Korno (anatomio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
YFdyh-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: vi:Sừng
Linio 105: Linio 105:
[[tr:Boynuz]]
[[tr:Boynuz]]
[[uk:Ріг]]
[[uk:Ріг]]
[[vi:Sừng]]
[[zh:角 (动物)]]
[[zh:角 (动物)]]

Kiel registrite je 05:55, 26 aŭg. 2012

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Korno

Korno estas unu- aŭ plurbranĉa, korneca aŭ osta elstaraĵo sur la frunto aŭ alia kapoparto de hufuloj, kiu ornamas ĉefe la masklajn bestojn kaj servas ankaŭ por defendado.

Korneca korno (kavkorno, rinocera korno) havas ektoderman, osta korno (kornaro, haŭtostoj) mezoderman originon.

La ostan elkreskon (korneton) de la ĝirafo kovras hara haŭto


bova korno: karneca, kava elstaraĵo de Kavkornuloj (kavkorno) Kavkorno estas uzata en la popolarto kiel muzikilo, ujo aŭ oni preparas el ĝi ekz. kombilojn.


Kerata substanco de epidermo, plej supra haŭttavolo de vertebruloj. La korniĝo signifas fizikan kaj kemian transformiĝon de la ĉeloj. En la ĉeloj akumuliĝas kornaĵoj kaj la ĉelo ĉesas funkcii. La kornotavolo estas diversdika, kiun la bestoj periode aŭ daŭre ŝanĝas (mudo).

Specialaj kornoestaĵoj de la bestoj.

Vidu ankaŭ

Kornaro, kiu ornamas la kapojn de cervedoj.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri kornoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Al porko Dio kornojn ne donas. 
  • Citaĵo
     Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn. 
  • Citaĵo
     Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas. 

Bildaro


Referencoj

  1. Lernu