X-sistemo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
RedBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota forigo de: de:Esperanto-Rechtschreibung#Das X-System
Linio 76: Linio 76:
[[br:Lizherenneg an esperanteg#Ar sistem X]]
[[br:Lizherenneg an esperanteg#Ar sistem X]]
[[ca:Convenció X]]
[[ca:Convenció X]]
[[de:Esperanto-Rechtschreibung#Das X-System]]
[[en:Esperanto orthography#X-system]]
[[en:Esperanto orthography#X-system]]
[[es:Convención x]]
[[es:Convención x]]

Kiel registrite je 21:04, 2 jul. 2012

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la sistemo por enmeti supersignajn literojn. Por informoj pri la aliaj signifoj, vidu la artikolon Fenestra Sistemo X.

X-sistemo (aŭ x-kodoiksokodo) estas surogata skribosistemo por Esperanto. En tiu sistemo oni prezentas la supersignajn literojn per la jenaj kodoj (kun ekzemploj):

  • cx (cxemizo = ĉemizo)
  • gx (gxi = ĝi)
  • hx (monahxejo = monaĥejo)
  • jx (ajxo = aĵo)
  • sx (sxipo = ŝipo)
  • ux (aux = aŭ)

Pro tio, ke la interreto estis origine konstruita en la angla, ĝi bone subtenas la 26 anglajn literojn, sed ne la aliajn literojn de aliaj lingvoj. Tial la x-sistemo estas universale videbla kaj traktebla -- per TTT-legilo, retpoŝtilo, ktp.

La moderna solvo en la Interreto por ne-anglalingvaj skribsistemoj estas Unikodo. Jam de pluraj jaroj ĉiuj gravaj TTT-programoj subtenas ĝin, kaj la subteno rapide fariĝas tute universala. Por statistiko vidu ĉe Esperanto.

Argumentoj por X-sistemo

  • Ĝi estas legebla sen ŝanĝo al la tiparo de la legilo aŭ komputilo.
  • Ĝi estas facile konvertebla al iu ajn alia sistemo, krom kiam enmiksiĝas nacilingvaj vortoj kun ekzemple ux, kiu ne estu konvertata al ŭ. (Pri solvoprovo per w vidu sube.)
  • Ĝi estas la plej populara surogata metodo ĉe kiu ne eblas misinterpretoj (en la verŝajne pli populara Fundamenta H-sistemo eblas misinterpreto de "au" kiel "aŭ" ekzemple en "praulo").
  • Ĝi estas facile tajpebla.
  • Ĝi estas facile serĉebla per serĉilo.
  • Aŭtomata vicigo de Esperantaj vortaroj, ekzemple en Microsoft Excel, funkcias ĝuste nur en x-sistemo. En aliaj sistemoj ne.

Argumentoj kontraŭ X-sistemo

  • Ĝi ne estas internacia.
  • La popoloj de la mondo ne povas aŭtomate ĝin kompreni.
  • Ĝi aspektas "malbela" (laŭ iuj). Ekzemplo: gxi sxangxigxas (= ĝi ŝanĝiĝas)
  • Ĝi aldonas strangecon al Esperanto (neniu alia lingvo uzas x-ojn ĉi tiel, sed kompreneble ankaŭ neniu alia lingvo uzas esperantajn ĉiujn ĉapelitajn literojn por la samaj sonoj).
  • Kelkaj ne-esperantaj nomoj enhavas la latinan literon x. (Ekzemple, multaj francaj nomoj finiĝas per ux.) Tio kaŭzas problemojn por la x-sistemo nur rilate al aŭtomata konverto al alia sistemo kiel unikodo. Kelkaj uzantoj de la x-sistemo skribas w (por ŭ) anstataŭ ux por eviti tiajn miskomprenojn kaj samtempe iom plifaciligi legadon. Sed eĉ tiam povas esti problemoj pri aŭtomata konvertado (de tradukiloj aŭ de entajpiloj), kiam temas pri nacilingvaj nomoj kun la litero w. Por solvi la problemon ekzistas kelkaj aliaj variaĵoj de la x-sistemo, kiel ekzemple uzo de vx anstataŭ ux.

Komputiltaŭga solvo

Senproblema komuputiltaŭga solvo estas tiu uzata de la Vikipedio laŭ kiu oni duobligas la ikson (x) kiam oni volas skribi ikson post c, g, h, j, su. Belan aspekton la solvo evidente ne havas.

Kiun skribsistemon elekti?

