Ponto Rialto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e r2.7.2) (robota aldono de: ko:리알토 교
Linio 41: Linio 41:
[[it:Ponte di Rialto]]
[[it:Ponte di Rialto]]
[[ja:リアルト橋]]
[[ja:リアルト橋]]
[[ko:리알토 교]]
[[nl:Rialtobrug]]
[[nl:Rialtobrug]]
[[no:Rialtobroen]]
[[no:Rialtobroen]]

Kiel registrite je 13:18, 19 aŭg. 2012

Ponte di Rialto (itale: ponto de Rialto) estas unu el la kvar pontoj, kiuj transas la akvovojon Canal Grande en Venecio. Ĝi estas la plej centra, la plej malnova kaj sendube la plej fama inter la pontoj. Ĝian nunan nomon donis la subkvartalo Rialto, oriente de ĝi.

La unua transirejo de Canal Grande estis barka ponto, konstruita en 1181 de Nicolò Barattieri (kiu starigis ankaŭ la du kolonojn de la Marka Placo). Ĝi nomiĝis "monera ponto", kredeble pro la proksimeco al via della Zecca (= strato de la monerfarejo).

La kreskanta graveco de la bazaro de Rialto sur la orienta flanko de la kanalo kreskigis la trafikon sur la flosanta ponto. Ĉirkaŭ 1250 ĝi estis anstataŭigita per ligna ponto. Ĝia strukturo konsistis el du deklivaj ramploj, kiuj atingis centran moveblan sekcion, leveblan por ebligi la trapason de altaj ŝipoj. Pro sia ligiteco al la bazaro la ponto ricevis la novan nomon Ponte di Rialto. En la unua duono de la 15-a jarcento oni konstruis laŭ la flankoj de la ponto du vicojn de vendejoj, kiujn la ŝtato luigis al komercistoj. La enspezoj kontribuis al la zorgado pri la ponto.

Daŭra zorgado necesegis por konservi la lignan strukturon. En 1310 la ponto parte forbrulis dum ribelo gvidata de Bajamonte Tiepolo. En 1444 ĝi subfalis sub la pezo de homamaso, kiu venis por spekti paradon de barkoj. Plian fojon en 1524 ĝi subfalis.

En 1503 oni unuafoje proponis la konstruon de ŝtona ponto. En la sekvaj jardekoj oni esploris diversajn planojn. En 1551 la veneciaj aŭtoritatoj proklamis konkurson pri la rekonstruado de la ponto. Famaj arĥitektoj, ekzemple Jacopo Sansovino, Andrea Palladio kaj Jacopo Barozzi da Vignola prezentis projektojn laŭ klasika aliro, kun pluraj arkoj, kiujn oni taksis ne taŭgaj.

La nuna ŝtona ponto kun unu sola arko, desegnita de Antonio da Ponte, estis kompletigita en 1591. Ĝia strukturo tre similas tiun de la antaŭa ligna ponto: du deklivaj ramploj, kun vendejoj ambaŭflanke, atingas centran sekcion. La tuta ponto estas kovrita de portiko. Iuj konsidetis la projekton eĉ tro aŭdaca laŭ inĝeniera vidpunkto; laŭ arĥitekto Vincenzo Scamozzi la ponto estis disfalonta. Ĝi tamen ankoraŭ staras kaj iĝis unu el la arĥitekturaj simboloj de Venecio.

Legendo

Sur domo ĉe la ponto estas statuo de flugilhava virino, kiu sidas sur ardantaj karboj. Popola legendo diras, ke ŝi vetis, ke neniam oni povos konstrui ponton sur Canal Grande. Ŝi perdis la veton kaj nun eterne devas sidi sur ardantaj karboj.

Bildoj