Sekundo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: xmf:მერქა
e robota aldono de: pms:Second
Linio 116: Linio 116:
[[oc:Segonda]]
[[oc:Segonda]]
[[pl:Sekunda]]
[[pl:Sekunda]]
[[pms:Second]]
[[pnb:سکنٹ]]
[[pnb:سکنٹ]]
[[pt:Segundo]]
[[pt:Segundo]]

Kiel registrite je 21:12, 22 aŭg. 2012

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mezurunuo de tempo. Por informoj pri mezurunuo de anguloj, vidu la artikolon Arksekundo.

La sekundo (simbolo: s) estas la oficiala mezurunuo de tempo kaj unu el la sep bazaj unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj.

La nuna difino de sekundo devenas de la 13-a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj (okazinta en 1967 kaj 1968), kaj tekstas jene:

Citaĵo
 La tempodaŭro de 9 192 631 770 cikloj de la radiado kiun donas la transiro inter la du hiperfajnaj niveloj de la baza stato de atomo de cezio-133. 

Historio

Tempodaŭro de unu sekundo iĝis praktike mezurebla nur post la invento de pendola horloĝo en la 17-a jarcento, sed tiu mezurunuo estis uzata jam antaŭe en astronomiaj kalkuloj. La difino de sekundo longe estis bazita sur la koncepto tagnokto, dividata en 24 horojn kun po 60 minutoj, ĉiu kun po 60 sekundoj. Unu sekundo do estis, kaj por la ĉiutaga vivo daŭre estas, unu 86400ono de tagnokto.

Kun la evoluo de ĉiam pli precizaj mezuriloj kaj mezuraj metodoj, oni eltrovis, ke la turniĝado de Tero ne estas sufiĉe unueca kaj stabila, por ebligi science ekzaktan difinon de baza mezurunuo. En la 1950-aj jaroj oni tial transiris al difino bazita sur la astronomia tropika jaro, tio estas la daŭro de unu rondiro de Tero ĉirkaŭ Suno, ekde unu printempa ekvinokso al la sekva. La nova difino fiksis, ke unu tropika jaro (la jaro 1900, kun astronomie precizega difino pri la ekzakta tempopunkto) egalis al 31 556 925.9747 sekundoj.

En 1967 oni aprobis la nunan difinon, por kies praktika realigo oni bezonas atomajn horloĝojn. La baza difino restas sen ŝanĝoj, sed dum la jaroj ekestis precizigoj pri kondiĉoj de la mezurado. Unu el ili koncernas etajn korektojn bezonatajn, laŭ la ĝenerala teorio pri relativeco, pro efikoj de gravitodiferencoj inter diversaj lokoj sur Tero. La alian kondiĉon difinis, en 1997, la Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj: ĝi priskribis, ke la difino celas cezian atomon senmovan en temperaturo 0-kelvina.

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de sekundo (s) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuoj Dekoblaj unuoj
Valoro Simbolo Nomo Valoro Simbolo Nomo
10–1 s ds decisekundo 101 s das dekasekundo
10–2 s cs centisekundo 102 s hs hektosekundo
10–3 s ms milisekundo 103 s ks kilosekundo
10–6 s µs mikrosekundo 106 s Ms megasekundo
10–9 s ns nanosekundo 109 s Gs gigasekundo
10–12 s ps pikosekundo 1012 s Ts terasekundo
10–15 s fs femtosekundo 1015 s Ps petasekundo
10–18 s as atosekundo 1018 s Es eksasekundo
10–21 s zs zeptosekundo 1021 s Zs zetasekundo
10–24 s ys joktosekundo 1024 s Ys jotasekundo

Multoblojn kaj onojn de sekundo oni povas regule nomi aldonante SI-prefikson, sed tio estas plej ofte farata nur pri onoj de sekundo: ekz. milisekundo (ms) estas milono de sekundo, mikrosekundo (µs) estas milionono. Pli longaj tempoj estas ekz. kilosekundo (ks, 1000 s aŭ 16 minutoj 40 s) aŭ megasekundo (Ms, miliono da sekundoj, t.e. ĉ. 11 tagoj 14 horoj).

En la ĉiutago, oni tamen ĉefe uzas la tradiciajn mezurunuojn minuto (egala al 60 sekundoj) kaj horo (3600 sekundoj). Tiujn eblas ekzakte difini kiel multoblojn de sekundo. Sed se oni difinas ilin kiel 1440-onon kaj 24-onon de tago (aŭ tagnokto, iam ankaŭ nomata diurno), oni refoje renkontas la problemon pri rotacio de Tero. La tempunuo jaro estas plursenca kalendare, kaj ankaŭ astronomie ĝi havas diversajn difinojn. Fine, semajno kaj monato estas uzataj kiel tempunuoj precipe kiam temas pri kalendaraj dato-intervaloj.

Kromsekundoj

Pro la efektiva diferenco inter la tempodaŭroj 86400 sekundoj kaj unu turniĝo de Tero ĉirkaŭ sia akso, oni uzas tiel nomatajn supersekundojn, ekstrajn sekundojn aldonatajn al la Universala Tempo je certaj tempopunktoj, kio igas la koncernan tagnokton daŭri 86401 sekundojn. Ekde 1972, kiam oni enkondukis la sistemon de ekstraj sekundoj, ĝis la fino de 2008, supersekundo estis aldonita 23 fojojn, kio montras la malrapidiĝon de la tera turniĝado. Teorie eblas ankaŭ negativa supersekundo, t.e. tagnokto nur 86399-sekunda, se okazus rapidiĝo de Tero, sed io tia ne okazis ĝis nun. - La tuta sistemo de supersekundoj estas diskutata, kaj ekzistas propono tute forigi ĝin, kio signifus transiron al tempokalkulo plene difinita de la Internacia Atoma Tempo kaj principe sendependa de moviĝado de Tero.

Eksteraj ligiloj



Ŝablono:LigoLeginda