Pacismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Hectoralos (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Gandhi 1929.jpg|thumb|[[Mahatma Gandhi]], plej konata reprezentanto de moderna Pacismo.]]
[[Dosiero:Gandhi 1929.jpg|thumb|[[Mahatma Gandhi]], plej konata reprezentanto de moderna Pacismo.]]
Ankaŭ '''pacifismo'''. Persona [[filozofio]], socia movado kaj politika doktrino celantaj forigi ĉiajn militojn.
'''Pacismo'''. Persona [[filozofio]], socia movado kaj politika doktrino celantaj forigi ĉiajn militojn.


[[Kantio]], [[moriori]], [[irokezoj]], [[Mohandas Karamchand Gandhi]], [[Martin Luther King]], [[moismo]], [[Mozio]], [[Ruĝa Kruco]], [[Konvencioj de Ĝenevo]], [[ne-perforto]], [[ahimso]], [[Lev Tolstoj]], [[1960-aj jaroj]], [[civila malobeo]]
[[Kantio]], [[moriori]], [[irokezoj]], [[Mohandas Karamchand Gandhi]], [[Martin Luther King]], [[moismo]], [[Mozio]], [[Ruĝa Kruco]], [[Konvencioj de Ĝenevo]], [[ne-perforto]], [[ahimso]], [[Lev Tolstoj]], [[1960-aj jaroj]], [[civila malobeo]]


'''Pacifismo''' estas aro de la ideoj, kiuj „anstataŭigas militon per juĝo por la solvo de la malkonsentoj internaciaj.“
La pacismo estas aro de la ideoj, kiuj „anstataŭigas militon per juĝo por la solvo de la malkonsentoj internaciaj.“


Estas nature, ke E de komenco trovis multajn rilatojn kun P. Precipe, ĉar Z mem estis ekstrema pacifisto. Ankaŭ en preskaŭ ĉiuj naciaj prop. broŝuroj de la unuaj adeptoj sin trovas pacifistaj rimarkoj. Sed [[Gaston Moch]] estis la unua, kiu sisteme uzis E-n por servi al P.
Estas nature, ke E de komenco trovis multajn rilatojn kun P. Precipe, ĉar Z mem estis ekstrema pacifisto. Ankaŭ en preskaŭ ĉiuj naciaj prop. broŝuroj de la unuaj adeptoj sin trovas pacifistaj rimarkoj. Sed [[Gaston Moch]] estis la unua, kiu sisteme uzis E-n por servi al P.

Kiel registrite je 08:39, 7 sep. 2012

Mahatma Gandhi, plej konata reprezentanto de moderna Pacismo.

Pacismo. Persona filozofio, socia movado kaj politika doktrino celantaj forigi ĉiajn militojn.

Kantio, moriori, irokezoj, Mohandas Karamchand Gandhi, Martin Luther King, moismo, Mozio, Ruĝa Kruco, Konvencioj de Ĝenevo, ne-perforto, ahimso, Lev Tolstoj, 1960-aj jaroj, civila malobeo

La pacismo estas aro de la ideoj, kiuj „anstataŭigas militon per juĝo por la solvo de la malkonsentoj internaciaj.“

Estas nature, ke E de komenco trovis multajn rilatojn kun P. Precipe, ĉar Z mem estis ekstrema pacifisto. Ankaŭ en preskaŭ ĉiuj naciaj prop. broŝuroj de la unuaj adeptoj sin trovas pacifistaj rimarkoj. Sed Gaston Moch estis la unua, kiu sisteme uzis E-n por servi al P.

6 apr. 1905 en Parizo li preparis fondiĝon de Int. Societo E-ista por la Paco en ĉeesto de 16 personoj, kaj oni decidis fondi ankaŭ revuon monatan „Espero Pacifista“. Dum la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer, 1905, Moch aranĝis kunvenon de la societo; ĉeestis 39 membroj el 12 nacioj. La int. kongresoj de E, precipe la unua, estis manifestacioj pacifistaj. Ankaŭ la apudkongresaj paroladoj de urbestroj de Folkestone, Dover, kaj Calais estis E-istaj pacifistaj deklaracioj.

Dume la „Espero Pacifista“ aperis. La unua n-ro, jul. 1905, havis 64 paĝojn, - bele presitajn, riĉenhavajn. Ĝis fino de aŭg. la revuo havis 124 abonantojn. 21 sept. 1905 okazis la unua ĝenerala kongreso de la societo dum la 14-a Universala Kongreso de la Paco en Lucerno. Moch fariĝis prez., Schneeberger sekr., Z honora prez. La samurba Kongreso de Paco sin okupis ankaŭ pri E.