Ĉiu homo rajtas mem elekti kiun el tri ekzistantaj skribsistemoj li uzu por tajpi en Esperanto: Unikodon, H-sistemon proponitan de Zamenhofo kaj surogatan sistemon uzante X-skribon, ^-antaŭ- kaj postmetadon. Neniu homo rajtas altrudi ajnan skribon al alia homo. Tamen oni konsideru sekvajn punktojn:

  1. kiam ajn eblas, ĉapelitaj estas la plej bona solvo;
  2. kiam ili ne eblas, la sola "oficiala" alternativo (t.e., la sola menciata en la tuto de Fundamento kaj Aldonoj) estas la H-sistemo;
  3. tiu lasta tamen ne estas ideale oportuna por perkomputila konvertado al ĉapelitaj, kaj pro tio estis proponata la X-sistemo;
  4. pri interna reprezentado de ĉapelitaj literoj en komputila memoro nenion diras la Fundamento; pri la alfabeto ĝi nur mencias, unuflanke kiel elparoli la diversajn literojn, kaj aliflanke kiel skribi aŭ presi ilin sur paperon (aŭ sur lernejan nigran tabulon, komputilan ekranon, k.s.).

Jen eltiro el la oficiala deklaro "Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio" de la Akademio de Esperanto en Oficialaj Informoj numero 6 2007 01 21: "Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ĝustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj."

Resumo

La H-sistemo estas sendube laŭfundamenta ortografia varianto, sed kiel entajpa kodo ĝi havas malavantaĝojn.- La X-sistemo estas oportuna entajpa kodo, sed kiel memstara ortografio ĝi ne estas fundamentokonforma.

X-sistemo estas uzata en la Esperanta fako de Vikipedio por redakti paĝojn, do kiel nura entajpa kodo, sed ne kiel memstara ortografio. La Vikipedio aŭtomate transkodas tekston skribita en X-kodo al ĉapelita teksto.

Rimarkoj

La malavantaĝo de la H-sistemo, ke komputiloj povas miskompreni kaj mistrakti vortojn, estas tre malgranda, ĉar ekzistas nur tre malmultaj tiaj vortoj, entute nur malpli ol 50. Komputila sistemo povas enhavi vortaron, kiu aŭtomate identigas tiajn vortojn kaj ĝuste pritraktas ilin.

La granda plimulto de la lingvoj uzantaj la latinan alfabeton uzas ĝin kun aldonaj literoj kun diakritaj signoj. Fakte estas ĉiuj lingvoj escepte la angla, la latina kaj eble manpleno de aliaj. Ili ĉiuj bezonas sistemojn por skribi korekte per komputiloj. Kie Esperanto fakte aŭ ŝajne havas specialajn problemojn, ni klopodu plirapidigi progreson al komforta uzo de la unikodo.

X-sistemo en popularkulturo

La Esperantobando Dolchamar skribis sian nomon x-sisteme ĝis 2003, kiam ĝi ŝanĝis la konvencion al h-sistemo. La unua produktaĵo de la bando nomiĝas Kun ikso.

Eksteraj ligiloj

greke Konvertilo de x-sistemo al unikodo en ajna retpaĝo per senpaga Ĵavoskripto (kontrolita en diversaj kroziloj; bone pri xx; bone pri entajpa pozicio) greke [1] en retpaĝo per Ĵavoskripto (Simila programo estas Ĉi-tie.) greke Unikodo kaj Vindozo greke Klavarprogramoj por Vindozo greke Unired greke Ek! - por Vindozo greke SCIM - por Linukso¤ greke IBus - por Linukso¤ greke Amiketo - por Vindozo, Linukso kaj Mak OS X greke Iksisma Manifesto (proponas ĝeneralan uzon de la x-sistemo kiel esperanta ortografio) greke "Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio" (deklaro de la Akademio de Esperanto de la 21-a de Januaro 2007)

¤ Notu: Ambaŭ SCIM kaj IBus dependas je m17n por funkcii. Kelkaj malnovaj versioj de Linukso jam entenas SCIM. Kelkaj pli novaj versioj (ekz., Ubuntu 10.04) jam entenas IBus. Kaze de dubo, uzu IBus (pli moderna, simpla, malpeza, kaj stabila ol SCIM).

-Ubuntu 10.04: Jam pretas entajpi x-sisteme per IBus. Simple iru al Sistemo > Preferoj > IBus preferoj > Enigmetodo, elektu "Esperanto x-sistemo (m17n)", kaj ĝuu.

-Ubuntu 11.04: Unue elŝutu "ibus-m17n" (ekz., per Synaptic). Poste simple iru al Sistemo > Preferoj > Klavaraj enigmetodoj > Enigmetodo, elektu "Esperanto x-sistemo (m17n)", kaj ĝuu.