Prosper Mérimée: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota forigo de: mzn:محک منو حذف کن 227 (missing)
Linio 70: Linio 70:
[[lt:Prosper Mérimée]]
[[lt:Prosper Mérimée]]
[[lv:Prospērs Merimē]]
[[lv:Prospērs Merimē]]
[[mzn:محک منو حذف کن 227]]
[[nl:Prosper Mérimée]]
[[nl:Prosper Mérimée]]
[[no:Prosper Mérimée]]
[[no:Prosper Mérimée]]

Kiel registrite je 00:24, 29 aŭg. 2012

Prosper Mérimée

Prosper MÉRIMÉE (* la 28-an de septembro 1803 en Parizo, † la 23-an de septembro 1870 en Cannes) estis franca verkisto, krome arkeologo, historiisto kaj tradukisto.

En la jaro 1825 li (sub la pseŭdonimo Clara Gazul) publikigis sian unuan dramaron, unu jaron poste aperis kolekto de poemoj. Sekvis historiaj romanoj laŭ la ekzemplo de Walter Scott.

Per siaj noveloj - el kiuj aparte menciindas Carmen, kiu fariĝis la modelo por la samnoma opero de Georges Bizet) - li finfine trovis sian propran stilon, kiu troviĝis inter romantismo kaj realismo.

Li verkis ankaŭ literaturkritikojn, vojaĝraportojn kaj historiajn traktatojn, krome li tradukis i.a. verkojn de Nikolaj Gogol kaj Ivan Turgenev.

Listo de verkoj

  • Théâtre de Clara Gazul (dramaro, 1825)
  • La Guzla (poemoj, 1826)
  • La Jacquerie (historia dramo, 1828)
  • La Chronique du règne de Charles IX (historia romano, 1829)
  • Mateo Falcone (novelo, 1829)
  • Tamango (novelo, 1829)
  • Colomba (novelo, 1840)
  • Notes d'un voyage en Corse (vojaĝraporto, 1840)
  • Essais sur l'histoire romaine (eseoj, 1841)
  • Carmen (novelo, 1845)
  • Lokis (novelo, 1869)
  • Lettres à une inconnue (leteroj, eld. 1874)

En Esperanto aperis

Karmen / El la franca lingvo trad. Sam. Meyer. - Paris: Hachette, 1911. - 56 p. - (Esperanto : Kolekto de la Revuo)

Lokis / Trad. M. Delcourt. – Parizo: UFE, 1983

Mateo Falcone : kaj aliaj rakontoj / Prosper Mérimée. El la franca trad. J. Borel. - Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1926. - 63 p. - (Biblioteko Tutmonda ; 1)

Colomba / El la franca lingvo esperantigis J. Beau. - Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., [1938]. - VII, 192 p. - (La "Epoko" Libro-Klubo ; 6)