Palos de la Frontera: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: uk:Палос-де-ла-Фронтера
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: uz:Palos de la Frontera
Linio 50: Linio 50:
[[tr:Palos de la Frontera]]
[[tr:Palos de la Frontera]]
[[uk:Палос-де-ла-Фронтера]]
[[uk:Палос-де-ла-Фронтера]]
[[uz:Palos de la Frontera]]
[[vi:Palos de la Frontera]]
[[vi:Palos de la Frontera]]
[[war:Palos de la Frontera]]
[[war:Palos de la Frontera]]

Kiel registrite je 04:07, 2 jul. 2012

Palos de la Frontera estas urbo en la provinco Onubo en la lando Hispanio. En la jaro 2006 la loĝantaro estis 8.415. Ĝia surfaco estas 50 km², do ĝia loĝantara denseco estis 168,3 loĝ/km². Ĝi situas sur 37º 14' N, 6º 53' O, 23 metroj sur la marnivelo kaj 14 kilometroj de la provinca ĉefurbo, Onubo, je la maldekstra de la Tinto rivero, tre proksime de la enflueco kaj de la uniigo kun la Odiel rivero.

Historio

La plej fama momento de la historio de Palos de la Frontera estas kiam Kristoforo Kolumbo eliris el tie ĉi por sia unua vojaĝo al Ameriko.

Vidindaĵoj

Preĝejo de Sankta Georgo
Statuo de Martín A. Pinzón.
La Fontanilla, en Palos.
Monaĥejo de La Rábida
kopiaĵoj de «Las tres Carabelas» en el Muelle de las Carabelas de Palos.

Inter ĝiaj monumentoj, indas vidi la preĝejon de Sankta Georgo (gotika-mudeĥara, kiu havas mudeĥaran pordon kiu nomiĝas "la pordon de la gefianĉoj". Ene oni povas rigardi anglan alabastron de la 13-a jarcento, ceramikan retablon de Toskano de la 17-a jarcento kaj fresko-pentraĵojn de la 16-a jarcento. Apud ĉi tiu konstruaĵo, troviĝas la restaĵoj de la malnova kastelo de Palos.

Estas ĉi tie ankaŭ statuo de Martín Alonso Pinzón, kunulo de Kolumbo en la unua vilaĝo kaj reginto de la urbo. En la dom-muzeo de Martín Alonso Pinzón, oni povas rigardi ilojn por navigi, pentraĵojn kaj mapojn rilataj al la vojaĵo. Nuntempe, se oni volus ĝin viziti, devas kontakti unue la urbo-domon.

En la eliro de Palos oni alvenas al la fontano nomata Fontanilla. Apud ĝi estis la haveno de la vojaĝo de Kolumbo. El tiu fonto, oni diras, la tri karabeloj proviziiĝis per akvo.

En la vojo al Onubo, oni trovas la monaĥejo de La Rábida, unu el la plej belaj lokoj en la vilaĝo, kaj ene estas la monaĥejo de franciskanoj, kie oni planis la unuan alamerikan vojaĝon. Speciale vizitinda estas ĝia mudeĥara preĝejo.

Estas ankaŭ vizitinda la botanika parko José Celestino Mutis, kiu enhavas lokajn kaj amerikajn speciojn, kaj, ne malproksime, estas la monumento al la Malkovrintoj. Inter la parko kaj la monumento estas avenuo, kun la blazonŝildoj de la amerikaj landoj. Proksime, kopio de la tri karaveloj estas tie.

Palos kaj Esperanto

Dum julio de 2007 okazis la 66a Hispana kaj 12a Andaluzia Esperanto-Kongresoj.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara