Limeso (fortikaĵo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: pt:Limes (Império Romano)
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: pt:Limes
Linio 70: Linio 70:
[[no:Limes]]
[[no:Limes]]
[[pl:Limes]]
[[pl:Limes]]
[[pt:Limes (Império Romano)]]
[[pt:Limes]]
[[ro:Limes]]
[[ro:Limes]]
[[ru:Лимес]]
[[ru:Лимес]]

Kiel registrite je 22:18, 21 jul. 2012

Limeso
Monda heredaĵo

la rekonstruita kasteleto Saalburg apud Bad Homburg apartenis al la Ĝermania Limeso
Limeso de la romiaj provincoj Britannia, Germania Superior kaj Raetia (Muro de Hadriano kaj Ĝermania Limeso)
Lando  Britio
Tipo Kultura Heredaĵo
Kriterioj -
Fonto 430
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 49° 6′ 9″ N, 10° 34′ 42″ O (mapo)49.102368810.5783664Koordinatoj: 49° 6′ 9″ N, 10° 34′ 42″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1987 (Muro de Hadriano), 2005 (aldono de la Ĝermania Limeso)  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Limeso estas fortikita limo, kiu dum la romia epoko defendis la Romian Imperion kontraŭ norde loĝantaj triboj. Ĝi etendiĝas en Britio en la norda parto de la nuna Anglio (Muro de Hadriano) kaj en Ĝermanio oriente de la rivero Rejno kaj norde de Danubo (Ĝermania Limeso). Grandaj partoj de ĝi konserviĝis kaj konsistigas arkeologian monumenton. Aliaj partoj estis ekzemplocele rekonstruitaj.

La romiaj provincoj, kiujn protektis la Ĝermania Limeso, estis Germania Superior (Supra Ĝermanio) kaj Raetia. Kie ĝi renkontas la limon de la du provincoj, proksime de nuna urbo Lorch, ĝi abrupte ŝanĝas sian direkton (irante unuflanke al okcidento, aliflanke al sudo). Ĝia situo en tiu regiono ne estas tute klara. Tiu supraĝermania-retia limeso longas 548 kilometrojn.

rekonstruita turo ĉe limeso, proksime de Rheinbrohl (Germanio)

La Ĝermanian Limeson gardis ĉ. 900 gardoturoj kaj 120 fortikigitaj armeaj posteno (kasteletoj, latine castellum). Ĉe bona vetero oni vidis de ĉiu turo la du najbarajn kaj do povis sendi lumajn, fumajn, kornajn aŭ aliajn signalojn, precipe por disvastigi alarmon pro atakoj.

En la jaroj 259/260 alemanoj atakis la romiajn provincojn en Ĝermanio kaj konkeris la muron, kiu poste ne plu estis uzata. Post kelkaj jarcentoj eĉ homoj proksime loĝantaj ne memoris la iaman celon de la konstruaĵo.

mapo de la Ĝermania Limeso

Ekde la jaro 1987 la Muro de Hadriano estas monda kulturheredaĵo. La 29-a kunveno de la mondheredaĵa komitato de UNESKO, kiu okazis de la 10-a al la 17-a de julio 2005, je la 15-a de julio aldonis al tio ankaŭ la Ĝermanian Limeson, kreante transnacian mondan kulturheredaĵon.

Palisaro kaj ĉirkaŭfosaĵo de la Ĝermania Limeso en la muzea romia fortikaĵo Saalburg ĉe Bad Homburg (Germanio)

Eksteraj ligiloj

greke paĝoj pri la limeso en Nederlando greke paĝoj pri la limeso en Germanio greke la germania limesa komisiono greke pliaj ligiloj pri la temo