Sorio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e robota aldono de: uz:Soria |
e r2.7.3) (robota aldono de: kk:Сория |
||
Linio 178: | Linio 178: | ||
[[ja:ソリア]] |
[[ja:ソリア]] |
||
[[jv:Soria]] |
[[jv:Soria]] |
||
[[kk:Сория]] |
|||
[[ko:소리아]] |
[[ko:소리아]] |
||
[[lad:Soria]] |
[[lad:Soria]] |
Kiel registrite je 21:52, 23 jul. 2012
Sorio | |||
hispane: Soria | |||
urbo | |||
Sorio
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Soria | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | Provinco de Sorio | ||
Historia regiono | Numanco | ||
Montaro | Ibera montaro | ||
Memorindaĵoj | Monaĥejo de San Juan, Kunkatedralo de Sorio, Ermitejo de San Saturio | ||
Muzeo | Muzeo Numantino de Soria | ||
Rivero | Doŭro | ||
Situo | Sorio | ||
- alteco | 1 065 m s. m. | ||
- koordinatoj | 41° 46′ 00″ N 02° 28′ 00″ U / 41.76667 °N, 2.46667 °U (mapo) | ||
Areo | 272,00 km² (27 200 ha) | ||
Loĝantaro | 39 528 (2005) | ||
Denseco | 145,32 loĝ./km² | ||
Fondo | 4-a jarcento a.K. | ||
- reloĝigo | 1110 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 42001- 42005 | ||
ISO 3166-2:ES | ES-SO | ||
Situo de Sorio enkadre de Hispanio
| |||
Situo enkadre de Provinco de Sorio
| |||
Vikimedia Komunejo: Soria | |||
Retpaĝo: www.ayto-soria.org | |||
Sorio (Soria hispane; [sorja]) estas urbo de Hispanio en la norda parto de la centra ebenaĵo de tiu lando, en la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono.
La urbo
Sorio situas ĉe la rivero Doŭro, kaj havas 37.200 loĝantojn (hispanana oficiala statistikaĵo - jaro 2005).
Proksime al la urbo troviĝas la restaĵoj de malnova urbo, Numantia, kiu batalis dum jaroj kaj pereis en la konkero fare de la romianoj. Ekzistas samnoma muzeo pri tiu rezisto kaj pri prahistorio de la provinco, kiu estis inaŭgurita de la reĝo Alfonso la 13-a. La futbalklubo de la urbo nomiĝas Numancia je memoro de Numanco.
En la urbo, loĝis kaj laboris la poeto Antonio Machado kiel franca instruisto dum kelke da tempo, kiu estis tre influita de la tiea pejzaĝo. Nuntempe, la gimnazio, kie laboris Machado, havas lian nomon. Pro sia rilato kun Machado, Sorio ĝemelurbiĝis kun la franca urbo Collioure, kie estas enteriga la poeto.
Historio
La origino de la urbo estas en la reloĝigo, kiun faris la reĝo Alfonso la 1-a "la militisto", al la jaro 1110, konkerinte ĉi tiujn terojn al la islamanoj. Tamen, post la rekonkero, la urbo daŭris en milito inter la reĝlandoj kristanaj pro sia strategia situo. Post malmulte da tempo, la reĝo Alfonso la 8-a, "la Imperiestro", igis Sorion parto de la Kastilia Reĝlando.
Sorio helpis Alfonson la 8-an en milito kontraŭ la Reĝlando de Leono, kaj la reĝo dankis ĝin donante privilegiojn por la urbo.
Je la komenco de la 13-a jarcento, la komerco en la urbo estis en la manoj de la judoj, kaj la urbo ĝuis periodon da ekonomia prospereco. Tiu aspekto, kaj la ĉelima situo de la urbo, pligrandigis la gravecon de Sorio. Tiam, la urbo ankaŭ eniris "La Meston" (hispane La Mesta, nacia konsilistaro de ŝafistoj) ek ĝia komenco.
Dekadenco
En 1492, la dekreto de forpelo de la judoj, ĝi alportis la ekonomian kaj socian dekadencon de Sorio. Dum la reĝado de la Katolikaj Gereĝoj interrompis la historian rakonton de Sorio ĉar post la kuniĝo de la reĝlandoj de Aragono, Nafaro kaj Kastilio la urbo ĉesis esti strategia enklavo.
Gravaj festoj
Ĉi tiu urbo havas siajn grandajn festojn la lastajn tagojn de Junio, kaj ili estas nomataj "Festoj de sankta Johano". Malgraŭ tiu nomo, la origino de la festoj estis tre antaŭa al la katolikismo. La kernaj ingrediencoj de tiuj festotagoj estas suno, vino kaj taŭroj. La festoj de sankta Johano daŭras kvin tagojn, kaj ĉiam komencas merkredon (nomata "de la parolado") kaj finiĝas lundon (nomata "de la dancoj"). Estas tamen aliaj tagoj, kiujn oni dediĉas al preparado de la gravaj kvin tagoj. Ili signifas multe por la plejmulta loĝantoj de Sorio.
Sankta Johano ne estas la sankta patrono de Sorio; tiu estas sankta Saturio, kiu havas ankaŭ siajn festotagojn la unuaj tagoj de oktobro.