Sud-Afriko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 210: Linio 210:


En [[1999]] kaj denove en [[2004]] estis elektita nova prezidento [[Thabo Mbeki]].
En [[1999]] kaj denove en [[2004]] estis elektita nova prezidento [[Thabo Mbeki]].

==Kronologio==
* 1834.- Unua ''trek''.
* 1839.- Klopodo fondi ŝtaton [[Natalo]].
* 1852.- [[Respubliko Transvalo]].
* 1854.- [[Libera Ŝtato Orange]].
* 1866.- Fondo de [[Johanesburgo]].
* 1867.- Unuaj malkovroj de [[diamanto]]j en Orange.
* 1871.- Britoj okupis Kinberley kaj Griqualand.
* 1877.- Aneksado de la koloino de Transvaal.
* 1880.- Unua milito brita-bura.
* 1881.- Bura venko en Majuba. Konferenco de [[Pretorio]].
* 1883.- La buroj rekuperas sendependon; Paul Kruger, [[prezidento]].
* 1885.- Unua barata enmigrado.
* 1886.- Malkovro de [[oro]] en Transvaal.
* 1890.- Cecil Rhodes, ĉefministro de [[Kaburbo]].
* 1895.- Insurekcio de ''uitlanderoj''.
* 1896.- Malamikeco inter britoj kaj germanoj.
* 1897.- Alianco Transvaal-Orange kontraŭ [[Granda Britio]].
* 1898.- Kruger, reelektita prezidento de Transvaal.
* 1899.- Konferenco de [[Bloemfontein]]. Imperiisma kresko en Granda Britio post la venko en [[Sudano]]. Komenco de la unua parto de la bura milito.
* 1900.- Dua parto de la milito (feb-sept). Kitchener brita estro. Foriro de Kruger.
* 1901.- Kreska malhumanismo en la bura milito. Koncentroj de civilaj populacioj. Malsukcesa amnestio por buroj.
* 1902.- Fino de la tria parto de la milito. Paco de Vereeniging (31a de majo).
* 1907.- Memregado por la buraj respublikoj.
* 1910.- Kreo de la [[Sudafrika Unio]]. La bura Botha iĝas ĉefministro.<ref>Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, ''La aventura de la historia'', Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 37.</ref>

== Vidu ankaŭ ==
* [[Buroj]]
* [[Brita-bura milito]]
* [[Paulus Kruger]]


== Politiko ==
== Politiko ==

Kiel registrite je 15:45, 20 sep. 2012

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la lando. Por aliaj signifoj vidu la artikolon pri la tutan geografian parton de suda Afriko.
Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.
Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno
Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.


Sud-Afriko
respubliko
Moto: !ke e: ǀxarra ǁke  (ǀXam)
"unueco en diverseco"
Himno: Nacia himno de Sud-Afriko
Membreco
Parto de Afriko
Najbaras kun
Ĉefurbo Pretorio,
Bloemfontein, kaj
Kaburbo
Areo 1 221 037 km² (122 103 700 ha)
Loĝantaro 50 586 757 (2011)
Denseco 41,43 loĝ./km²
Estiĝo 31-a de majo 1961
Gvidantaro Parlamento de Sud-Afriko
Prezidento Jacob Zuma
Horzono UTC+2
 - somera tempo ne observita
Telefona antaŭkodo +27
ISO 3166-1 ZA
Interreta domajno .za
Monunuo rando
Lingvo 11
Vikimedia Komunejo: South Africa
Retpaĝo: www.gov.za
Esperanto-movado en Sud-Afriko

La Respubliko de Sud-Afriko (angle: South Africa, afrikanse: Suid-Afrika) estas la plej suda nacio en Afriko. Ĝiaj najbaraj landoj estas Namibio, Bocvano, Zimbabvo, Mozambiko, Svazilando kaj Lesoto.

Sud-Afriko evoluis iel malsame ol la aliaj Afrikaj landoj pro du kialoj: la granda nombro de enmigrintoj el Eŭropo kaj la minerala riĉeco kiu gravigis la nacion por okcidentaj landoj, speciale dum la Malvarma milito. Pro la unua, Sud-Afriko estas rase tre diversa ŝtato. Ĝi enhavas la plej grandajn nombrojn da "Koloruloj" (t.e., rase miksitaj homoj), da eŭropidoj kaj da hindoj en Afriko. Proksimume 75% el la loĝantaro konsistas el nigruloj.

Rasa konflikto inter la eŭropdevena minoritato kaj la nigrula majoritato estas gravega temo en la historio kaj politiko de la lando, rezultiginte la apartismon kiun efektivigis la Nacia Partio en 1948. La apartismaj leĝoj ekaboliĝis en 1990 post longa kaj perforta batalo de la nigra majoritato, kaj de iuj eŭropidoj, mestizoj kaj hindoj.

En 1994 Nelson Mandela estis elektita kiel la unua nigra prezidento. La nuna prezidento, Thabo Mbeki, estis elektita en la dua demokrata baloto (1999) kaj denove en 2004.

Historio

Simile kiel kelkaj aliaj afrikaj landoj ankaŭ Sud-Afriko havas tre longan historion de homa loĝigo. Laŭ arkeologiaj trovaĵoj en la teritorio de Sud-Afriko troviĝis jam aŭstralopitekoj antaŭ tri milionoj da jaroj, plu poste homo habilis, homo erectus kaj homo sapiens.

Antaŭ alveno de eŭropanoj sur la teritorion de la hodiaŭa Sud-Afriko vivis boŝmanoj, namoj kaj pli poste ankaŭ bantuaj triboj.

En la jaro 1486 alnavigaciis al bordoj de hodiaŭa Kablando portugala marnavigaciisto Bartolomeu Dias. Sed la unuaj eŭropaj vilaĝanoj en la regiono estis nur nederlandanoj (buroj), kiuj loĝigis la regionon en la 17-a jarcento kaj pli poste ankaŭ francaj hugenotoj kaj germanoj. En la 19-a jarcento buroj estis forŝovitaj de la britaj koloniistoj plu en la enlandon, kie ili fondis proprajn ŝtatajn tutaĵojn Natalon, Transvalon kaj Oranĵan Liberŝtaton.

En la unua bura milito (1880 – 1881) britoj estis malvenkitaj. Fina prirego de la teritorio fare de britoj okazis nur post la dua bura milito (1899 – 1902). La 31-an de majo 1910 ĉiuj provincoj estis kunigitaj en Sud-Afrikan Union, kiu akiris statuton de dominio.

Signifa ŝanĝo en la evoluo de Sud-Afrika unio estis ampleksa industriigo kunigita kun malkovro de trovejoj de diamantoj en Kimberley kaj de oro en Witwatersrand en Transvalo. Evoluo de la industrio estis pleje potencigita en la tempo de la monda ekonomia krizo de la 1930-aj jaroj danke al altaj prezoj de oro kaj diamantoj. La ekonomia kresko daŭris seninterrompe ĝis la dua duono de la 20-a jarcento. Sed tiu ĉi pozitiva evoluo estis en akra kontraŭo kun tendencoj de politika evoluo.

Sud-Afrika Unio partoprenis en la Dua mondmilito en la flanko de aliancanoj. En la jaro 1948 poste venkis en balotoj Nacia Partio, kiu kreis reĝimon de apartismo. Tiu ĉi reĝimo dum la tuta tempo de sia ekzistado renkontiĝis kun granda rezisto en la internacia scenejo.

La 31-an de majo 1961 la lando akiris sendependecon kaj ĝi ŝanĝis la nomon je Sud-Afrika Respubliko. Pro protesto kontraŭ malamikaj sintenoj de kelkaj membroj de brita komunumo de nacioj Sud-Afriko eksiĝis el tiu ĉi ligo. Ekde la sesdekaj jaroj estas establataj la t.n. bantustanoj, pseŭdo-aŭtonomaj (kaj kelkfoje pseŭdo-sendependaj) teritorioj destinitaj por la nigraj popoloj, sed kiuj ne estis agnoskitaj internacie.

Batalo kontraŭ apartismo akiras intensecon en la 1980-aj jaroj. Dum amasprotestoj estas mortigitaj miloj da homoj. Eksteraj kaj internaj premoj kondukas al politikaj intertraktadoj inter tiama blankula prezidento Frederik Willem de Klerk kaj ĉefa gvidanto de la opozicio al la reĝimo, Nelson Mandela, kaj kondukis al okazigo de ĝeneralaj balotoj en la jaro 1994. En tiu ĉi la partio de Mandela, la Afrika Nacia Kongreso venkis, kaj Mandela fariĝis la nova prezidento.

En 1999 kaj denove en 2004 estis elektita nova prezidento Thabo Mbeki.

Kronologio

  • 1834.- Unua trek.
  • 1839.- Klopodo fondi ŝtaton Natalo.
  • 1852.- Respubliko Transvalo.
  • 1854.- Libera Ŝtato Orange.
  • 1866.- Fondo de Johanesburgo.
  • 1867.- Unuaj malkovroj de diamantoj en Orange.
  • 1871.- Britoj okupis Kinberley kaj Griqualand.
  • 1877.- Aneksado de la koloino de Transvaal.
  • 1880.- Unua milito brita-bura.
  • 1881.- Bura venko en Majuba. Konferenco de Pretorio.
  • 1883.- La buroj rekuperas sendependon; Paul Kruger, prezidento.
  • 1885.- Unua barata enmigrado.
  • 1886.- Malkovro de oro en Transvaal.
  • 1890.- Cecil Rhodes, ĉefministro de Kaburbo.
  • 1895.- Insurekcio de uitlanderoj.
  • 1896.- Malamikeco inter britoj kaj germanoj.
  • 1897.- Alianco Transvaal-Orange kontraŭ Granda Britio.
  • 1898.- Kruger, reelektita prezidento de Transvaal.
  • 1899.- Konferenco de Bloemfontein. Imperiisma kresko en Granda Britio post la venko en Sudano. Komenco de la unua parto de la bura milito.
  • 1900.- Dua parto de la milito (feb-sept). Kitchener brita estro. Foriro de Kruger.
  • 1901.- Kreska malhumanismo en la bura milito. Koncentroj de civilaj populacioj. Malsukcesa amnestio por buroj.
  • 1902.- Fino de la tria parto de la milito. Paco de Vereeniging (31a de majo).
  • 1907.- Memregado por la buraj respublikoj.
  • 1910.- Kreo de la Sudafrika Unio. La bura Botha iĝas ĉefministro.[1]

Vidu ankaŭ

Politiko

Sud-Afriko havas dukameran Parlamenton: Nacian Konsilantaron de provincoj kun 90 membroj kaj 400 membran Nacian Asembleon. Reprezentantoj en Nacian Asembleon estas elektataj por kvinjaraj funkciaj periodoj surbaze de plimulta principo en unumandataj balotregionoj. En Nacian Konsilantaron estas en ĉiu provinco elektitaj dek reprezentantoj same por kvin jaroj. La balotoj en ambaŭ kameroj okazas ĉiam samtempe. La plej forta politika partio (eventuale koalicio) en Nacia Asembleo formas registaron, en kies frunto staras prezidento de la respubliko.

Nuntempe la loka politika sceno estas priregata far Afrika Nacia KongresoANK, kiu en la balotoj en 2004 akiris 69,7% da voĉoj. La plej forta kontraŭulo, Partio de Demokrata Alianco, akiris 12,4% da voĉoj. Nova Nacia Partio, kiun ankoraŭ en la balotoj en 1994 subtenis pli ol 20% da balotintoj, akiris en 2004 sole 1,7% da voĉoj.

Ekstera politiko

Sud-Afriko apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Administra divido

Administra divido de Sud-Afriko
Ĉefa artikolo: Provincoj de Sud-Afriko

La lando dividiĝas en 9 provincojn (numero respondas al numero sur la mapo, ĉefurbo estas enkrampe). En decembro 2005 la 12a amendo de la konstitucio ŝanĝis la landlimojn de sep de la provincoj.

  1. Okcidenta Kablando (Kaburbo)
  2. Norda Kablando (Kimberley)
  3. Orienta Kablando (Bisho)
  4. Kvazulu-Natalo (Pietermaritzburg)
  5. Liberŝtato (Bloemfontein)
  6. Nordokcidenta Provinco (Mafikeng)
  7. Ĥaŭtengo (Johanesburgo)
  8. Mpumalanga (Nelspruit)
  9. Limpopo (Polokwane)

Ĥaŭtengo (ofte skribite Gaŭtengo, laŭ la oficiala sota "Gauteng", sed ĉiam oni devus elparoli tiu G kiel Ĥ, laŭ la Afrikansa k.t.p), Kvazulu-Natalo, Norda Kablando, Limpopo (ekde 1994, nomita "Norda Transvalo", kaj baldaŭ oni renomis ĝin "Norda Provinco", kaj poste ĝi estis re-renomita), Nord-Okcidento, Liberŝtato (antaŭ 1994, nomita "Oranĵa Liberŝtato"), Okcidenta Kablando, Orienta Kablando, Mpumalanga.

La lando estas ankaŭ dividita en 52 distriktojn.

Geografio

Sud-Afriko havas 2500 km da marbordo kaj altan variecon de klimataj kondiĉoj. Okcidente de la lando etendiĝas la dezerto Kalaharo, dum la oriento de la lando havas pli subtropikan klimaton. En la meza parto de la lando etendiĝas la montara areo Highveld.

Urboj

Plej grandaj urboj estas:

(indikoj estas el la jaro 2004)

Ekonomio

Sud-Afriko estas ene de Afriko unu el la plej evoluintaj landoj. Ĝi havas bone evoluintan komercon kun servoj kaj ĝi estas jam longe industriigita. Sud-Afriko kreas proksimume 25 % da Malneta Enlanda Produkto de la tuta afrika kontinento. Aldone, ĝi konsumas kaj produktas pli da elektra energio ol ĉiu alia afrika lando.

Problemo estas la alta nivelo de disvastiĝo de la malsano HIV/aidoso; la nombron de infektitoj oni taksas je preskaŭ 5 milionoj (11 % de la plenkreskuloj). Nur antaŭ nelonge la sud-afrika registaro komencis reagi al tiu ĉi fakto. Kelkaj gravaj reprezentantoj eĉ provis nei la ekziston de tiu ĉi grava malsano.

La agrikulturo koncentriĝas je kulturado de maizo, tritiko, sukerkano kaj je produktado de lano, kokidoj, brutaro kaj ŝafoj.

La eksporto prezentis en 2001 proksimume 30 % de la Malneta Enlanda Produkto, kio signifas karakterizan kreskon kontraŭ la komencoj de la 90-aj jaroj. Ĉefaj komercaj kunuloj de la lando estas: Usono, Britio, Germanio, Belgio kaj Japanio. Por la komerco kun ceteraj ŝtatoj en regiono de suda Afriko havas karakterizan influon la membreco de Sud-Afriko en Sudafrika dogana unio kaj en Sudafrika evoluiga komunumo. Oni eksportas ĉefe diamantojn, oron kaj kelkajn ercojn. Oni importas nutraĵojn, produktaĵojn de kemia kaj krudnafta industrio kaj maŝinproduktaĵojn.

Sud-Afriko per sia MEP pokapa de 5400 usonaj dolaroj aŭ 3437 eŭroj iĝas la granda ekonomia mondoregiona potenco. Inflacio estas je 4,7 ĝis 6,5 % kaj nedungado atingas el 24,2 % ĝis 30 %, laŭ diferencaj fontoj kaj 40 % en la nigrulaj ĉirkaŭurbaj kvartaloj.

Loĝantaro

Junulo el tribo de zuluoj

Nigruloj konsistigas pli ol tri kvaronoj de la loĝantoj de Sud-Afriko, pli precize 79,6 %. Pro tio Sud-Afriko estas la lando de Afriko kie estas pli da blankuloj, kiuj eĉ post la fino de la apartismo, ankoraŭ retenas grandan parton de ekonomia kaj socia povoj. Tamen pro malfacilaĵoj kaj pliigo de perforto, multaj elmigris al Eŭropo aŭ Usono (ĉirkaŭ 800 000 en la lastaj jaroj). Ekzistas diversaj popoloj de nigruloj, interalie la cvanoj, zuluoj, kosoj, matabeloj, sutoj, svazioj kaj vendoj. Blankuloj konsistigas 9,2% de la loĝantaro, mestizoj 8,8 % kaj hindoj 2,4 %. Krom tio vivas ankaŭ en la lando boŝmanoj.

68 % de la loĝantoj sin konsideras kredantoj de kristanismo, 2 % de Islamo, 1,5 % de hinduismo dum adeptoj de diversaj originaj tribaj religioj estas ĉ. 28,5 % de la loĝantaro.

Pro ties potenca ekonomio Sud-Afriko allogas enmigrantojn (5 milionoj, 10 % de la tuta loĝantaro), ĉefe de najbaraj landoj, nome Zimbabvo (ĉirkaŭ 3 milionoj) kaj Mozambiko. Maje de 2008 okazis gravaj atakoj de loka loĝantaro kontraŭ tiuj enmigrintoj, kio kaŭzis reveno de miloj da ili.

Krom tio Sud-Afriko estas ne trankvila lando kun alta proporcio de perforto kaj krimo. La proporcio de murdoj estas po 47 en 100 000 loĝantoj kaj de ŝtelado po 460 en 100 000 loĝantoj, kio igas, ke Sud-Afriko estas je simila nivelo kun Kolombio, Venezuelo, Gvatemalo kaj Jamajko.

Lingvoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lingvoj de Sud-Afriko.
Plej grandaj lingvoj de Sud-Afriko.
  •  afrikansa
  •  sota
  •  angla
  •  cvana
  •  s. ndebele
  •  svazie
  •  kosa
  •  venda
  •  zulua
  •  conge
  •  sote
  •  neniu reganta
  • Faŭno kaj flaŭro

    Protea reĝa

    Sud-Afriko donas ankaŭ buntan skalon de faŭno kaj flaŭro. En dekoj da naciaj parkoj kaj rezervejoj vivas kvanto de afrika sovaĝa bestaro, al sudafrikaj bordoj alnaĝas balenoj, delfenoj, ŝarkoj. Reĝino de sudafrikaj floroj, protea reĝa, kies specioj kalkuliĝas en dekmilojn, estas juvelo en la mondo de kreskaĵoj kaj samtempe la nacia simbolo de Sud-Afriko. Sud-Afriko havas tre riĉan flaŭron kaj ĝi fieras pri unu el ses agnoskataj kreskaĵaraj regnoj en la mondo, nomata finboso, en kiu superas eterne verdaj arbustaĵaj surkreskaĵoj sen arboj. Danke al tio, ke la naturriĉeco estas en Sud-Afriko zorgeme kulturata kaj ŝirmata, hodiaŭ apartenas ties naciaj parkoj kaj rezervejoj al lastaj edenoj de sovaĝa afrika bestaro. La plej granda kaj la plej konata estas el ili Nacia Parko de Kruger, hodiaŭ parto de translima Granda Limpopo.

    Sud-Afriko kiel tutaĵo

    Kiel tutaĵo Sud-Afriko estas moderna, kosmopolita lando, evoluanta en fono de riĉaj tradicioj. La procezo de ŝanĝoj, tra kiu ĝi estas trairanta, harmonias kun la monda procezo de tutmondiĝo, kiun la sud-afrika registaro subtenas.

    Vidu ankaŭ

    Eksteraj ligiloj


    Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.

    Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara

    1. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 37.