Jam en 1889 la 1-a Kongreso de Paco (Parizo) esprimis principan deziron por la akcepto de „interkonsentita lingvo“ kaj elektis studontan komitaton. Ĉar ĝi ne donis vivsignon, la 6-a Kongreso en Budapeŝto, 1896, elektis novan. La 7-a Kongreso en Hamburgo, 1897, sin okupis pri du raportoj; la unua pledis por la latina lingvo, la dua raporto (de Moch) aprobita de la plimulto de la komitato, laŭdegis E-n, sed oni trovis, ke la demando ankoraŭ ne estas matura ĉe la pacifistoj kaj tial oni nur rekomendis komparan studon inter E kaj Latino. En Luzern, 1905, Moch proponis, ke la kongreso konsilu al la pacaj societoj, interkorespondi per E, ke la jarlibro montru la societojn kapablajn korespondi per E, ktp., sed oni prokrastis la decidon.

En 1906 la Societo E por Paco jam havis 295 membrojn el 22 landoj. Kun grandaj oferoj ĝi eldonis sep verkojn de „Libraro Pacifisma“, jarlibron ktp.

Ankaŭ dum la dua UK en Ĝenevo, 1906, kiel dum la sekvantaj oni aranĝis pacifistan fakan kunvenon, sed la dua ĝenerala kunveno okazis dum la Pacifista Kongreso en Milano. Tiam kiel ankaŭ en la sekvantaj jaroj Moch povis konstati, ke estis pli da pacifistoj inter la E-istoj ol E-istoj inter la pacifistoj. Notinde estas la telegramo de Nobel-premiita E-isto Alfred Hermann Fried, kiu kiel ĵurnalisto partoprenis la packonferencon en Hago kaj sendis al la UK en Kembriĝo la jenan tekston: „El la falsa Pac-Konferenco mi salutas la veran Pac-Konferencon“. La 16-a packongreso en Munkeno fine alportis sukceson de E. La kongreso esprimis la deziron, ke E estu instruata en la lernejoj kiel int. helpa lingvo kaj komisiis la Int. Oficejon de Paco, konigi tiun deziron al la registaroj. Krom tio la kongreso decidis, ke ekde la proksima kunsidaro E povas esti uzata en kunsidoj.

Estis por longa tempo la lasta triumfo de E-pacifista movado. La gazeto post kvarjara daŭro ne plu aperis, la societo mortis. Kaŭzoj estis, ke post 1908 la tuta mondo fariĝis militema, ne plu kredis al ebleco de pacifista solvo de int. konfliktoj. La unua E-istoj estis preskaŭ ĉiuj pacifistoj. Nun aperis en naciaj prop. gazetoj eĉ preskaŭ ŝovinistaj artikoloj. Ankaŭ la lingvaj disputoj en 1908/9 malutilis al la afero, eĉ Moch forlasis E-n, kaj mem la batalo por la plej taŭga organiza formo absorbis la fortojn de la E-istoj.

Z mem daŭrigis sian pacifistan agadon, publikigis sian „Deklaracion pri Homaranismo“. Por vivi al la pacifistaj ideoj de tiu ĉi deklaracio! Li eĉ formetis sian oficialan rolon en la aferoj de E.

Ke dum la mondmilito la armiloj de la spirito silentadis, estas kompreneble. UEA tiam uzis E-n por tre dankindaj homamaj celoj, helpo al malfeliĉaj viktimoj, pero de korespondaĵoj, ktp., sed agado en senco pacifista estis ne nur vana sed eĉ danĝera. Eĉ puran lingvan propagandon ŝovinistoj malhelpis per kalumnio de „defetismo“. La mondmilito ne nur sufokis ĉian pacifistan propagandon, sed la registaroj, kiuj ĝis nun ne ŝatis kaj tial ne subtenis E-n, nun ekuzis ĝin, por „informi“ la neŭtralan eksterlandon. Precipe Germanujo tiel agis.

Sed tuj post la milito sin montris, ke la E-istoj kiel unuaj sin retrovis en pacifista spirito. Iliaj kongresoj (Hago kaj Prago), estis la unuaj, en kiuj la „malamikaj“ nacioj kune kunlaboris. Estis fondita en 1923 „Universala E Pacifista Ligo“, unua prez Julia Isbrücker). Dum la antaŭkongreso en Vieno 31 jul. 1929, la Ligo aranĝis manifestacion en la granda salono de Kobenzl, kiun patoprenis 400 kongresanoj. Oni decidis ĉiujare daŭrigi dum la UK tiujn manifestaciojn, sed tio restis nur decido, kaj grava E pacifista movado momente ne ekzistas; decidoj de diversaj societoj kaj kongresoj, artikoloj kaj broŝuroj ne multe ŝanĝas tiun ĉi situacion. Nur la „Konferenco por Paco en Praha“, 1927, estis iom grava vivsigno de la ideo. Ankaŭ ĝi pruvis, ke la ideo inter E-istoj vivas kaj okaze reaktiviĝos. Kaj signo de evoluo: ankaŭ inter la E-istoj oni nun pli bone komprenas, ke la pacifista problemo estas nur parte lingva problemo, sed ĉefe problemo rasa kaj ekonomia.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Retejo pri festado de la tutmonda tago de la paco

Esperanto kaj pacismo - prezentado en la Bildarkivo Aŭstria (germanlingva)

Ĉion pri la pacmovado, la agado kontraŭ la milito, organizoj, revuoj, homoj

EdE-P