Zibelo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: lez:Собол
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota modifo de: lez:Хундуз
Linio 60: Linio 60:
[[koi:Низь]]
[[koi:Низь]]
[[kv:Низь]]
[[kv:Низь]]
[[lez:Собол]]
[[lez:Хундуз]]
[[lt:Sabalas]]
[[lt:Sabalas]]
[[lv:Sabulis]]
[[lv:Sabulis]]

Kiel registrite je 09:21, 10 jul. 2012

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zibelo
Biologia klasado
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Zibelo (Martes zibellina) estas specio de marteso, rabobesto kun konusforma kapo kaj grandaj oreloj; ĝi havas densan, delikatan, silksimilan, brilan flavbrunan ĝis nigrabrunan hararon; brustmakulo estas blanka ĝis oranĝa.

La zibelo sin trovas en la Malgranda Ŝing'an- kaj Ĉangbaj-montaroj de nordorienta Ĉinio kaj ankaŭ en Mongolio, Koreio kaj Rusio. Ĝi estas mezgranda kun svelta kaj mola korpo, kaj ĝi havas mallongajn kaj dikajn krurojn. Vintre ĝia hararo estas longa, densa, mola kaj brila, sed ĝia hararo en somero estas multe malpli longa ol tiu en vintro. Ĝia korpo longas 35-53 centimetrojn kaj ĝia vosto 1119 centimetrojn kaj ĝi pezas 740-1.810 gramojn en vintro.

La zibeloj loĝas en densaj pinglo-foliaj arbaroj kaj en tiuj de pinglo-foliaj kaj fal-foliaj arboj en mikso sur ebenajoj kaj en montaraj regionoj. Anstataŭ fosi truon, ili nestas en arbotruo, sub radikoj aŭ inter gruzoj. La arbotruo okupita de la zibelino kun ties idoj ordinare estas 3,5 metrojn for de la tersurfaco. Ĝenerale ili aktivadas en nokto. Sed kiam mankas al ili nutraĵoj, ili iras serĉi manĝaĵojn ankaŭ en tago. En frosta kaj neĝa tago ili malofte forlasas sian neston. La zibelo estas facilmova kaj lerta en arbogrimpado. Ĝi vivas surtere en ordinara tempo kaj grimpas sur arbon nur kiam ĝi ĉaskaptas sciuron aŭ fuĝas de sia malamiko. Ili manĝas ĉefe diversajn musojn kaj aliajn malgrandajn ronĝulojn, kelkfoje leporojn, tetraojn kaj birdetojn; somere ili manĝas ankaŭ insektojn. Krom la supre menciitaj nutraĵoj, ili manĝas ankaŭ pinosemojn kaj berojn. Zibeloj pariĝas inter junio kaj aŭgusto. Post kiam la bestino gravedas 253-297 tagojn, ĝi naskas 1-5 idojn. La ĵus naskita zibelido kun vosto tri centimetrojn longa pezas 30-35 gramojn kaj longas 11-12 centimetrojn. La zibelino-patrino mamnutras siajn idojn unu kaj duonan monatojn. La felo de zibelo estas tre valora pro la densa, mola kaj brila hararo.

Vidu ankau: Amerika zibelo