Klemento la 1-a: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: mzn:کلمنت
e robota aldono de: ml:ക്ലമന്റ്
Linio 99: Linio 99:
[[lv:Klements I]]
[[lv:Klements I]]
[[mk:Папа Климент I]]
[[mk:Папа Климент I]]
[[ml:ക്ലമന്റ്]]
[[ms:Paus Clement I]]
[[ms:Paus Clement I]]
[[mt:Papa Klement I]]
[[mt:Papa Klement I]]

Kiel registrite je 12:52, 23 aŭg. 2012

Klemento la 1-a
4-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo ???
Pontifiko de ĉ. 92
ĝis ĉ. 99
Antaŭulo Kleto
Sekvanto Evaristo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 99 (0099-11-30)
en Romo,  Romia Imperio
Morto ĉ. 99
en Ĥersoneso, Bospora Imperio (moderne Krimeo, Ukrainio)
Mortokialo ekzekuto per dronigo [#]
Tombo Baziliko de Sankta Klemento [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Patro Titus Flavius Sabinus [#]
Patrino Arrecina [#]
Gefratoj Titus Flavius Sabinus • Titus Flavius Clemens • Flavia Plautilla [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Klemento la 1-a, aŭ Klemento el Romo, naskiĝis ĉirkaŭ 50 en Romo; li mortis en 97, eble en Romo aŭ Krimeo. Li estis la 4-a episkopo de Romo, do iusence la kvara papo (post Sankta Petro, Lino kaj (Ana)kleto). Oni taksas, ke li oficis de la jaro 88 ĝis sia morto en 97. Li sukcesis konverti altrangajn romanojn, eĉ anojn de la imperiestra familio, al kristanismo.

Pliprecizigoj

Pri lia morto kuris tra jarcentoj malsamaj tradicioj, laŭ kiuj, eble, li estis martirigita sub la imperiestra regado de Nerva, aŭ ekzilita al Krimeo... Sed pri tradicioj ekkreiĝis ekde la kvara jarcento.

Por pli precizigi rilate lian pozicion en la posteuleco de Petro videblas la suba skizo:

  • Lino, Anakleto, Klemento (Laŭ sankta Ireneo el Liono, Afrokano kaj Eŭsebio).
  • Lino, Anakleto, Klemento (Laŭ sankta Hieronimo).
  • Lino, Kleto, Anakleto, Klemento (Poemo kontraŭ Marciono).
  • Lino, Klemento, Kleto, Anakleto (Laŭ katalogo Liberiano kaj Liber Pontificalis).

(En kelkaj tekstoj aperas la varianta nomformo Klimento anstataŭ Klemento.)

En Esperanto aperis

  • Letero al la Korintanoj de Klemento el Romo aperis en 2003 zorge de la Torina UECI en traduko de Armando Zecchin.[1], Letero al la Korintanoj

Komenteto pri la Klementa letero al la Korintanoj. Ĝi estis adresita ĝuste al la Korintanoj, eklezio fondita de Paŭlo, do, ne dependa de Romo. En tiu eklezio internaj kontrastoj kulminiĝis per la eloficistigo de laŭleĝaj regantoj de la eklezio mem. Eble invitite de tiej kristanoj, Klemento verkas leteron kiu dokumentas gravajn aferon koncerne tiutempan kristanismon kaj la konscion pri mandato de la roma episkopo. En la letero, Klemento ordonas, ke la regado revenu al la laŭeklezia leĝo elektitoj kaj invitas la ribelulojn modli sian konduton laŭ edifaj ekzemploj de la obeantaj personuloj de la Biblio kaj intertempe konigas kia estas la kredo de la eklezio tiutempa. Sed la plej alta valoro de la dokumento konsistas en la fakto ke episkopo de Romo "entrudiĝas" en aferojn de alia eklezio: ĉu Klemento ekspensis sian devon interveni pro la eminemteco de la eklezio fondita de Petro kiu ricevis de Jesuo specifan mandaton laŭ evangelio de Mateo? Fakuloj diskutas, sed restas fakto signifaplena.

En tiu verko troviĝas ankaŭ la ple antikva preĝo por la politikaj institucioj: "...Vi, Majstro, revestis ilin (la politikajn regantojn) je reĝeca povo per via mirinda kaj nedirebla potenco, por ke ni, agnoskinte la gloron kaj la honoron konceditajn de vi al ili, submetiĝu al ili evitante ĉiun kontraŭstaron al via volo. Donu al ili, Sinjoro, sanktecon, pacon, konkordon, stabilecon por ke ili praktiku senkontraste la suverenecon el Vi procedanta. 2 Estas Vi, fakte, ĉiela Majstro, reĝo de la jarcentoj, kiu donis al la homfiloj gloron, honoron kaj povon sur la teraj aĵoj. Ho Vi, Sinjoro, ins¬piru iliajn decidojn laŭ kio bonas kaj agrablas ĉe viaj okuloj, por ke ili, pie trudante en mildeco kaj paco la povon de Vi don¬itan, trovu Vin favora (ĉap. 61).

Restas pluaj verkoj atribuataj al Klemento, sed certe tutsenfundamente. Temas pri:

  • Dua letero al la Korintanoj
  • Epistoloj al virgulinoj, al ni alvenintaj pere de siria traduko el perdita greka originalo.

Antaŭe:papoPoste:
Kleto88?–99?Evaristo