensukcese. Mortis dum la esploro Humphrey Gilbert (1583) dum reveturo, Henry Hudsont kaj lia filo (1611) dum esploro la ribelantaj matrosoj lasis ilin en boato.

La spertoj pri la pasejo malrapide kolektiĝis helpe al maraj esploroj de John Davis, William Baffin, John Ross, William Parry, Frederick William Beechey, George Back, teraj ekspedicioj de Henry Kelsey, Samuel Hearne, Alexander Mackenzie.

La plej grandan perdon suferis la esploroj, kiam en 1845 malaperis du ŝipoj de la brita Reĝlando (Erebus kaj Terror, gvidanta de John Franklin kaj 129 personoj). Ilin serĉis Robert McClure de okcidento, sed kaptis ĝin la glacio por du jaroj (liberiĝis en 1854).

Adolf Erik Nordenskiöld estis la unua persono (kiel gvidanto de sveda-rusa ekspedicio), kiu sukcesis en 1878–79 trapasi la pasejon. La fina konkero de la pasejo estas ligita al norvega polusesploristo Roald Amundsen, kiu en 1906 sukcese traŝipis la pasejon. La veturo daŭris tri jarojn kun la ŝipo Gjöa (Gjøa) (47-tuna, trakonstruita haringĉasa ŝipo). La unua traveturo ene de unu sezono okazis en 1944, kiam Henry A. Larsen, kanada serĝento trapasis per skunero.

En 2007, la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA) anoncis, ke laŭ satelitaj bildoj, la Pasejo estas unuafoje tute senglacia pro tutmonda varmiĝo. La ESA observas per satelitoj la Pasejon ekde 1978. Laŭ la informado de ESA, dum la lastaj dek jaroj malpliiĝis la glaciaro kun averaĝe jare 100.000 kvadrataj kilometroj, sed en 2007 okazis grandega malpliiĝo kun 1 milionoj da kv. k. en, tiel la Pasejo estis tute traŝipebla.

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda