Paranao: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: qu:Paraná suyu
e robota aldono de: sco:Paraná (state)
Linio 192: Linio 192:
[[ro:Paraná]]
[[ro:Paraná]]
[[ru:Парана (штат)]]
[[ru:Парана (штат)]]
[[sco:Paraná (state)]]
[[sh:Paraná (država)]]
[[sh:Paraná (država)]]
[[simple:Paraná (state)]]
[[simple:Paraná (state)]]

Kiel registrite je 02:51, 21 sep. 2012

Paranao
portugale Paraná

Flago de Paranao

Blazono de Paranao

Flago de Paranao Blazono de Paranao
subŝtatoj de Brazilo
Himno: Himno de Paranao
Nomo de la loĝanto: paranaense
Situo de Paranao
Situo de Paranao
Situo
 - Regiono Sudorienta
 - Limnajbaroj Suda Mato-Groso, San-Paŭlo kaj Sankta Katarino
 - Mezoregionoj 10
 - Mikroregionoj 39
 - Municipoj 399
Ĉefurbo Kuritibo
Registaro Nuntempa
 - Ŝtatestr(in)o Ratinho Júnior ()
(ekde 1-a de januaro 2019)
Registaro de 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)o Orlando Pessuti (PMDB)
 - Vicŝtatestr(in)o  ()
 - Federaciaj deputitoj 30
 - Ŝtataj deputitoj 54
Areo  
 - Entute 199.314,850 km² (15º)[1]
Loĝantaro 2009
 - proksimume 10.686.247 loĝ. ()
 - Urbana 71,1 loĝ.
 - Loĝdenso 51,48 loĝ./km² (12º)
Ekonomio 2007
 - MEP R$ 161.582.000 (5º)
 - MEP po kapo R$ 15.711,00 (7º)
Sociaj indikiloj 2000
 - IHD 0,820 (2005)[2] (6º) – alta
 - Vivdaŭro 74,4 jaroj (6º)
 - Analfabetismo 6,6% (7º)
Horzono UTC-3
Klimato subtropika Cfa/Cfb
Mallongigo BR-PR
Mapo de Paranao
Mapo de Paranao
vdr

Paranao (portugale: Paraná; mallongigo: PR) estas subŝtato en la sudo de Brazilo. Ĝi konsistas el ses ĉefregionoj kun 399 municipoj.

Geografio

Paranao havas areon de 199.554 kvadrataj kilometroj kaj ĉirkaŭ 9 miljonojn da loĝantoj. La loĝdenso estas proksimume po 45 homoj je kvadrata kilometro.

La nomon donis al la ŝtato rivero Paranao ĉe la okcidenta limo de la ŝtato. Trans la rivero troviĝas Argentino kaj Paragvajo. La orientan limon konsistigas la bordo de la Atlantiko. Norde de Paranao estas la brazilaj ŝtatoj Suda Mato-Groso kaj San-Paŭlio, sude estas Sankta Katarino.

La ĉefurbo estas Kuritibo (portugale: Curitiba). Ĝi kromnomas sin ĉefurbo de ekologio kaj estas konata interalie pro sia modela publika transportsistemo.

Pliaj urboj en Paranao estas interalie Londrina, Paranaguá, Araucária, Maringá, Ponta Grossa kaj Foz do Iguaçu. La famaj akvofaloj de Iguaçu troviĝas en subŝtato Paranao.

Ekonomio kaj agrikulturo

En Paranao troviĝas diversaj aŭtomobilfarejoj.

Rilate al agrikulturaj produktoj, Paranao estas la plej grava ŝtato de Brazilo. Ĝi liveras maizon, kotonon, tritikon, sojon, rizon, arakidojn kaj fazeolojn. Same kiel en la sudaj ŝtatoj de Brazilo oni bredas porkojn kaj kokojn.

Gravaj urboj

Historio kaj kulturo

La teritorio de Paranao estis parto de ŝtato San-Paŭlo, ĝis kiam oni fondis Paranaon en 1843. En la 19-a jarcento enmigris multaj italoj, poloj, germanoj, rusoj kaj ukrainoj.

Esperanto-movado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Paraná.

Jam de 1925 esperantistoj aktivas en Paranao, precipe en la ĉefurbo Kuritibo. Ekzistas aktiva Paranaa Esperanto-Asocio, en kies sidejo estas konversaciaj rondoj en la dua sabato de ĉiu monato, kaj prelegoj en la lasta sabato.


Prezidantoj de PEA:

S-ro Roger de Castro Gotardi: 2004-2006.

S-ro Carlos Alfredo de Oliveira Andrade: 2006-2008.

S-ino Ariádene Mara Figueiró: 2008-2010.

D-ro Ivan Eidt Colling: de la 1-a de Majo 2010.

De 2006 Esperanto estas instruata en la Centro de Lingvoj kaj Interkulturo (CELIN, "Centro de Línguas e Interculturalidade" de Federacia Universitato de Paranao (Universidade Federal do Paraná)[3] en Kuritibo. En 2009 Ivan Eidt Colling komencis instrui tie, kaj en 2011 Matheus Artioli Firmino aliĝis al la instruista teamo. Ili ambaŭ laboras kiel volontuloj en CELIN kaj ankaŭ en kursoj, kiuj okazas en la sidejo de Paranaa Esperanto-Asocio. Antaŭaj instruistoj estas: Leonardo Janz, Daniel Haddad kaj Carlos Alfredo de Oliveira Andrade. En 2010 oni starigis Esperanto-kurson en Saltodolontro (Salto do Lontra), sub la gvido de Roger Gotardi kaj en Londrino (Londrina), sub la gvido de Leonardo Forster. Nun (Marto 2011) estas projekto de kurso en Maringao (Maringá), gvidota de Michael Peter Michailow.

Prof. D-ro Geraldo Mattos, membro de Akademio de Esperanto kaj ĝia eks-prezidanto, loĝas en Kuritibo.

Delegitoj de UEA estas ankaŭ en Foz do Iguaçu, Londrina kaj Lupionópolis.

En 2002 la Internacia Junulara Kongreso okazis en Pato Branco en Paranao.

Referencoj

  1. La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"
  2. Ranking do IDH dos estados do Brasil em 2005. (portugale)
  3. Centro de Línguas e Interculturalidade (portugale)

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara